Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jingzhou-a Muzeo
2025-09-22

Konstruita en 1958 oriente de la altgranda Kaiyuan-templo en la okcidenta parto de la Antikva Urbo Jingzhou, Jingzhou-a Muzeo nun estas nacia 4A-nivela turismejo, kiu kunligas ekspoziciojn, diskonigon kaj edukadon, konservadon de antikvaĵoj, protektadon kaj evoluon de la antikva urbo, arkeologian elfosadon kaj esploradon, konstruadon de arkeologia parko ktp. Kiel unu el la unuaj naciaj unuaklasaj muzeoj kaj publikaj institucioj, ĝi estas arta palaco de chu-kulturo kaj bela montrofenestro de la Antikva Urbo Jingzhou.


Silka robo el la regno Chu


Laka ujo kun ŝablono de sep leopardoj, drako kaj fenikso


Dukapa tomboprotekta besto


Jada masko el la Militantaj Regnoj


Jingzhou-a Muzeo posedas pli ol 180 000 kulturajn antikvaĵojn, ĉefe el arkeologiaj elfosaĵoj. La kolektoj inkluzivas 561 unuagradajn naciajn antikvaĵojn, 1 542 duagradajn kaj 23 163 triagradajn. La plej valoraj inkluzivas prahistoriajn jadajn kaj ceramikajn bestojn, bronzaĵojn el la dinastioj Shang kaj Zhou, jadaĵojn el la reĝaj tomboj de la regno Chu en la Orienta Zhou-dinastio (770 a.K. -256 a.K.), glavojn de la reĝoj de la regno Yue de la Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.), teksaĵojn kaj brodaĵojn el la tombo Mashan n-ro 1, bambuajn aŭ lignajn skribaĵojn kaj lakaĵojn el la regno Chu kaj la dinastioj Qin (221 a.K.-206 a.K.) kaj Han (206 a.K.-220), teksaĵojn kaj brodaĵojn el Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25) ktp. Alia grava konservaĵo de la muzeo estas mumio tiom bone konservita, ke eblas vidi detalojn de siaj muskoloj kaj organoj, inkluzive de intesto kaj cerbo.


Ĉimonate, okaze de la Chu-kultura Festivalo en Jingzhou, la muzeo preparis specialan ekspozicion pri antikvaj silkaĵoj elfositaj en antikvaj tomboj, inter kiuj estas la nura kompleta robo de la Militantaj Regnoj, kiu postvivis la tempon. Pro tio, ke tiuj silkaĵoj estas tre delikataj kaj altvaloraj, kelkaj el ili neniam antaŭe estis eksponataj al la publiko. Tiu speciala ekspozicio donas al la publiko unikan ŝancon vidi ilin.


Jingzhou-a Muzeo, fenestro al la historio kaj kulturo de la antikva regno Chu, estas vizitinda de ĉinaj kaj eksterlandaj vizitantoj al Jingzhou. La jara vizit-nombro superas unu milionon, tial la institucio ludas gravan rolon en antaŭenigo de kulturo kaj civilizacia konservado.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;"><em>Keenon</em> -- Inteligentaj robotoj en Ĉinio: De estonta vizio al hodiaŭa realo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio