Kia sekura Ĉinio estas? -- Spertoj de eksterlandanoj loĝantaj en Ĉinio |
2025-08-26 |
Mi estas vjetnama civitano, kiu vivas kaj laboras en Ĉinio por pli ol du jaroj. Dum ĉi tiu periodo mi loĝis ĉefe en Pekino kaj ankaŭ havis ŝancon viziti multajn aliajn urbojn kiel Ŝanhajo, Hangzhou, Dunhuang, Urumĉio, Zhangjiajie ktp. Miaj spertoj, ĉu en grandaj urboj, ĉu en lokaj regionoj, kondukis min al klara konkludo: Ĉinio estas tre sekura lando. Mia vizito al Wangxiangu en Jiangxi-provinco Persona sperto: De maltrankvilo al trankvilo Kreskante en Vjetnamio, mi kutimis esti singardema, kiam mi eliris nokte. Rakontoj pri raboj aŭ atakoj kontraŭ taksiaj ŝoforoj aŭ pasaĝeroj ankoraŭ fojfoje aperis. En iuj sudaj urboj de Vjetnamio, eĉ dumtage, ŝteloj kaj raboj okazas, precipe en homplenaj lokoj. Antaŭ ol veni al Ĉinio, mi iom zorgis pro negativaj novaĵoj pri sudorient-aziaj virinoj trompitaj por veni ĉi tien. Tamen, post mia alveno al Ĉinio, mi estis tre surprizita de la nivelo de sekureco en la lando. Mi povis piediri hejmen nokte sen ajna zorgo. Dum la tempo en la universitato, mi ofte lasis miajn komputilon, librojn kaj personajn aĵojn en la klasĉambro, forirante inter lecionoj sen timo pri ŝtelo. En lernejoj kaj loĝkvartaloj ofte estas gardistoj dumtage deĵorantaj. Biciklaj kaj motorciklaj parkejoj preskaŭ neniam spertas ŝtelon. Tio estus malfacile imagebla en Vjetnamio, kie ni preskaŭ neniam kuraĝus lasi valoraĵojn ekstere, ĉar ili povus esti ŝtelitaj en ajna momento. Publika bicikloparkejo Publika transporto: Strikte kontrolata, preskaŭ absolute sekura Unu el la plej fortaj impresoj por mi estas la sekureco de la publika transporta sistemo -- precipe la metroo kaj la altrapida trajno. Male ol multaj landoj, kie okazis tranĉil-atakoj, ĝenadoj aŭ eĉ bombadoj en publikaj transportiloj, en Ĉinio spite al la vasta reto de metrooj kaj altrapidaj trajnoj kun ekstreme alta pasaĝera denseco, mi neniam spertis perfortan incidenton en la publika transporto. Antaŭ eniron en iun stacion -- ĉu de metroo, ĉu de altrapida trajno -- pasaĝeroj devas trapasi striktajn sekureckontrolojn similajn al tiuj en flughavenoj. Tio estas efika rimedo por preventi eblajn danĝerajn situaciojn. Sekureckontrolo antaŭ eniro en metroon Kiam mi mendas taksion, mi uzas popularajn aplikaĵojn. La aplikaĵoj montras informojn pri la ŝoforo, veturil-numeron, itineron, kaj ebligas dividi la vojaĝon rekte kun miaj familianoj. Ĉi tiuj mezuroj donas al mi plenan trankvilon, eĉ nokte. Cifereca sekureco kaj protekto en la cifereca vivo Kvankam la interreto en Ĉinio havas siajn proprajn limigojn, mi rimarkis, ke homoj tre konscias pri protektado de personaj informoj. En aliaj landoj, oni ofte vidas Facebook- aŭ Instagram-kontojn kun vera nomo kaj foto. Sed en Ĉinio oni tre malofte vidas tion, homoj ofte elektas bildon de desegnaĵo aŭ pejzaĝo kiel profilbildon, kaj anstataŭ la vera nomo, ili uzas kromnomojn. Ĉi tio helpas malpliigi la riskon de falsa identeco, fraŭdo kaj persona inform-ŝtelo. Ĉinaj Wechat-kontoj Pagaj platformoj kiel WeChat Pay aŭ Alipay enhavas plurajn tavolojn de sekureco -- vizaĝrekono, identec-kontrolo, OTP-kodoj… Ĉio ĉi donas al mi sekurecan senton dum ĉiutagaj transakcioj. Kompreneble, interretaj fraŭdoj ankoraŭ ekzistas -- samkiel ĉie en la mondo -- sed la maniero kiel Ĉinio traktas ilin, pere de antaŭzorga propagando kaj rapida reagado de la aŭtoritatoj, igas min senti min protektata, eĉ kiel fremdulo. Amikeco de homoj Multaj opinias, ke fremduloj estus diskriminacie traktataj aŭ estus suspektitaj en aliaj landoj, sed mia sperto en Ĉinio estas tute male. Dum mia vivo en Ĉinio, oni ĉiam traktis min afable, eĉ foje privilegie. Unu el la kialoj, kiujn mi plej ŝatas la lokon, estas la afableco de la lokaj homoj. Dum vojaĝoj al la nordorientaj, okcidentaj aŭ sudaj regionoj, kiam homoj eksciis, ke mi estas fremdulo, ili ofte proponis helpon, montris vojon aŭ rekomendis lokajn manĝaĵojn. Mia vizito al la Interna Mongolio Mi ankoraŭ klare memoras, kiam mi forgesis mian telefonon en trajno, mi simple kontaktis la klientservon de la bileta aplikaĵo -- ili tuj kunlaboris kun trajna personaro por retrovi ĝin, kaj la sekvan tagon alia trajno liveris la telefonon reen, kiel promesite. Alifoje, kiam mi perdis telefonon en taksio, mi vokis al mia numero -- la ŝoforo respondis, konfirmis, ke li trovis ĝin, kaj tuj transdonis ĝin al la plej proksima policejo. Ene de 30 minutoj, la polico vokis min kaj redonis mian telefonon. Tiaj spertoj tre impresis min -- ne nur pro la sekureco, sed ankaŭ pro la travideblo kaj efikeco de la sistemo. Forgesita telefono en trajno Vidpunkto de internaciaj amikoj Mi ne estas la sola kun tia impreso pri la sekureco en Ĉinio. Amiko el Germanio, post vojaĝo kun sia familio, ekkriis: "Ĉinio estas mirinda! La sekureco ĉi tie superas mian imagon. Tio estus neebla en Eŭropo." Alia amikino el Maroko diris: "En mia lando, virinoj kutime ne kuraĝas eliri nokte sole. Sed ekde kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio, mi tute libere moviĝas je ajna horo de la tago." Datumoj La sekureco de Ĉinio ne nur estas persona sperto mia, sed ankaŭ estas pruvita per fakta statistiko. Laŭ la datumoj publikigitaj de la ĉina registaro, en 2023 la nombro de krimaj kazoj iniciatitaj de la publika sekureca organo tutlande malpliiĝis je 4.8% kompare kun tiu en 2022. Dum la unuaj sep monatoj de 2024 ĉi tiu cifero plu falis je 30.1% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La kazoj de telefonaj kaj interretaj fraŭdoj ankaŭ malpliiĝis je 23.8%. La solvoprocento de murdokazoj atingis preskaŭ absolutan nivelon -- 99.94%. La loĝantara sento pri sekureco atingis 98.2%, kaj restis super la nivelo de 98% dum kvar sinsekvaj jaroj. La supraj ciferoj pruvas, ke Ĉinio estas vere sekura lando. Kial Ĉinio estas tiel sekura? Grava faktoro estas la ampleksa sistemo de videa monitorado kaj la konstanta ĉeesto de sekurecaj fortoj. Kameraoj troviĝas ĉie -- io polemikiga en iuj landoj -- sed ĉi tie ili kreas ordon kaj sekurecon. Kun pli ol 1.4 miliardoj da loĝantoj, tia teknologia rimedo estas necesa. Krome, la orientazia kulturo emfazas socian harmonion, la gravecon de "socia opinio" kaj respekton al leĝoj. Ĉi tiuj faktoroj instigas homojn konduti dece, kio kontribuas al malpli krima socio ol en multaj aliaj lokoj. Kaj el mia vidpunkto kiel fremdulo loĝanta ĉi tie, Ĉinio eble ne estas perfekta, sed sendube estas unu el la plej sekuraj lokoj, kie mi iam vivis. La ĉina modelo -- kombino de teknologio, severa jursistemo kaj kultura konduto -- estas io, kion multaj aliaj landoj povus lerni. Se vi pensas pri translokiĝo, studado aŭ vojaĝado al Ĉinio, la sekureco -- almenaŭ laŭ mia sperto -- ne estas la afero necese zorgata de vi. Verkita de Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |