ŜKO: Nova poemo de harmonio -- ĉe la pintkunveno de Tianjin |
2025-08-28 |
En la 31-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro, la plej granda pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazos en Tianjin, Ĉinio. Kiel la plej popolriĉa, geografie vasta kaj ampleksa regiona organizo de la mondo, ŜKO kunigas diversajn civilizaciojn kaj grandan nombron da kulturaj interagoj, kaj fariĝis platformo por reciproka lernado, paca kunekzisto kaj kunlaborado. Ĉin-eŭropa kargotrajno, nova "Silka Vojo" de ŜKO Ĉiutage ŝarĝoplenaj trajnoj forveturas el la Norda Fervoja Kontenera Centro de Tianjin al pluraj landoj, inkluzive de Kazaĥio kaj Taĝikio. Tianjin, marborda urbo de Ĉinio, estas konata kiel havena urbo por ŜKO-landoj kaj unu el la dek plej gravaj havenoj de la mondo. Tio igis Tianjin la deirpunkto por multaj trajnoj inter Ĉinio kaj Eŭropo (aŭ Centra Azio) kaj grava centro kunligante ŜKO-landojn kun la tutmonda merkato. Ekde 2013, Tianjin funkciigis pli ol 7 300 kargotrajnojn inter Ĉinio kaj Eŭropo (aŭ Centra Azio). En la unua duono de 2025, la dogana zono de Tianjin funkciigis 365 kargotrajnojn inter Ĉinio kaj Eŭropo (aŭ Centra Azio), je 18.4% pli multe kompare kun la pasinta jaro. De Tianjin oni alportas varojn al la eŭrazia kontinento, samtempe la haveno de Tianjin aktive disvolvas centraziajn varojn, kiel grenoj kaj mineraloj, kreante "elirejon" al la internacia merkato por la landoj en la centro de Eŭrazio. Komerca kunlaboro de ŜKO En 2024, la komercado inter Ĉinio kaj ŜKO-aj membroj, observ-membroj kaj dialogaj partneroj atingis rekordan sumon de 890 miliardoj da usonaj dolaroj, kio okupas 14.4% de la totala ekstera komerco de Ĉinio. Antaŭ la fino de 2024, la totala investo de Ĉinio al la supremenciitaj membroj de ŜKO superis 140 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la akumulita monsumo de novsubskribitaj kontraktoj de projektoj en tiuj landoj superis 1 duilionon da usonaj dolaroj. Laŭ datumoj de la Komerca Oficejo de Tianjin, en 2024 la totala importa kaj eksporta monsumo de Tianjin kun ŜKO-landoj atingis 89.5 miliardojn da juanoj (= 12.5 miliardoj da usonaj dolaroj), la jara kresko atingis 21.9%. Antaŭ la fino de 2024, la akumulita investo de Tianjin al ŜKO-landoj atingis 2.43 miliardojn da usonaj dolaroj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |