Xi Jinping aŭskultis laborraporton de partia komitato kaj registaro de Xinjiang |
2025-09-25 |
La 24-an de septembro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, aŭskultis la laboran raporton de la partia komitato kaj la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Xi Jinping emfazis, ke Xinjiang devas plene kaj precize praktiki la partian strategion por la regado en nova epoko, persisti pri stabila progreso, ekvilibrigi disvolviĝon kaj sekurecon, firme teni la ĝeneralan celon de socia stabileco kaj longdaŭra paco kaj sekureco, daŭrigi plifortigon de la konscio de komunumo de la ĉina nacio kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo, ankriĝi je la "kvin strategiaj pozicioj" asignitaj de la centra registaro, kunigi fortojn kaj insiste persistadi, klopodi por konstrui socialisman modernigitan Xinjiang, kiu estas unueca kaj harmonia, prospera kaj riĉa, civilizacie progresinta, kie la homoj vivas feliĉe kaj en bona ekologia medio. Xi Jinping diris, ke dum la 70 jaroj ekde la fondiĝo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, sub la gvidado de la Centra Komitato de KPĈ kaj per la forta subteno de la tutlanda popolo, la partia komitato kaj registaro de la regiono, unuigante kaj gvidante la kadrojn kaj popolamason de ĉiuj etnaj grupoj en la regiono, firme defendis nacian unuecon, etnan unuecon kaj socian stabilecon, daŭre antaŭenpuŝis ekonomian kaj socian disvolviĝon. Surbaze de la rimedoj kaj industria fundamento, oni devas aktive esplori altkvalitan disvolvan vojon konforman al la trajtoj de Xinjiang. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |