Suizhou, Hubei: De legendo de Shennong al ĉefurbo de ŝitako |
2025-09-01 |
de BUI HAI MUNG Fine de aŭgusto, nia ĵurnalista teamo vizitis la urbon Suizhou en la provinco Hubei, kiu estas laŭdita kiel ĉefurbo de ŝitako en Ĉinio. La esplorvojaĝo malkaŝis vivan rakonton pri kampara evoluigo, kie legenda tradicio kunfandiĝas kun moderna scienco kaj novigaj politikoj. Birdrigardo de fungplantejo en Suizhou Komenco de legendo La rakonto pri la ŝitako ĉi tie devenas de malnova mito. Oni diras, ke antaŭ 5 000 jaroj, la agrikultura dio Shennong sur la monto Dahong (nun en Suixian-gubernio de Suizhou) gustumis centojn da herboj kaj plantoj, kaj li estis venenita sepdek fojojn en unu tago. La Ĉiela Imperiestro, kortuŝita de lia sincereco, sendis ambasadoron por doni al li "magian branĉon". Sur la magia branĉo estis fungosporoj; Shennong frapis plantojn per ĝi, kaj post sep tagoj sur putriĝantaj arboŝeloj kreskis rondetaj fungokapoj -- oni kredas, ke tiuj estis la unuaj ŝitak-fungoj en la historio. Impona transformo: De sperto al alt-teknologio De la legendo, nuntempe Suizhou fariĝis unu el la pintaj ŝitak-produktaj regionoj en Ĉinio. Ĉi tiu okupado de la merkato komenciĝis per revolucio en pensado kaj tekniko. Se antaŭe kamparanoj ĉefe fidis sperton kaj dependis de naturo, nun ili fariĝis veraj "agrikulturaj laboristoj", majstrante pli ol 20 modernajn teknikojn kiel inteligentan temperaturan kontroladon kaj kontraŭsezonan fungokultivadon tutjare. Birdrigardo de ŝitaka plantejo en Suizhou La ŝlosila movforto de ĉi tiu transformo kuŝas en la sistema "teorio + praktiko + atestilo" -- trejnada strategio efektivigita de la oficejo pri homaj resursoj de Suizhou, kun la celo "trejni personon, provizi por persono, riĉigi familion". Ĉirkaŭa subtena ekosistemo de politiko La sukceso de la kamparanoj estas subtenata de kompleta "trejnado + entreprenado + financo" -- subtena sistemo kreita de la loka registaro. Ĉi tiu sistemo malfermis rapidan vojon por agrikultura entreprenado, kun 450 milionoj da juanoj en garantiitaj entreprenaj pruntoj kaj 6.4 milionoj da juanoj en entreprenaj subvencioj disponeblaj. Tipa ekzemplo estas la projekto de revenintaj junuloj en la urbeto Tangcheng. Ili sukcese konstruis ĉenon de forcejoj kun skalo de unu miliono da sakoj da fungoinokuloj, kreante laborpostenojn por 220 lokaj laboristoj kun enspezo atinganta 12 000 juanojn monate. Ene de ŝitak-plantejo en Suizhou Krome, strategia kunlaboro kun la Ĉina Agrikultura Universitato por establi esplorplataĵojn liveris imponajn rezultojn: Sukcesa bredado de 40 altkvalitaj fungospecoj kaj antaŭenigo de 10 novaj teknikoj. Tio donas al suizhou-a ŝitako konkurecan avantaĝon kaj merkat-prezigan kapablon internacie. Simbola figuro: De kamparano al "vivtranssenda vendanto" La evolu-rakonto ne nur temas pri ciferoj, sed ankaŭ pri ŝanĝitaj vivoj. Ĉe la fungkultura bazo de Suizhou, ni renkontis sinjorinon Xia Jinfang, 64-jaraĝa, kiu estas vigla vivtranssenda vendanto. Ŝi klarigis, ke post labortago, de la 7-a ĝis la 9-a vespere, ŝi regule aperas en videosendoj kaj entuziasme prezentas al uzantoj tra la lando hejmajn agrikulturajn produktojn kiel ŝitakon, persikon, persikrezinojn, ovojn produktitajn de libere bredita kokino ktp. La plejparto de ĉi tiuj produktoj venas de vilaĝanoj je la aĝoj inter 50 kaj 70, kiuj estas lertaj pri kultivado sed malertaj en vendado. Danke al videosendoj de ŝia teamo, tiaj altkvalitaj agrikulturaj produktoj atingas la tutlandan merkaton. Foto kun sinjorino Xia Jinfang Komence de sia videosendo antaŭ 4 jaroj, sinjorino Xia estis tre nervostreĉa kaj ne kuraĝis paroli antaŭ la fotilo. Sed danke al subteno de lokaj elektronikkomercaj trejnadoj, ŝi lernis la teknikon kaj kapablis uzi lingvaĵon taŭgan por la interreta medio. Ŝi diris, ke krom trejnado, ŝi ankaŭ memlernis kaj akiris sperton per observado de aliaj videosendistoj. Antaŭe, ŝi sentis, ke la kvanto de subtenantoj ne sufiĉas, sed konstante multiĝis spertoj, la afero iom post iom ŝanĝiĝis. Post kelkaj jaroj, la kvanto de subtenantoj kreskis. Ŝia vendado kreskis de nur kelkaj mendoj al dekoj da, kaj fine atingis centojn da mendoj en nur du horoj. Per senĉesa klopodo, ĉiu el ŝiaj videosendoj povas altiri dekojn da miloj da subtenantoj. Kio samtempe kontribuas al la valoro de agrikulturaj produktoj, kaj altigas la enspezojn de kamparanoj. "Pionire lerni, persisteme dividi kaj diskonigi la hejmajn specialaĵojn al pli multaj homoj estas mia deziro," diris s-ino Xia. Leciono el la ĉina kampara evolu-modelo La sukcesa rakonto de Suizhou kaj s-ino Xia vivece ilustras la ĉinan strategion pri kampara reprosperigo, lanĉitan en 2017. La strategio celas solvi la malekvilibran evoluon inter urboj kaj kamparoj, antaŭenigi agrikulturan modernigon, plibonigi la vivkvaliton de loĝantoj, kaj atingi la sukceson en reduktado de malriĉeco. La strategio enfokusigas kvin ĉefajn punktojn: evoluigi distingajn industriojn, protekti la medion, konstrui kamparan civilizacion, plibonigi administran efikecon, kaj altigi homan vivnivelon. Per rimedoj kiel talenta trejnado, financa subteno, elektronikkomerca evoluo kaj cifereca infrastruktura konstruado, ĉi tiu strategio helpas ĉinajn kamparojn fari fortajn ŝanĝojn. La "riĉiga fungo" de Suizhou estas ne nur ekonomia sukcesa rakonto, sed ankaŭ modelo pri kampara transformado en la cifereca erao, portante esperon kaj inspiron al aliaj kamparaj regionoj tra Ĉinio kaj la mondo. Aliaj landoj, precipe evoluantaj landoj, povas lerni de ĉi tiu politiko kaj la ĉina aliro al malriĉecoredukto kaj kampara evoluigo. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |