Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urtiin Duu, tradicia mongola popola longa kanto de Ĉinio
2025-08-15


La Urtiin Duu aŭ longa kanto estas unu el la du ĉefaj formoj de mongolaj kantoj, la alia estas la mallonga kanto (Bogino Duu). Kiel rita esprim-formo asociita kun gravaj celebradoj kaj festoj, Urtiin Duu ludas apartan kaj honoritan rolon en la mongola socio. Ĝi estas prezentita ĉe geedziĝo, inaŭguro de nova hejmo, naskiĝo de infano, markado de ĉevalidoj kaj aliaj sociaj eventoj gravaj por la komunumoj de la Interna Mongolio. Urtiin Duu ankaŭ aŭdeblas ĉe la festo prezentanta luktadon, arkpafadon kaj ĉevalvetkuron.






Urtiin Duu estas lirika ĉanto, kiu karakteriziĝas per abundo da ornamado, falseto, ekstreme larĝa voĉa gamo kaj libera kompona formo. La altiĝanta melodio estas malrapida kaj konstanta, dum la falanta melodio ofte estas interkaptita de vigla ritmo. Prezentadoj kaj komponaĵoj de Urtiin Duu estas proksime ligitaj al la pastorala vivmaniero de mongolaj prauloj.




Ĝenerale kredite, ke ĝi originis antaŭ 2 000 jaroj, Urtiin Duu estis registrita en literaturaj verkoj ekde la 13-a jarcento. Riĉa diverseco de regionaj stiloj estis konservita ĝis hodiaŭ, kaj prezentadoj same kiel nuntempaj komponaĵoj ankoraŭ ludas gravan rolon en la socia vivo de mongoloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio