Xi Jinping faris gravan paroladon memorfeste al 80-a datreveno de venko en Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj Monda Kontraŭfaŝisma Milito |
2025-09-03 |
La 3-an de septembro okazis grandioza ceremonio memorfeste al la 80-a datreveno de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. En la ceremonio ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Xi Jinping diris: "La Ĉina Popola Rezistmilito Kontraŭ Japana Agreso estis grava parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La ĉina popolo faris grandajn kontribuojn al la savado de la homa civilizacio kaj al la protektado de la monda paco per grandega sinofero de la ĉina nacio." "La historio avertas nin, ke la homaro kundividos la estontecon nur se ĉiuj landoj kaj ĉiuj nacioj traktos unu la alian egale, kunvivos harmonie kaj sincere helpos unu la alian, por ke ili povu protekti la komunan sekurecon, forigi la radikojn de milito kaj malpermesi ripeton de la historiaj tragedioj!" (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |