Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia unua vojaĝo per la ĉina aviadilo C919
2025-09-17

Vizito al Chengdu antaŭ nelonge donis al mi la okazon unuafoje vojaĝi per la ĵetaviadilo COMAC C919, sendepende evoluigita de Ĉinio por konkuri kun Boeing kaj Airbus en la kategorio de mallarĝ-korpusaj aviadiloj.


Aviadilo COMAC C919 en la flughaveno Shuangliu de la urbo Chengdu


La sperto komenciĝas ĉe la aĉeto de la biletoj: krom esti novaĵo, la ĉina aviadilo estas konkreta pruvo de la teknologia progreso de la lando, pri kio ĉinoj prifieras. Pro tio, apoj pri vendado de flugbiletoj kutime emfazas la flugojn kiuj alprenas ĉi tiun specifan aviadilon. Mi alvenis al la en-aviadila pordego ĝuste kiam la aviadilo alproksimiĝis, sekve mi povis observi la el-aviadiliĝon de pasaĝeroj de la antaŭa flugo. Subite mi estis surprizita de knabo, kiu fingre montris la aviadilon kaj ekkriis "Ŭaŭ, ĝi estas C919!", montrante sian entuziasmon vidi de proksime ĉindisvolvitan ĵetaviadilon.


La vojaĝo


La unua transdono de C919 al flugkompanio okazis en decembro 2022, kaj la kompanio China Eastern estas la inaŭgura kaj ĉefa uzanto de C919. COMAC, kiel ajna nova firmao fabrikanta aviadilojn, alfrontas malfacilojn por plirapidigi la produktadon, kaj ĝis nun transdonis malmultajn el ili. Kaj pro tio, ke ĉiuj volas sperti la ĉinan aviadilon, la flugoj kutime plenpleniĝas.


Antaŭ ol eniri la flugmaŝinon, mi rimarkis ĝian rondan nazon kun glata integriĝo al la malantaŭa parto. Kiel nova kompanio, COMAC havis plenan liberecon krei modernan kaj funkcian dezajnon, celante kunigi la plej bonajn teknikojn kaj tendencojn en tiu sektoro por krei modernan kaj komfortan produkton. Ekzemplo estas la rektangula superkapa bagaĝujo, simila al tiuj uzataj de Airbus. Ĉi tiu dezajno optimumigas la bagaĝkapablon kaj akcelas la enir-elir-procedojn, kio estas grava avantaĝo en Ĉinio, kie pasaĝeroj preferas kunporti bagaĝojn en la kajuton.


Mia dorsosako facile akomodiĝis al la spaco sub seĝo. USB-konektiloj kaj poŝoj kontribuas por ke la vojaĝo estu pli komforta.


La kajuto, kun unu koridoro kaj tri sidlokoj je ĉiu flanko, surprizis min: bela kaj komforta, kun multe da spaco por la kruroj. Tamen, necesas emfazi, ke la interna aranĝo estas decidita de la flugkompanioj mem, kiuj elektas la pozicion de necesejoj, distancon inter sidlokoj, ktp. La sperto pri interna spaco povas varii de unu aviadilo al alia kaj tio ne rilatas al la fabrikanto aŭ modelo.


Iel ajn, mi rimarkis, ke la faldeblaj tabletoj antaŭ la sidlokoj sekvas malsaman dezajnon ol tiu trovita de mi en aliaj aviadiloj. Mi trovis ilin tre oportunaj, eĉ havas subtenilon por poŝtelefono aŭ tabulkomputilo. Dum la flugo, kiam mi volis uzi mian komputilon por labori, la tableto ŝajnis iom malpli granda ol kutime, sed sufiĉa por la bezonoj de la pasaĝeroj.


La spaco sub la antaŭa sidloko, kie mi metis mian dorsosakon, ŝajnis al mi taŭga kaj kun optimumigita spaco. Krome, la aviadilo havis bone lokitajn USB-konektilojn por ke pasaĝeroj ŝargu siajn aparatojn. La vojaĝo okazis trankvile kaj ni atingis Pekinon laŭ la antaŭvidita horaro.


Ĉu kopio de Embraer?


En Brazilo estas onidiro, ke la ĉina ĵetaviadilo estus "kopio" de la E-ĵet-oj de la brazila kompanio Embraer, sed tio evidente ne veras simple pro tio, ke C919 estas mallarĝ-korpusa aviadilo, kun ses sidlokoj povice, dum la E-ĵet-oj havas eĉ pli mallarĝan korpuson. La ideo de "kopio" baziĝas sur la fakto, ke Embraer havis kunentreprenon kun la ĉina AVIC en Ĉinio, sed ĉesis sian produktadon en la azia lando en 2016, kaj la unua flugo de C919 okazis en la sekva jaro. Pro tio, homoj spekulis, ke la ĉinoj, lerninte el brazilanoj kiel fabriki ĵetaviadilojn, elpelis la brazilanojn kaj ekfabrikis siajn proprajn produktojn.


La vero, tamen, estas multe pli kompleksa. La kunentrepreno de Embraer en Ĉinio sin limigis al la muntado kaj atestado de la modelo ERJ-145, regiona ĵetaviadilo kun kapacito por 50 pasaĝeroj. La ĉinoj ricevis la partojn de la aviadiloj el Brazilo kaj muntis ilin en Ĉinio, ricevinte de la brazila kompanio nur la sciojn necesajn por muntado kaj atestado, kio certe estis granda helpo por la aeronaŭtika programo de Ĉinio, sed neniu evoluigas novan aviadilon nur per tio. Teknikaj detaloj montras, ke C919 havas pli da similecoj kun la ĵetaviadiloj de Airbus.


En la jaroj 2000, la ERJ-145 estis la ideala aviadilo por la rapide kreskanta ĉina merkato, plena de itineroj kun nesufiĉe granda postulo por pravigi la uzon de pli grandaj aviadiloj. La rapida disvolviĝo de la lando kaŭzis konstatan kreskon en la kvanto de pasaĝeroj, sekve la ĉinaj kompanioj ekmendis la modelojn Boeing 737 kaj Airbus A320. La vendoj de ERJ-145 draste falis, kaŭzante ĉesigon de ĝia produktado en ĉinio pro manko de sufiĉaj mendoj.


Samtempe, ĉinoj konsciis la geopolitikan riskon dependi je importitaj aviadiloj kaj pecoj, kaj decidis sendepende evoluigi siajn proprajn. Je tiu momento ili komencis projekti C919 por esti rekta konkuranto de la grandegaj firmaoj Boeing kaj Airbus, en kategorio kun kapacito supera al tiu de la brazilaj E-ĵet-oj.


Konkurado kun Embraer povas okazi ĉe la limo inter la du kategorioj: la plej granda komerca ĵetaviadilo de la brazila kompanio, la E-195 E2, povas transporti plejmulte je 146 pasaĝeroj, proksima al la kapablo de la plej malgranda varianto de C919, kiu povas transporti 158. Sekve, en la merkato de ĵetaviadiloj por ĉirkaŭ 150 pasaĝeroj, ĉinoj kaj brazilanoj riskas iĝi konkurantoj en la estonteco, sed la ambicio de COMAC estas konstrui pli grandajn aviadilojn kaj defii la dupolusan konkuradon inter Airbus kaj Boeing en sektoroj, kie Embraer ne partoprenas.


Survoje al brila estonteco


Malgraŭ la sukceso de C919 en la ĉina merkato, COMAC ankoraŭ alfrontos grandajn defiojn ĝis kiam ĝiaj aviadiloj povos vere konkuri kun la du gigantoj de la internacia merkato. Unu problemo estas akiri la bezonatajn atestilojn de reguligaj agentejoj de fremdaj landoj, kio postulas longan tempon kaj plenumado de komplikaj postuloj.


Manĝoj servataj en C919 estas en skatolo kun la nomo de la aviadilo


Ĉi tiu defio estas pligrandigita de la internacia geopolitika streĉiĝo, kio povas kaŭzi prokraston en atestproceduroj kaj pliigi la riskon, ke la kompanio, dependa je okcidentaj komponantoj, estu trafita de sankciumoj. Ĉinoj evoluigas naciajn anstataŭaĵojn por la nune importitaj komponantoj de la aviadiloj, sed estos bezonata longa tempo ĝis kiam tiuj produktoj atingos la postulatan efikon kaj kvaliton.


Ankaŭ estas teknikaj kaj komercaj defioj alfrontotaj, kiel la manko de tutmonda reto de postvenda subteno, la natura prefero de eblaj fremdaj klientoj por produktoj jam establitaj en la merkato, kaj la manko de datumoj pri la operaciumaj kostoj de malnovaj C919. Pro ĉi tiu kialo, COMAC unue devos solidiĝi en la ĉina merkato antaŭ ol serĉi pli altajn flugojn.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto

























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La 2-a Premio de Ora Granda Pando malfermiĝis en Chengdu - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio