Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel fremduloj aĉetumis en Ĉinio en la unua duono de 2025?
2025-08-25

Ekde la komenco de 2025, por fremduloj, "vojaĝo al Ĉinio" fariĝis eĉ pli populara, kaj "aĉetado en Ĉinio" daŭre kreskis. Datumoj publikigitaj de la Administracio pri Impostado de Ĉinio montras, ke de januaro ĝis junio, la nombro de forir-impost-repagaj butikoj duobliĝis, superante 7 200. La nombro de vizitantoj, kiuj ricevis impostrepagojn, kreskis je 186% kompare kun la pasinta jaro, kaj la vendokvanto de impostrepageblaj varoj kaj la monsumo de impostrepagoj kreskis je 94.6% kaj 93.2% respektive kompare kun tiuj de la pasinta jaro.


Ekde la 1-a de julio, gvidata de la novigita politiko pri repagoj de forir-impostoj, ne nur pli da altkvalitaj vendejoj liveras novajn produktojn, sed ankaŭ aperis en diversaj lokoj por impost-repagoj por altiri konsumadon. Inter pli ol 1500 vendejoj de Pekino kun repagoj de forir-impostoj, ĉinaj markoj okupas 40%. En Ŝanhajo, de atelieroj pri nemateria kultura heredaĵo ĝis la ĉefvendejoj de internaciaj markoj, pli ol 1400 vendejoj kun repagoj de impostoj estigis servan reton por vizitantoj. Disvolvi repagojn de forir-impostoj estas ŝlosila ilo por akceli konsumon kaj altnivelan pordmalfermon.


La impost-repaga aplikaĵo, utiligante teknikojn kiel bildrekono kaj regulkontrolo, optimumigis la procezon de repagaj petoj, antaŭrajtigon de kreditkartoj kaj repagan kontrolon. Tiuj liveras facilan repagsperton de komercistoj kaj internaciaj vojaĝantoj.


Sun Kunpeng, lektoro ĉe la Kolegio pri Financo kaj Impostado sub la Centra Universitato pri Financo kaj Ekonomiko, diris, ke oni devos multigi la vendejojn liverante mergajn aĉetspertojn kaj plurlingvan servon. Kaj instigi internaciajn luksajn markojn kunekzisti kun tradiciaj ĉinaj markoj, fokusiĝi al ampleksa kovrado de produktoj kulturaj kaj teknologiaj -- oni devus plifortigi subtenon al popularaj kulturaj heredaĵaj produktoj, al reprezentantaj produktoj kun lokaj karakteroj, kaj al teknologiaj produktoj kiel flugrobotoj kaj inteligentaj porteblaj aparatoj, por helpi pli da altkvalitaj produktoj eniri en la internacian merkaton. Por fremduloj, de eniro en la landon kun esperplena atendo ĝis foriro post aĉetado, ĉiu glata paŝo estas grava. "Poste, ni devos antaŭenigi transprovincan reciprokan rekonon, establi altnivelan kunordigan mekanismon, vastigi forir-metodojn kaj prove inkludi krozoŝipajn havenojn en la impost-repagan sistemon, celante doni pli grandan facilon por transmaraj vojaĝantoj," diris Sun Kunpeng.


De silko, teo kaj tradiciaj porcelanaĵoj ĝis fasonaj ĉinaj varoj, kulturaj kaj kreivaj produktoj kaj altteknologiaj produktoj, fremduloj havas pli da aĉeteblecoj en Ĉinio. Serio de optimumigaj aplikoj por foriraj impost-repagoj, inkluzive de diversaj pagmanieroj, glata faktur-eldono kaj rapidaj impostrepagaj procezoj, fariĝis alia grava faktoro por konsumado de fremdaj vizitantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio