Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De Sun Wukong ĝis nubskrapuloj: Kultura vojaĝo en Lego-parko de Ŝanhajo
2025-09-22

Infana mondo en la koro de Ŝanhajo


Kiam la pordegoj de Lego-parko de Ŝanhajo malfermiĝis, aperis kolora mondo antaŭ miaj okuloj. Malgrandaj buntecaj Lego-brikoj jam delonge estas parto de la memoro de milionoj da infanoj tra la mondo, inkluzive de mi. Sed ĉi tie tiuj brikoj nun estas uzataj por rakonti tre ĉinajn rakontojn: Ekde Sun Wukong fluganta sur nuboj ĝis la nubskrapuloj de Ŝanhajo -- ĉio vivas tuj antaŭ mi. La spektaklo estas perfekta simbolo: De jarmila kultura heredaĵo ĝis tutmonda moderneco, de la legendo de Vojaĝo al la Okcidento ĝis la brilaj lumoj de Ŝanhajo. Ĉi tie lego-peco ne estas nur ludilo, sed ankaŭ komuna kreiva lingvo por rakonti diversajn rakontojn, kunligante pasintecon kaj nuntempon, Orienton kaj Okcidenton. Kaj ĝuste tiu interkruciĝo levas demandojn: Kial marko devenanta el norda Eŭropo, kun tutmonda karaktero kiel Lego, decidis rakonti ĉinajn rakontojn per la propra lingvo de Lego en Ŝanhajo? Kaj kio igas la version de Lego-parko en Ŝanhajo profunde malsama ol la aliaj Lego-parkoj en la mondo?


Lego-homsimbolo en Lego-parko de Ŝanhajo


La ĉinaj fragmentoj en la Lego-mondo


La unua loko, kie mi vizitis, estas la areo Monkie Kid.  Ĝi estas la plej klara ekzemplo de tia "lokigo" en kreado. Sun Wukong -- popola rolulo tre konata de ĉinoj -- aperas ne nur kiel kultura simbolo, sed ankaŭ kiel gvidanto de interagaj spertoj: Pupteatro, scenejoj, spektakloj kun teknologio, kaj kunaj agadoj por familioj. Ne plu nur rakonto por legi, Monkie Kid transformiĝas en ilo por edukado kaj amuziĝo: Infanoj lernas pri kunlaboro, teamspirito kaj kuraĝo pere de praktikaj spertoj.


Sun Wukong kun Ruyi-bastono


Se Monkie Kid estas vojaĝo en la mito, tiam Mini World kondukas vizitantojn reen al realo -- sed je alia skalo. Ĉi tiu estas la koro de ĉiuj Lego-parkoj en la mondo, kaj en Ŝanhajo ĝi fariĝis la plej granda versio tutmonde, kun preskaŭ 20 milionoj da Lego-brikoj. De la Imperiestra Palaco en Pekino, la turo Orienta Perlo en Ŝanhajo, ĝis urboj en suda Ĉinio, ĉio estas rekreita tiel detale. Ĉiu anguleto enhavas rakonton: Lego-trajnoj trapasantaj la ponton de Nankino, boatoj flosantaj tra la kanaloj de Hangzhou, tradicia geedziĝo sur la riveroj de suda Ĉinio, aŭ Lego-turistoj fotantaj antaŭ Huangshan-montoj. Viziti Mini World donas al mi senton kvazaŭ vojaĝi tra Ĉinio.


Ŝanhaja haveno


La ĝenerala direktoro de Lego-parko klarigis, ke por realigi la celon transformi ĉi tiujn lokojn en Lego-parko kun forta ĉina karaktero, la kreiva teamo kun pli ol 100 homoj de Lego kaj Merlin dediĉis preskaŭ du jarojn al dezajnado. Sed tio, kio plej impresas min, ne estas la skalo, sed la kompleta "lokigo". Male al Mini World en Eŭropo, kie ofte aperas okcidentaj kasteloj, ĉi tie la fokuso estas sur ĉinaj pejzaĝoj, arkitekturo kaj simboloj, transformante ĝin en "viva Lego-mapo" de la lando. Mi kredas, ke ajna eksterlanda vizitanto, vidante ĉi tiujn Lego-scenojn de belaj ĉinaj pejzaĝoj, volos malkovri pli pri la ĉarmaj urboj de Ĉinio.


Alia aparta sperto ĉi tie estas la boata itinero -- projekto aperanta por la unua fojo en Lego-parko. Ĝi trapasas ĉiujn 8 lokojn, inkluzive rekreon de urboj en suda Ĉinio. Alia parto montras pejzaĝojn laŭ Jangzio: Ekde la Potala Palaco en Xizang, Hongyadong kaj la Monumento de Liberigo en Chongqing, ĝis la rivero Huangpu. Tiuj scenoj ne nur estas rekreitaj per Lego-brikoj, sed ankaŭ portas mesaĝon, ke infanoj povas samtempe ludi, imagi, krei kaj lerni nature.


Malgrandaj momentoj, grandaj memoroj


Malantaŭ la vida efiko kaj la nombroj pri vizitantoj, ekzistas alia valoro, kiun Lego-parko de Ŝanhajo lerte eltiras: La emocia valoro. Kiam infano partoprenas en la "lernejo de veturado" kaj ricevas sian "unuan veturpermesilon en la vivo", laborantoj en Lego-parko organizas solenetan ceremonion por kuraĝigi, igante la sperton memorinda por la infano. Tiaj etaj, sed signifoplenaj detaloj troviĝas ĉie en la parko. Krome, Lego-parko ne estas nur ludejo por infanoj, ĝi estas spaco por ligiĝi inter gepatroj kaj infanoj. La bildo de familio kune konstruanta modelon, atendanta boateton transiri kanalon en suda Ĉinio, aŭ ĝoje krianta kiam rolulo aperas surscene -- ĉio nutras varmon, kunhavigon kaj kuneston. La rakontoj kiel Monkie Kid instruanta pri teamspirito ne estas malplenaj amuziĝoj; ili portas sociajn, edukajn kaj emociajn valorojn -- farante la sperton multe pli signifoplena por kaj infanoj kaj gepatroj.


La Imperiestra Palaco de Pekino


Kultura, ekonomia kaj socia signifoj


Lego-parko de Ŝanhajo ne estas simple loko por infanoj ludi. Ĝi estas spaco por kultura dialogo. Ekde la brikoj inventitaj en Danio, hodiaŭ Lego rakontas ĉinajn rakontojn, en ĉina kunteksto, por kaj ĉinaj infanoj kaj internaciaj vizitantoj.


Je pli profunda nivelo, Lego-parko de Ŝanhajo reflektas gravan tendecon: Tutmondiĝo ne egalas al unuigo. Sukcesa tutmonda marko ne nur alportas sian propran "memon", sed ankaŭ scias absorbi la esencon de la lando, kie ĝi enradikiĝas. Tiel la Lego-parko asimilis ĉinajn kulturajn simbolojn por krei unikan sperton en Ŝanhajo.


La Ĉiela Templo de Pekino


Ekonomie, Lego-parko de Ŝanhajo fariĝis nova motoro de kresko por la distrikto Jinshan kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj. La komerca strato apud la parko, kun 60% da restoracioj, 30% da podetalo kaj 10% da familiaj spertoj, estas ĉiam plena je klientoj. La lokaj hoteloj -- de Sheraton-hotelo ĝis malgrandaj gastdomoj -- registris rekordan loĝadon dum la somero. Laŭ taksoj, la pasaĝera fluo ĉe la rapidtrajna stacio Jinshanbei kreskis 2-3-oble kompare kun la tempo antaŭ la malfermo de la parko. En pli vasta perspektivo, la parko fariĝis katalizilo, kiu ŝanĝis Jinshan de antaŭe malmulte rimarkata loko ĝis nova celpunkto sur la turisma mapo de Ŝanhajo, altirante investojn en infrastrukturoj, servoj kaj laboroj.


Lego-parko kaj Disney-parko de Ŝanhajo: Du diversaj rakontmanieroj


Kiam oni parolas pri internaciaj amuzparkoj en Ĉinio, multaj tuj pensas pri Disney-parko de Ŝanhajo, kiu enradikiĝis en la urbo ekde 2016. Sed la apero de Lego-parko, kvankam je pli malgranda skalo, malfermis malsaman aliron: Ne nur enkonduki fremdan markon en Ĉinio, sed ankaŭ lasi tiun markon rakonti ĉinajn rakontojn.


Stratoj en Nankino (miniatura Nankino)


Disney-parko estas granda projekto kun investo de dekoj da miliardoj da dolaroj, konsiderata kiel "la enirpordo de Disney al Ĉinio". Delonge, Disney posedas tutmondan altiron, ligitan al figuroj kiel Mickey, Elsa aŭ Marvel-herooj. Ĉinoj iras al Disney-parko ĉefe por "tuŝi la Disney-revon", jam konatan tra la mondo. Lego-parko, male, estas pli malgranda, famili-orientita, speciale por infanoj inter 2-12 jaroj. Ĝia forto ne estas la tutmondaj roluloj, sed la interago kaj kreemo: Lego transformas la turismojn en "kreanto de enhavo", anstataŭ nur "konsumanto de rakonto".


Kvankam la ŝanhaja Disney-parko ankaŭ lokiĝis, ĝi faras tion ĉefe per aldono de kelkaj ĉinaj elementoj, ekzemple la Sorĉita Rakontolibra Kastelo estas la plej granda en la mondo, kun aldonitaj ĉinaj arkitekturaj elementoj; aŭ la areo Ĝardeno de la Dek Du Amikoj transformis la 12 zodiakajn bestojn. Tamen, la kerno restas "Disney rakontas Disney". La ŝanhaja Lego-parko, aliflanke, uzas Lego kiel ilon por rakonti ĉinajn rakontojn. Vojaĝo al la Okcidento, urboj en suda Ĉinio, Potala Palaco en Xizang... ĉiuj estas konstruitaj per Lego-brikoj. Anstataŭ simple "loka ornamo", Lego-parko elektis lokiĝon sur la nivelo de kerna enhavo.


En Disney-parko, la plejmulto de spertoj devenas de enmergiĝo en la jam ekzistanta Disney-mondo, vizitantoj fariĝis geprincoj, superherooj, aŭ eniras en famaj filmoj, kiujn ili jam konas. En Lego-parko, la sperto devenas de kunkreado kaj ludado, tiuj momentoj kiam gepatroj kaj infanoj kune kunestas, kreas kaj esploras.


Persona perspektivo -- fremda ĵurnalisto inter Lego-brikoj


Kiel vjetnama ĵurnalisto, mi jam longe konis la filmon Vojaĝo al la Okcidento; ĝi estas neforigebla parto de ĉiu vjetnama infano. Mi kredis, ke mi sufiĉe bone komprenis Sun Wukong. Sed kiam mi vidis la Lego-knabon kun ora ĉapelo, portantan Ruyi-bastonon, saltantan sur brila scenejo, mi rimarkis, ke tio estas tute nova maniero rakonti la rakonton.


Potala Palaco


Kompare kun Lego-parko en Eŭropo aŭ Usono, kie la fokuso estas kasteloj, piratoj aŭ okcidentaj superherooj, en Ŝanhajo mi trovis tute alian identecon: Profunde ĉinan, sed samtempe malferman al la tuta mondo. Tio konvinkis min, ke por internaciaj vizitantoj nekonataj kun la ĉina kulturo, Lego-parko de Ŝanhajo povas esti la plej amika pordo por eniri. Ĉar Lego jam estas tutmonde konata, kaj kiam tiuj brikoj rakontas ĉinajn rakontojn, ili fariĝis natura ponto inter kulturoj.


Kiam mi forlasis la parkon posttagmeze, mi retrovis mian rigardon al la bildo de Lego-versia Sun Wukong staranta apud Lego-nubskrapantoj. Tiu vidaĵo resumas la mesaĝon, kiun Lego-parko de Ŝanhajo transdonas: Moderna kaj dinamika Ĉinio, kiu tamen fieras konservi sian propran kulturon. En la mondo plena je ŝanĝoj, kie kulturaj dividoj foje estas tro emfazataj, spertoj kiel Lego-parko de Ŝanhajo rememorigas nin, ke kreivo, imago kaj kulturo povas kunligi homojn translime. Por mi, la parko ne estas nur turisma celloko, sed ankaŭ simbolo -- loko, kie malgrandaj brikoj konstruas grandan ponton, kunligante Orienton kaj Okcidenton, pasintecon kaj nuntempon, miton kaj realecon.


Verkis kaj fotis Bui Hai Mung
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;"><em>Keenon</em> -- Inteligentaj robotoj en Ĉinio: De estonta vizio al hodiaŭa realo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio