Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al 25-a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco
2025-09-10

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la 25-a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco en la 8-a de septembro, kiam la foiro malfermiĝis en Xiamen de la provinco Fujian.



Xi Jinping diris, ke la Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco, kun la konstanta temo "vastigi dudirektan investadon kaj komune antaŭenigi tutmondan disvolviĝon", ludis pozitivan rolon en la antaŭenigo de la konstruado de malferma monda ekonomio kaj fariĝis efika platformo por ke tutmondaj investantoj profundigu pragmatan kunlaboron.


Xi Jinping emfazis, ke kiel grava kontribuanto kaj ankro de tutmonda ekonomia kresko, Ĉinio senŝancele plivastigos altnivelan malfermadon, antaŭenigos liberigon kaj faciligon de komercado kaj investado, daŭre dividos siajn disvolvajn ŝancojn kun la mondo, kaj aldonos pli da pozitiva energio kaj certeco en tutmondan disvolviĝon. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi inkluzivigan ekonomian tutmondiĝon kaj krei brilan estontecon de prospero kaj disvolviĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinaj entreprenoj repripensas diversigon de provizĉeno ekster Ĉinio? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio