Keenon -- Inteligentaj robotoj en Ĉinio: De estonta vizio al hodiaŭa realo |
2025-09-18 |
de BUI HAI MUNG Dum multaj jaroj, kiam oni parolis pri inteligentaj robotoj, en la menso aperis Japanio aŭ Usono -- la landoj longe famaj pro esploroj pri artefarita intelekto (AI) kaj aŭtomatigo. Tamen, kiel eksterlandano loĝanta kaj laboranta en Ĉinio, mi rimarkis alian realon. Ĉinio rapide leviĝas, fariĝante nova centro de la tutmonda industrio de intelektaj robotoj. Tio ne montriĝas nur en statistikoj aŭ esploraj raportoj, sed estas videbla en la ĉiutaga vivo de ĉi tiu lando. Post pli ol du jaroj en Ĉinio, mi jam alkutimiĝis vidi servajn robotojn liveri manĝaĵojn en restoracioj, hom-figurajn robotojn promeni inter homamasoj, aŭ eĉ gvidi vizitantojn. La evoluo jam ne restas ĉe koncepto, sed transformiĝis en konkretajn kaj praktikajn aplikojn en la vivo ĉi tie. Keenon-robotoj Unu el la plej konvinkaj pruvoj de tiu impresa rapideco estas la kompanio Keenon Robotics -- ĉina entrepreno kiu fariĝis mondgvidanto en la kampo de enkarniĝintaj servorobotoj. Sed antaŭ ol enprofundiĝi en la rakonto pri ĝi, necesas ĝenerala rigardo al la pejzaĝo de intelektaj robotoj en Ĉinio. La eksplodo de intelektaj robotoj en Ĉinio Ĉinio difinis AI kaj robotikon kiel strategiajn sektorojn, ligitajn al la plano "Ĉina fabrikado 2025" kaj la nacia vizio pri Industria 4.0. En la antaŭa jardeko, serio da politikoj estis lanĉitaj por subteni esploron, disvolvadon kaj novajn entreprenojn en la kampo de robotoj. En 2012, la Ministerio pri Scienco kaj Teknologio publikigis la "Specialan Planon pri Servorobotiko" ene de la 12-a Kvinjara Plano -- la unua fojo por Ĉinio sisteme antaŭenigi servorobotikon je nacia nivelo. Tio markis la transiron de pura scienca esploro al industriigo, kaj starigis la fundamenton por postaj dokumentoj kiel "Ĉina fabrikado 2025" kaj la "Plano pri disvolvado de la robotika industrio (2016–2020)". En 2017, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la "Planon por disvolvado de la nova-generacia AI", ŝlosila dokumento kiu unuafoje starigis AI kiel nacian strategion, desegnante la evoluan vojmapon por pli ol jardeko. Ĝi fariĝis la ĉefa gvidilo por ĉiuj AI-politikoj poste, inkluzive la iniciaton "AI+" kaj la lokajn programojn. XMAN-robotoj de Keenon Pli ol jardeko post tiuj komencaj politikoj, vizitante diversajn urbojn en Ĉinio, oni klare sentas veran "ondefikon de intelektaj robotoj". Tio ne estas hazarda evoluo, sed parto de longtempa strategio de la ĉina registaro pri AI kaj aŭtomatigo. En la lastaj jaroj, Ĉinio anoncis eĉ pli ambiciajn celojn. Laŭ la dokumento pri la efektivigo de "AI+" anoncita en la 21-a de aŭgusto 2025, ĝis 2027 la lando celas profundan integriĝon de AI en kernaj sektoroj, kun pli ol 70% penetra indico de inteligentaj terminalaj aparatoj kaj agentoj. Ĝis 2030, tiu proporcio atingos super 90%, kaj la "intelekta ekonomio" fariĝos grava pelilo de la ĉina kresko. Ĝis 2035, Ĉinio celas eniri novan fazon de "intelekta socio kaj ekonomio", provizante fortan subtenon por la baza modernigo de la lando. Por efektivigi tiun planon, Ĉinio lanĉis ampleksajn politikojn kiel impostaj instigoj por novigaj entreprenoj, ripozpunktoj de riskkapitalo por rilataj komencantaj firmaoj, kaj reto de altteknologiaj pilotaj zonoj en urboj kiel Ŝanhajo, Shenzhen kaj Hangzhou. Tiuj "eksperimentaj urboj" jam fariĝis vivantaj laboratorioj, kie servorobotoj funkcias en restoracioj, hoteloj, hospitaloj, kaj eĉ en publika transportado. Rezulte, Ĉinio ne nur produktas industrirobotojn por fabrikoj, sed ankaŭ rapide eniras la merkaton de servorobotoj en ĉiutaga vivo. Internaciaj teknologiaj eventoj okazigitaj en Ĉinio, kiel la Monda AI-Konferenco (WAIC) en Ŝanhajo, fariĝis scenejo por montri la plej novajn atingojn. Keenon: De komencanta firmao al monda gvidanto Fondita 2010 en Ŝanhajo, Keenon Robotics hodiaŭ estas konsiderata unu el la tutmondaj pioniroj pri servorobotoj. La diferenco de la kompanio, kompare kun multaj aliaj firmaoj, kuŝas en ĝia aliro: ne nur fokusiĝi je teknologia esploro, sed ankaŭ rekte enmeti robotikon en komercajn kaj ĉiutagajn aplikojn. Laŭ la plej freŝaj datumoj, Keenon jam liveris pli ol 100000 robotojn, ĉeestantajn en pli ol 600 urboj tra la mondo -- inkluzive Usonon, Japanion, la Korean Respublikon, kaj la landojn de Eŭropo kaj Mezoriento. La kompanio ankaŭ starigis internaciajn operaciajn centrojn de Los Angeles ĝis Tokio kaj Düsseldorf. Ĉio ĉi klare montras la globaligan ambicion de ĉinaj entreprenoj. Unu el la plej elstaraj produktoj estas la serio XMAN, precipe la hom-figura XMAN-F1, prezentita ĉe la Monda AI-Konferenco 2024. Dum vizito en la kompanio, mi vidis kiel tiu roboto plenumas taskojn antaŭe rezervitajn nur al homoj kiel farado de krevmaizaĵo, miksado de trinkaĵoj, aŭ purigado de ĉambroj. Impresis min ne nur la moveblo kaj fleksebleco, sed ankaŭ la maniero kiel la roboto integriĝas en homplena medio, sekure moviĝante tra mallarĝaj pasejoj kaj okupataj areoj. XMAN-F1 estis disvolvita laŭ la modelo ProS -- sistemo por "normigi taskojn laŭ pozicio". Alivorte, Keenon dividas la komercan medion (ekz. restoracioj, hoteloj) en specifajn taskojn kun normigitaj procezoj. La robotoj estas programitaj plenumi tiujn taskojn precize, tiel kreante "fermitaĵan servan ciklon". La granda avantaĝo de XMAN-F1 estas ĝia du-pieda moviĝo, ebligante superi ŝtupojn, deklivojn kaj eskalerojn -- ion, kion plej multaj radrilataj robotoj ne kapablas. Tiu paŝo estas ŝlosila por transiri de plataj spacoj al pli realismaj vivmedioj. La roborto XMAN-F1 servas trinkaĵojn kaj krevmaizaĵon. Robotoj fariĝas parto de la vivo Antaŭe robotoj estis ligitaj ĉefe al fabrikado aŭ laboratorio, sed hodiaŭ ili jam estas regula parto de hoteloj, restoracioj kaj hospitaloj. Mi mem plurfoje estis kondukita al tablo de roboto, ricevis manĝaĵojn alportitajn de ĝi, aŭ eĉ ricevis servajn instrukciojn. Tio montras, ke Ĉinio transformas intelektajn robotojn en novan socian infrastrukturon, ŝanĝante la manieron kiel homoj kaj maŝinoj kunekzistas. Keenon ne estas la sola ekzemplo, sed ĝi estas tipa pri kiel ĉinaj entreprenoj kapablas rapide skaliĝi -- de la vasta enlanda merkato ĝis la internacia sceno. Sinjoro Wanbin, estro pri internaciaj operacioj de Keenon, rimarkigis, ke la firmao unue enfokusigis sian atenton je la enlanda merkato. Nur kiam produktoj, datumoj kaj AI-teknologio sufiĉe maturiĝis, ĝi komencis disvolvi eksteren. Laŭ li, la sukceso devenas de pluraj faktoroj: unue, la rapidega disvolviĝo de AI en Ĉinio, kiu donis al startantoj egalan startpunkton kun la mondo sed kun pli granda rapido; due, la forta loka provizoĉeno; trie, la klara subteno de registaro je diversaj niveloj -- de urboj ĝis distriktoj, de ekonomiaj kaj komercaj komisionoj ĝis financaj politikoj. Subtenaj mezuroj pri kredito, eksporta asekuro kaj doganoj faciligis la internaciiĝon de produktoj. Kompreneble, la vojo ne estas facila. Atestoj, doganaj proceduroj kaj varaj kodoj postulas konstantan lernadon kaj adaptiĝon. Sed samtempe tio ankaŭ estas ŝanco por Ĉinio partopreni en la starigo de internaciaj normoj en la kampo de robotiko. De la sukceso de Keenon evidentiĝas: Ĉinio ne nur konstruis sian enlandan gvidpozicion, sed ankaŭ paŝon post paŝo firmigas sian rolon kiel tutmonda gvidanto pri inteligentaj servorobotoj. Ĉinio en nova rolo El la vidpunkto de internacia ĵurnalisto, mi vidas la ĉinan robotikan evoluon kiel unikan fenomenon. Unue, la rapideco: Ĉinio ne restis ĉe esploraj projektoj en laboratorioj, sed tuj aplikis robotikon en larĝan skalon kaj en ĉiutagan vivon, de grandaj modernaj urboj ĝis periferiaj regionoj. Due, la merkata amplekso: la grandega uzant-ekosistemo liveras idealan testan medion, kie robotoj estas senĉese provitaj, plibonigitaj kaj perfektigitaj. Trie, la tutmonda ambicio: ĉinaj firmaoj ne kontentiĝas nur pri enlanda merkato, sed aktive ekspansias al diversaj kontinentoj, konkurante kun Usono, Japanio kaj Eŭropo. La forta provizoĉeno kaj registaraj politikoj donas al ĉinaj produktoj pli grandan stabilecon en la internacia merkato. Tiuj tri faktoroj kune kreis potencojn, kiuj transformis Ĉinion de "postsekvanto" al unu el la gvidantoj de la tutmonda industrio de intelektaj servorobotoj. La estonteco jam ĉeestas Rigardante reen -- de la unuaj robotoj ĉe teknologiaj ekspozicioj ĝis hodiaŭ, kiam oni povas esti servata de roboto en restoracio -- la estonteco de kunvivado inter homoj kaj robotoj jam ne estas fora vizio. Ĉinio, per firmaoj kiel Keenon Robotics, aktive formas tiun estontecon. Tio ne estas nur rakonto pri teknologio, sed ankaŭ pri kunlaboro inter homoj kaj robotoj -- pri kiel ni povas krei pli inteligentan, pli oportunan kaj pli sekuran socion. Kaj laŭ mia propra sperto en Ĉinio, mi kredas, ke en la venontaj jaroj intelektaj robotoj ne nur fariĝos komuna vidaĵo en Ĉinio, sed ankaŭ disvastiĝos tra la tuta mondo. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |