Ĉu bambuo povas anstataŭi plaston? Jes! |
2025-09-24 |
de Shi Hongxia En la lastaj jaroj Tianquan-gubernio sub Ya'an-urbo de Sichuan-provinco de Ĉinio plene utiligis siajn abundajn bambuajn resursojn kaj ellaboris tutan industri-ĉenon de bambuo. Sekvante la merkaton, subtenate de teknikoj, la gubernio komencis vojon de daŭripova disvolviĝo kun bela medio. Kiel reprezenta entrepreno pri bambua ekonomio de Tianquan, la Ya'an-a Agrikultura Kompanio Jiarun disvolvis 40 produktojn rilatajn al bambuŝoso, kiuj estas ŝatataj de konsumantoj. Yang Cunbo, estro de la kompanio, diris, ke la kompanio aĉetas de lokanoj pli ol 2 000 tunojn da freŝaj bambuŝosoj en printempo kaj aŭtuno, alportante al ĉiu familio enspezon de pli ol 5 000 juanoj ĉiujare. Krome, la bambufabriko liveras pli ol 60 laborpostenojn al lokanoj, kaj ĉiu laboristo gajnas pli ol 50 000 juanojn ĉiujare. La disvolviĝo de la bambua industrio ne nur alportas profiton al lokanoj, sed ankaŭ aldonas novan movforton en kamparan revigligon. Disvolvante la bambuan industrion, la gubernio solvis la problemon de malfacila forvendo de bambuŝosoj kaj helpas rilatajn industriojn kiel tiu de prilaborado, transportado kaj turismo. Tio kreis pli da dung-ŝancoj kaj antaŭenigas kamparan ekonomian prosperon. De manĝeblaj bambuŝosoj ĝis utiligo de bambuaj produktoj, la gubernio adaptiĝas al la mediprotekta tendenco kaj aktive efektivigas la koncepton "bambuo anstataŭ plasto", kreante bambuteknik-bazitan industriparkon. Per investa altiro, la industriparko alvenigis la unuan 100-mil-tunan industribazon ĉi-kampe en Ya'an. Sichuan-a Bambufibra Teknologia Kompanio Jiancen jam komencis sian projekton pri bambu-plasta muldado. Ĉi tiu verda projekto, kun totala investo de unu miliardo da juanoj kaj areo de 180 mil kvadrataj metroj, estos efektivigita en du fazoj. En la unua fazo, utiligante 80 mil kvadrataj metroj de ekzistantaj normigitaj fabrikaj konstruaĵoj kaj subtenaj instalaĵoj, oni konstruos produktolinion kun jara kapablo je 100-mil-tuna prilaborado por speciala muldado de bambufibro kaj konstruos produktolinion kun 20-mil-tuna jara kapablo por bambufibraj mulditaj produktoj. En la dua fazo oni plivastigos la industrian parkon pri bambubazitaj materialoj en proksima urbeto Shiyang, aldonante 80-mil-tunojn da produkt-kapacito de bambufibraj muld-produktoj, kio establos kompletan industrian ĉenon de bazaj materialoj ĝis finaj produktoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |