Prezidanto de Hungara Laborista Partio Gyula Thurmer: Ni survojas al homara komunumo de komuna estonteco |
2025-09-03 |
Ni estas multe impresitaj de la militista parado en Pekino. En la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping, lia voko memori la pasintecon kaj krei pli bonan estontecon kuraĝigas nin. Hodiaŭ niaj koroj kaj animoj estas en Pekino. Ni sendas niajn varmajn kaj plej bonajn dezirojn al la ĉina popolo okaze de la 80-a datreveno de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ni esprimas nian profundan respekton al la ĉina popolo, kiu faris grandan oferon. Ni memoras la martirojn, soldatojn kaj senkulpajn civitanojn, kiuj perdis siajn vivojn en la milito. Ni neniam forgesos, ke la heroa lukto de la ĉina popolo estis granda kontribuo al la batalo de la eŭropa popolo kontraŭ faŝismo. Estas nia tasko veki la kolektivan memoron de la eŭropaj popoloj de la pasinteco kaj substreki, ke ni ŝuldas multon al la ĉina popolo. Ni esprimas nian respekton al la Komunista Partio de Ĉinio, kiu mobilizis la popolamason, organizis la vastan nacian unuiĝintan fronton kaj superatakis la malamikon per vasta popola rezistmilito. La reprospero de la ĉina nacio estas nehaltigebla. Kiel diris prezidanto Xi Jinping, 80 jaroj pasis ekde la venko de la ĉina popolo. Dum tiuj ok jardekoj Ĉinio atingis, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, grandegajn sukcesojn en ekonomio, scienco kaj militkampo. La Hungara Laborista Partio estas konvinkita, ke la sukcesa disvolviĝo de socialismo kun ĉinaj karakterizoj kuraĝigas la popolojn de la mondo. La penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko montras, ke socialismo ne estas la pasinteco, sed la nuntempo kaj la estonteco. Ĉinio estas forta iniciatinto kaj defendanto de la monda paco. Ni subtenas la klopodon de Ĉinio por paco kaj tutmonda sekureco. Ni subtenas la Tutmondan Registaran Iniciaton iniciatitan de prezidanto Xi Jinping ĉe la kunveno "Ŝanhaja Kunlabora Organizo Plus". Ni esperas, ke la internacia komunumo lernos el la historio, tiel ke diversaj landoj kunlaboros por pli justa kaj egaleca tutmonda administrada sistemo kaj antaŭeniros al homara komunumo de komuna estonteco por la tuta homaro. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |