Muzeo pri Pagoda Kulturo en Xuchang |
2025-08-27 |
En la urbo Xuchang de Henan-provinco, centra Ĉinio, troviĝas bela historia pagodo Wenfeng, konstruita en Ming-dinastio (1368-1644). Krom esti konata vidindejo de la urbo, tiu pagodo ludis gravan rolon en la historio. La antikva domo apud la pagodo estis transformita en muzeon pri pagoda kulturo, kies konservaĵoj kaj klarigoj pri historiaj kaj kulturaj trajtoj de tiu arkitektura tradicio estas surprize interesaj. Ekstera korto de la muzeo Bela ligna pagodo kun okangula bazo konservata en la muzeo Pagodo originas el Barato kaj estis unue konstruita por gardi cindroperlojn trovitajn en la cindroj de la Budho. Sekvaj generacioj de budhanoj, memore al la Budho, konstruis pagodojn en aliaj lokoj kaj tiel estigis tradicion, kaj iom post iom la arkitekturo de pagodoj disiĝis tra la mondo. Turforma ceramikaĵo kun pentritaj floroj Briko kun desegno de du turoj, produktita dum Han-dinastio (206 a.K.-220) En Ĉinio, pagodo iom post iom ligiĝis al la ĉina arkitektura tradicio kaj gajnis elementojn de religiaj kaj etnaj arkitekturoj de la lando, rezultinte en granda diverseco de pagodoj kun malsamaj desegnoj kaj el malsamaj materialoj. Pagodoj fariĝis gravaj elementoj de ĉinaj pejzaĝoj kaj kontribuis por disvolvado de religio, pentrarto, skulptado, arkitekturo kaj kaligrafio, tiel ke ĉiu antikva ĉina pagodo konservas unikan ĉarmon kaj profundan histori-kulturan signifon. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |