Naskiĝoj de tibetaj antilopoj -- tiom da sekretoj! |
2025-08-25 |
Ĉiujare de majo ĝis aŭgusto estas la plej vigla sezono de Hoh Xil: Dum la mallonga somero, diversaj sovaĝherboj prosperas; sovaĝaj tibet-azenoj kaj poefagoj manĝadas por dikigi sin. Sed la plej okulfrapa besto estas la tibeta antilopo. Ekde frua majo, dekmiloj da tibetaj antilopoj pilgrimis el ĉiuj direktoj al la bordoj de Zhuonai-lago por akuŝi. Fakte, ĉe la lago ĉiuj tibetaj antilopoj estas femalaj! Lian Xinming estas esploristo ĉe la Instituto de Nordokcidenta Altebenaĵa Biologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Li studas tibetajn antilopojn por pli ol 20 jaroj. Li klarigis, ke plenkreskaj tibetaj antilopoj vivas en apartaj grupoj, krom en la pariĝa sezono. Tio signifas, ke masklaj kaj femalaj tibetaj antilopoj kuniĝas, nur kiam ili estas pariĝantaj, kaj kutime ili vivas aparte, ĉiu en sia propra grupo. Lian Xinming diris, ke masklaj tibetaj antilopoj ĝenerale ne migras distance, kaj la inseksaj ĉiam vivas en grupoj kaj kolektive moviĝas en naskosezono -- Ili vojaĝas de malproksime al la bordoj de Zhuonai-lago en Hoh Xil. Vintro estas la "amsezono" por tibetaj antilopoj. Tiutempe, masklaj tibetaj antilopoj, krom siaj longaj kornoj, fariĝas pli malhelaj ĉe la vizaĝoj kaj antaŭaj membroj. Por gajni la favoron de "amantinoj", ili konstante batalas. Post mallonga romantikeco, la tibetaj antilopoj denove apartiĝas. Viraj idoj naskitaj la antaŭan jaron aliĝas al la grupo de sia patro, dum la patrinoj, kun siaj inaj idoj, preparas por estontaj migradoj kaj naskoj. Kiam la somero alproksimiĝas, disaj femalaj tibetaj antilopoj komencas kolektivi en Hoh Xil por la ĉiujara migrado. La migrado de la tibetaj antilopoj estas malfacila, survoje estas ĝenoj de akregaj rokoj, ŝtormoj miksitaj kun neĝoego kaj atakoj de sovaĝaj bestoj. Tamen, ili konstante sekvas la saman templinion kaj itineron, jaron post jaro, senhezite antaŭeniras. Tia persistemo estas kaj admirinda kaj enigma, altirante sciencistojn malkovri la sekretojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |