Esenco de gvidlinioj de KPĈ por regado en Xinjiang |
2025-09-22 |
Blanka libro publikigita la 19-an de septembro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio eksplikis la esencon de la gvidlinioj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por regado en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nova epoko. Laŭ la dokumento titolita "Gvidlinioj de KPĈ por regado de Xinjiang en la nova epoko: Praktiko kaj atingoj", la gvidlinioj prezentas profundan komprenon pri la situacio en Xinjiang kaj enkorpigas profundan pripenson pri la laboro rilata al la regiono fare de la Centra Komitato de KPĈ kun Xi Jinping kiel kerno. Laŭ la blanka libro, ili konsistigas kompletan sistemon de teorioj kun solida logiko kaj riĉa enhavo, kaj troviĝas ĉe la kerno de ĉiu laboro rilata al Xinjiang en la nova epoko. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |