De Hanojo al Pekino: Vojaĝo de 80 jaroj por memori historion kaj rigardi estontecon |
2025-09-04 |
de BUI HAI MUNG La jaro 2025 markas gravan historian mejloŝtonon por kaj Vjetnamio kaj Ĉinio -- du najbaraj landoj kun amikeco de longa historio. En Hanojo, la vjetnama popolo solene festas la 80-an datrevenon de sia Nacia Tago (1945.9.2-2025.9.2), dum en Pekino, Ĉinio organizas grandiozan revuon por memori la 80-an datrevenon de la venko kontraŭ faŝismo en la 3-a de septembro 2025. Tiuj du ŝajne apartaj eventoj fakte havas profundan ligon: Ili kune rakontas pri la sopiro al sendependeco, libero kaj paco de la aziaj popoloj, kaj samtempe montras la fortiĝon de la duflankaj rilatoj pere de signifoplenaj diplomatiaĵoj. Parado en Pekino Partopreno de internaciaj ŝtatestroj: Simbolo de solidareco kaj kunlaboro La festado en Pekino por la 80-a datreveno de la Venko de Ĉinio en la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito ne estis nur ĉina evento, sed fariĝis okazo por la internacia komunumo kune rememori kaj eltiri valorajn historiajn lecionojn. Rimarkinde, 26 ŝtatestroj kaj registarestroj ĉeestas la festan aranĝon. Inter ili estas la vjetnama prezidanto Luong Cuong. La ĉeesto de gvidantoj el multaj landoj -- aparte el Azio, kiel Rusio (prezidento Putin), Nord-Koreio (gvidanto Kim Jong-un), Laoso, Kamboĝo, Indonezio, Malajzio... -- montras la ampleksan rekonon pri la kontribuo de Ĉinio dum la dua mondmilito, same kiel ĝian penadon antaŭenigi pacon kaj regionan kunlaboron. Prezidanto Xi Jinping kun alilandaj ŝtatestroj en Pekino La ĉeesto de la vjetnama prezidanto en la revuo de Pekino estis grava mejloŝtono, spegulante la tradician amikecon kaj la ĉiam pli profundan kunlaboron inter la du partioj, la du ŝtatoj kaj la du popoloj. Tio akiras eĉ pli da signifo konsiderante, ke ambaŭ landoj solenas grandajn datrevenojn en la sama jaro 2025. Partopreno de la ĉina armeo en la revuo en Vjetnamio: Milita diplomatio kaj amikeco La duflankaj rilatoj ne nur limiĝas al altnivelaj vizitoj, sed ankaŭ montriĝas per konkretaj kaj simbolaj agoj. La 31-an de aŭgusto Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris oficialan viziton al Vjetnamio por ĉeesti la 80-an datrevenon de la Aŭgusta Revolucio kaj la Nacia Tago de Vjetnamio. Samtempe Ĉinio sendis militan delegacion de 120 soldatoj por partopreni en la revuo en Hanojo. Renkontiĝo inter prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Zhao Leji kaj prezidanto de la Vjetnama Nacia Asembleo Tran Thanh Man Tiu evento iĝis aparte signifoplena, ĉar en aprilo 2025 Vjetnamio jam invitis trupon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo al la festoj pri la 50-a datreveno de la Liberigo de la Sudo kaj Nacia Reunuiĝo. Dum tiu solena evento, 118 ĉinaj soldatoj partoprenis en la parado, kaj ili eĉ prezentis artajn programojn kaj kantis revoluciajn kantojn en la vjetnama lingvo, forte kortuŝante la vjetnaman popolon. Tiaj interŝanĝoj ne nur pruvas reciprokan konfidon, sed ankaŭ funkcias kiel viva atesto pri la kreskanta milita amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj, plifortigante la komprenon kaj kunligon inter iliaj armeoj kaj popoloj. Rigardo reen al la historia aŭtuno de 1945 En aŭgusto 1945 la senkondiĉa kapitulaco de Japanio estas historia turnopunkto por la tuta Azio. Por Ĉinio, tio estis la venko post longa kontraŭfaŝisma milito, atestante la grandegajn oferojn de la ĉina popolo al la komuna venko. En Vjetnamio, la falo de la japana faŝismo kreis la "unufojan ŝancon en jarmilo" por la vjetnama popolo leviĝi kaj gajni sendependecon. Sub la gvido de Viet Minh kaj prezidanto Ho Chi Minh, la vjetnama popolo lanĉis tutlandan insurekcion. La 2-an de septembro 1945, ĉe la historia placo Ba Dinh, Ho Chi Minh proklamis la deklaracion pri sendependeco, fondante la Vjetnaman Demokratian Respublikon. Tiu evento ne nur finis jarcentan kolonian regadon, sed ankaŭ malfermis novan epokon. Kiel la du landoj memoras kaj honoras la historion En Pekino, la revuo por la 80-a datreveno de la venko kontraŭ faŝismo estas organizita grandioze, kun la ĉeesto de multaj internaciaj gvidantoj. La evento montras ne nur la naciajn defendkapablojn, sed ankaŭ la pozicion de Ĉinio sur la monda scenejo. La mesaĝo "memori historion, honori heroojn, subteni pacon kaj malfermi la estontecon" estis emfaze elsendita tra la tuta aranĝo. Parado en Hanojo En Vjetnamio, la solenoj por la 80-a datreveno de la Nacia Tago okazis tutlande kun partopreno de milionoj da homoj. La ĉefa enhavo estis edukado pri la patriota tradicio, omaĝo al falintaj herooj, kaj konfirmo de la volo defendi sendependecon, suverenecon kaj la atingojn de la reformado. Precipe, krom la partopreno de la ĉina armeo, ankaŭ armeaj trupoj el Rusio, Laoso kaj Kamboĝo ĉeestis, montrante internacian solidarecon kaj vastan rekonon pri la kontribuo de Vjetnamio al la batalo por la nacia sendependeco kaj la monda paco. Ĉina armeo en la parado en Vjetnamio Historiaj lecionoj kaj direkto al la estonteco Kaj Vjetnamio kaj Ĉinio profunde aprezas la valorojn de paco, sendependeco kaj memstareco. La lecionoj de la pasinteco servas kiel fundamento por kune fronti nunajn kaj estontajn defiojn. La historia sperto pri kontraŭstaro al eksteraj agresoj fariĝis komuna memoro, kiu povas konstrui fidon kaj antaŭenigi amikajn, reciproke utilajn kaj najbarajn rilatojn. En la nuntempe kompleksa geostrategia situacio, la komuna rememoro pri historio elsendas fortan mesaĝon pri la sopiro al paco, stabileco kaj komuna disvolviĝo de Azio. Ekonomia kunlaboro, kultura interŝanĝo kaj kontaktoj inter la popoloj de la du landoj ĉiam pli fortiĝas, kontribuante al la firmigo de la tradicia amikeco. La ĉeesto de altnivelaj gvidantoj kaj la simbolaj militaj interŝanĝoj dum ĉi tiu jaro de gravaj jubileoj estas klara pruvo de la tendenco al kunlaboro kaj evoluo. La 80-jara vojaĝo de ambaŭ landoj estas profunde markita de la bataloj por nacia sendependeco kaj defendo de suvereneco. Kvankam la manieroj de festado malsamas, ambaŭ la du popoloj celas la samajn universalajn valorojn de la homaro: Libero, sendependeco kaj paco. La ĉeesto de la vjetnama prezidanto en la armea parado de Pekino kaj la partopreno de la ĉina armeo en la parado de Hanojo ne estas nur unuopaj diplomatiaĵoj, sed vivaj pruvoj de la ĉiam pli profunda kaj substanca evoluo de la duflankaj rilatoj en pluraj kampoj: Politiko, defendo, kulturo kaj interpopolaj kontaktoj. Rigardi reen al la pasinteco por kune iri al pli hela estonteco -- jen la informo, kiun ambaŭ Vjetnamio kaj Ĉinio volas transdoni per tiuj solenaj festoj. Surbaze de la komuna konservado kaj disvolvado de la historiaj lecionoj, la najbareca amikeco inter la du landoj daŭre fortiĝos kaj disvolviĝos por la bono de la du popoloj, kaj por paco kaj stabileco en la regiono kaj en la tuta mondo. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |