Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shouhengcheng-programo de Xiaogan, internacia nutraĵ-industrio de Ĉinio -- bildo pri modernigo de ĉina agrikulturo
2025-08-28

de BUI HAI MUNG


Mi estas vjetnama esperantistino, mi loĝas kaj laboras en Ĉinio por pli ol du jaroj. En tiu ĉi tempo, mi vizitis multajn lokojn, ĉefe belajn pejzaĝojn, historiajn monumentojn aŭ grandajn urbojn. Tamen mia lastatempa vojaĝo, kiel raportisto en gazetara delegacio en Hubei-provinco, donis al mi tute malsaman sperton. Anstataŭ antikvaj temploj aŭ majestaj montaroj, oni kondukis nin al aparta "urbo" -- grandega komerca centro de agriproduktoj, konata kiel Shouhengcheng-programo (ĉine Shouheng-urbo), aŭ centra ĉina internacia nutraĵ-industria nova "urbo". Tiu vizito ne nur malfermis al mi novan perspektivon pri la maniero, laŭ kiu Ĉinio reorganizas la agrikulturan sektoron, sed ankaŭ inspiras al ni multajn spertojn, kiujn aliaj landoj, inkluzive de Vjetnamio, povus lerni.


Birdrigardo de Shouhengcheng


Giganta "legomkorbo" de Ĉinio


Shouhengcheng en Xiaogan-urbo de Hubei-provinco estas konsiderata la plej granda "legomkorbo" de la provinco, kaj samtempe unu el la ĉefaj projektoj por la komerca cirkulado de agriproduktoj en centra Ĉinio. Ĝi ne estas simpla pogranda bazaro, sed komplekso, kiu kunigas produktadon, urban funkcion kaj merkatan konsumon, formante nodon inter farmistoj, entreprenoj kaj konsumantoj.


La programo situas en Xiaogan, je nur 30-minuta veturado al Wuhan-urbo, kaj estas proksime al gravaj aŭtovojoj kaj fervoja reto. La administranto klarigis al ni, ke ĝia "tre klara" geografia avantaĝo estas la ĉefa kialo, ke oni elektis la lokon. Shouhengcheng ne nur liveras produktojn al Hubei, sed ankaŭ ligas sin al ses provincoj de centra Ĉinio, iĝante kerna nodo en la regiona nutroĉeno. En la kunteksto de la ĉina urbanizado, ĉi tiu projekto signifas ne nur ekonomian valoron, sed ankaŭ lokan evoluon, kreante dekmilojn da laborpostenoj -- ĝis 50 000 dum la pintosezonoj.


La grandeco mem estas miriga: la unua fazo kovras 1 739 mu-ojn (ĉirkaŭ 116 hektaroj), kun funkcia areo de pli ol unu miliono da kvadrataj metroj, altirante pli ol 3 000 ĉefajn negocistojn el la tuta lando, kiuj komercas je pli ol 1 000 specoj de agriproduktoj, de legomoj, fruktoj, fiŝaĵoj kaj greno ĝis viando, ovoj kaj frostaj manĝaĵoj. Nur post jaro kaj duono da funkciado, la komerca varo jam superis 10 milionojn da tunoj.


Shouhengcheng


La projekto trapasis la procezon "evoluvojo 4.0". Komence, Shouheng estis nur nemoveblaĵa projekto (1.0); poste ĝi transiris al nutroĉena mastrumado (2.0); plivastiĝis al prilaborado, loĝistiko kaj e-komerco (3.0); nun ĝi celas ciferecan transformon (4.0), pere de filio de la kompanio Shouheng Tech, disvolvante granddatum-platformon "Komerco tra Ĉielo kaj Tero". Kiam mi aŭdis ilian parolon pri datumoj kaj artefarita intelekto, mi havis la senton, ke mi troviĝas en altteknologia firmao, ne en simpla agribazaro.


Komerca modelo: Merkato + Ĉefaj Entreprenoj + Produktbazoj


Profunde esplorante, mi malkovris, ke la esenco de Shouhengcheng kuŝas en ĝia modelo "Merkato + Ĉefaj Entreprenoj + Produktbazoj". La merkato funkcias kiel "cerbo", kiu konstante kolektas kaj analizas konsumdatumojn. La pli ol 3 000 ĉefaj entreprenoj tie rekte observas bezonojn, prezotendencojn kaj konsumkvantojn. Ĉiuj tiuj datumoj kunfluas en "Inteligenta Centro", tiel precize reflektas la realan postulon de konsumantoj.


Komercaj aktivecoj en Shouhengcheng


Sur tiu bazo, Shouhengcheng gvidas la grandajn entreprenojn al subskribo de longdaŭraj kontraktoj kun produktbazoj, kreante stabilan nutroĉenon. La mekanismo "produktado laŭ konsuma postulo" reduktas troon aŭ mankon, samtempe certigas kvaliton kaj spureblecon. La bazoj mem transformas sian agrikulturon: ili ne plu plantadas spontanee, sed laŭ merkata kontrakto. Tio malpliigas riskojn por farmistoj kaj altigas kaj produktivecon kaj kvaliton.


Kiam la tri ringoj kuniĝas, la tuta valora ĉeno estas "modernigita". Konsumantoj ricevas stabilan provizon kun pli egala kvalito kaj malpli fluktuantaj prezoj; farmistoj ĝuas konstantan enspezon sen la timo pri trudaj mez-aĉetantoj; la entreprenoj havas certan liveradon por pogranda kaj detala komerco; lokaj registaroj certigas nutran sekurecon kaj daŭrigeblan agrikulturan disvolvon.


De regiona al tutmonda merkato


Shouhengcheng ne limiĝas al la interna merkato. La administrantoj emfazas la koncepton "aĉeti tutmonde, vendi tutlande": Ili importas ĉerizojn el Ĉilio, durianojn el Sudorienta Azio -- inter ili estas Vjetnamio -- kaj liveras ilin al ĉinaj konsumantoj je pli atingeblaj prezoj. Ili malfermis oficejojn en Sud-Ameriko kaj Sudorienta Azio por ligi la tutmondan provizon. Tio rememorigas min pri la ofte ripetiĝanta frazo "savu stagnantan agriproduktojn" en Vjetnamio, kiam agriproduktoj ne trovis eliron. Kial ni ne konsideras similan integran merkatan modelon, kie tutmonda datumo kaj loĝistiko povas gvidi la nacian produktadon?


Komercaj aktivecoj en Shouhengcheng


Ekonomiaj kaj sociaj efikoj


Indas noti, ke Shouhengcheng ĉiam praktikas la koncepton "malfermo kaj kunhavigo". Kiel diris ĝia administranto, "la sukceso ne apartenas nur al Shouheng, sed al la tuta socio." Ili pretas kunhavigi la platformon kun partneroj, laŭ la spirito de "unuigita landa merkato", kiun Ĉinio celas. Temas ne nur pri ekonomio, sed ankaŭ pri socia dimensio: Krei justan, travideblan spacon, kie ĉiuj en la valora ĉeno havas ŝancon prosperi.


Malantaŭ la impresaj ciferoj -- 10 milionoj da tunoj en 1.5 jaroj, 17 000 tunoj ĉiutage, 150 milionoj da juanoj en ĉiutaga enspezo -- troviĝas realaj sociaj efikoj. La unua fazo kreis 37 000 rektajn laborpostenojn en komerco, loĝistiko, stokejoj, prilaborado kaj administrado, dum dekmiloj da nerekta laboro etendiĝas al kamparaj regionoj kaj rilataj industrioj. Por mezgranda urbo kiel Xiaogan, tio estas forta evoluigilo.


Mi en Shouhengcheng


Alia grava efiko estas la stabiligo de prezoj kaj nutraĵa sekureco. Danke al la pogranda modelo, Shouhengcheng reduktas mezan tavolon kaj malaltigas prezojn je 10%-20%. Kun malvarma stokado de pli ol 60 000 tunoj tage, la centro estas oficiale nomumita kiel ŝtata kontraŭkriza bazo, kapablas nutri Wuhan por 15 tagoj en okazo de krizo. Tiu cifero rememorigas min pri momentoj en mia hejmlando, kiam okazis naturaj katastrofoj aŭ epidemioj, la provizo de legomoj kaj fruktoj en iuj regionoj povis esti interrompita en kelkaj tagoj, aŭ la prezoj tre altiĝis pro manko de varoj.


Lecionoj por aliaj landoj


La observado en Shouhengcheng montras multajn aplikeblajn lecionojn por aliaj landoj, precipe por evoluantaj. Unue, gravas la koncepto "merkato-centrita": Produkti laŭ postulo, sed ne produkti unue kaj serĉi merkatojn poste. Tio estas fundamenta. Due, la modelo montras la potencon de integra valora ĉeno: Kiam produktantoj, entreprenoj, distribuantoj kaj registaro kuniĝas en unu sistemo, efikeco multobliĝas. Trie, cifereca teknologio estas neanstataŭigebla: Grandaj datumoj kaj AI jam realigis novan agrikulturan organizadon. Fine, la sperto atestas la forton de publika kaj privata partnereco: Registaro starigas mekanismon, privata sektoro investas kaj funkciigas.


Kompreneble, ne ĉiu lando povas facile apliki la saman modelon. Ĝi postulas grandegan investon kaj altkvalitan infrastrukturon -- aŭtovojojn, fervojojn, havenojn, flughavenojn... En Vjetnamio, kun sia longa kaj mallarĝa geografio, la kvardirekta konekteco kiel Ĉinio estas malfacile ripetebla. Tial la modelo, se adoptebla, devus fokusi al kelkaj strategiaj regionoj kaj ĉefaj produktoj. Alia defio estas kiel enigi malgrandajn farmistojn en la ĉenon. Nur sufiĉe fortaj kooperativoj povas roli kiel "bazoj"; sen tio, la etaj produktantoj riskas resti flanke.


Forirante el Shouhengcheng, mi kunportis senton de kaj admiro kaj zorgo. La admiro estas: Ĉinio kuraĝas pensi grande kaj reorganizas tutan industrion per moderna pensmaniero. La zorgo estas: en Vjetnamio, novaĵoj pri agrikulturaj produktoj stagnataj, komercistoj ĉesantaj aĉetojn, aŭ kampanjoj "savu stagnantan agriproduktojn" daŭre ripetiĝas. Ĉu ni povos lerni kaj ŝanĝi?


Shouhengcheng montris al mi alian bildon de Ĉinio: Ne nur pri supermodernaj urboj aŭ gigantaj infrastrukturoj, sed ankaŭ pri silenta peno modernigi agrikulturon, sektoro ligita al milionoj da homoj. Kaj eble, ĝuste tio estas la plej valora leciono: Transformi agribazaron en la "cerbon" de la tuta nutra sistemo, kie farmistoj, entreprenoj kaj konsumantoj ĉiuj profitas.
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio urĝas Japanion rekte alfronti kaj pripensi sian historion de agreso - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio