Misgviditaj doganmilitoj fragmentas tutmondiĝon |
2025-08-13 |
de Dan Steinbock* Kun siaj misgviditaj doganmilitoj, la usona registaro ne nur fragmentas la sepjardekojn da tutmondiĝo, sed ankaŭ kontribuis al geopolitikaj streĉiĝoj, kiuj helpis la leviĝon de faŝismo en la 1930-aj jaroj. Tiam, la Smoot-Hawley Tarif-Leĝo en 1930 estis misgvida respondo al la ekonomia kraŝo en tiu epoko. Kion ĝi gajnis mallongtempe, ĝi perdis longtempe. Ĝi rezultigis nek stabilecon nek prosperon de Usono. Anstataŭe, ĝi kontribuis al malstabileco kaj plifortigis la ekonomian malbonfarton, kaj tiel venis la dua mondmilito. Nuntempe, la unua raŭndo de tarifoj de la usona registaro fokusiĝis ĉefe al Kanado, Meksiko kaj Ĉinio. La tarifoj influas varojn valorajn je 1.4 duilionoj da dolaroj, tio estas ĉirkaŭ 3.5-oble pli ol la varoj influitaj en la tarifoj de 2017-2018. La dua raŭndo komenciĝis per la "reciprokaj tarifoj" de la Blanka Domo. Koncepte, la tarifoj de la usona registaro estas sufiĉe unupartiaj, mankhavaj kaj malĝuste kalkulitaj, tio estas trudaj, kontraŭleĝaj kaj miskalkulitaj. Poste, la Blanka Domo asertis, ke "ĉiu lando en la mondo volas fari interkonsenton kun Usono". Sed tio ne okazis. Anstataŭe, la reciprokajn tarifojn sekvis serio da reprezaliaj agoj, kiuj anoncis la daŭrantan trian raŭndon de tarif-militoj. Tamen, sub la usonaj tarif-atakoj, multaj ekonomioj estis devigitaj fari interkonsentojn kun la lando. Mallongtempe, ili povus kontribui dekojn da miliardoj da dolaroj al la usona ekonomio. Sed longtempe, tiaj timigaj taktikoj kostos al la usona ekonomio centojn da miliardoj da dolaroj, minacos tutmondiĝon kaj erozias la regulbazitan internacian komercan ordon. Anstataŭ konstrui multflankan fronton kontraŭ komerca protektismo, okcidentaj potencoj celis trankviligi la unuan ofic-periodon de Donald Trump, kio kuraĝigis la usonajn komercajn "carojn" kaj kontribuis al la fatala decido de la registaro de Joe Biden ne inversigi la decidojn de sia antaŭulo pri tarifoj. La rezulto estos malheliĝanta ekonomia bildo, kiu povus konduki al "granda korekto" en la usona merkato, kio la grandaj investbankoj de Usono nun avertas siajn klientojn. Redaktoro: Xie Ruifeng *La aŭtoro estas fondinto de la konsult-serva kompanio Difference Group kaj li laboris ĉe la Instituto de Barato, Ĉinio kaj Usono. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |