Ĉinio urĝas Japanion rekte alfronti kaj pripensi sian historion de agreso |
2025-08-28 |
La 26-an de aŭgusto la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio prezentis seriozajn traktadojn al Japanio pri ĝiaj negativaj diroj rilate al la granda ceremonio de Ĉinio por marki la 80-an datrevenon de la Venko de Ĉinio en la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Parolante en regula gazetara konferenco, la proparolanto de la ministerio Guo Jiakun diris, ke la celo de la memoriga festo estas memori historion kaj konservi pacon. Li diris: "Ĉiu lando, kiu alfrontas historion kun sincero, ne forgesas lecionojn el historio kaj estas vere dediĉita al paca disvolviĝo, ne dubos aŭ eĉ kontraŭos tion." (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |