Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio pri venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito okazos sur usona aviadilŝipo USS Hornet
2025-08-21

Okaze de la 80-a datreveno de la venko de Ĉinio en la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, elektitaj oficistoj kaj komunumestroj el la Golfa Regiono de San-Francisko okazigis gazetaran konferencon en San-Joseo, Usono la 13-an de aŭgusto. La konferenco enkondukis ilian eventon -- ekspozicio sur la aviadila ŝipo USS Hornet en aŭklando, Kalifornio, la 30-an de aŭgusto, celante rememorigi la kunlaboron kaj amikecon inter Ĉinio kaj Usono por komuna venko dum la dua mondmilito.



Laŭ Li Jingfen, kunorganizanto de la evento, en la forumo okazonta tiutage partoprenos dulandaj historiistoj kaj invititoj, inkluzive de iama soldato de la usona volontula grupo Flugantaj Tigroj (angle: Flying Tigers) kaj posteuloj de generalo Joseph Warren Stilwell. Krome, okazos kultura programo, inkluzive de muzika kancerteto, fotoekspozicio, prezentado de 48 milit-rilataj kostumoj desegnitaj de la organiza komitato. Ĉiuj prezentistoj estas lokaj volontuloj.




Wang Jiefu, sponsoro de la kostuma prezentado kaj unu el la prezidantoj de la organiza komitato, posedas restoracion, kiu servas yunan-stilan rizvermiĉelon en la golfa regiono. Li rakontis, ke antaŭ 80 jaroj soldatoj de la Flugantaj Tigroj foje manĝis rizvermiĉelon dum sia restado en Yunnan-provinco, Ĉinio. Tiu plado fariĝis simbolo de amikeco inter la lokaj loĝantoj kaj la usonaj soldatoj.


Jonathan Ginsberg, direktoro de la Asocio de Monda Ĝemelaj Urboj, deklaris:"Antaŭ 80 jaroj, en epoko de granda suferado por la homaro, la usona kaj ĉina popoloj staris unuece. Ni memoru la heroajn pilotojn de la 'Flugantaj Tigroj', kiuj riskis siajn vivojn super ĉina ĉielo, kaj la sindoneman ĉinan popolon, kiu subtenis la aliancanojn diversmaniere. Historio instruas al ni, ke vera interpopola amikeco naskiĝas ne nur en momentoj de venko, sed ankaŭ en la komuna batalado kontraŭ defioj -- kaj ĝi profundiĝas per reciproka respekto kaj komuna perspektivo pri estonteco."


La partoprenantoj esprimis la esperon, ke ambaŭ landoj daŭrigu la heredaĵon de amikeco el la dua mondmilito, profundigu reciprokan komprenon, plifortigu konsenton kaj antaŭenpuŝu la amikecon inter la du popoloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan
























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio