Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiaj estas medaloj de la Mondaj Ludoj 2025?
2025-08-14

La laŭvorta nomo de la medaloj de la Mondaj Ludoj 2025 estas "bambua lumo", kies prononco en la ĉina lingvo similas al "kur-sekvi lumon".




La formo de la medalo baziĝas sur la konata granda pando "Shubao". Sur ĝia gronta flanko, la okulfrapa sport-emblemo estas en la centro. Ĉirkaŭ la logotipo estas ĝia nomo, en la angla kaj ĉina lingvoj. Perfekte fandiĝas en la dezajno motivoj el la suno kaj senmorta birdo kaj tavoloj da silueto de la gastiganta urbo.





"Centre sur la dorso troviĝas ĉi-jara logotipo, inspirita de bambuo -- simbolo de persistemo kaj integreco. La logotipo, formita el bambuaj artikoj kaj folioj, reprezentas la senĉesan klopodon de sportistoj al pli alta nivelo." La dezajno montras la aspiron de Chengdu pri paco kaj amikeco.


Oni povas porti la du-flankan medalon ambaŭmaniere: aŭ memstare, aŭ kiel kolĉenan pendaĵon. Tiu dezajno permesas al medalistoj dividi siajn ĝojojn de venko kun amikoj aŭ familianoj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan





























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio