Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jose Perurena alte taksas Mondajn Ludojn en Chengdu
2025-08-12

Jose Perurena, prezidanto de la Internacia Asocio de Mondaj Ludoj, en la 11-a de aŭgusto alte taksis la viglan atmosferon kaj rekordan nivelon de la okazantaj Mondaj Ludoj.



"Ni estas ekstreme kontentaj pri disvolviĝo de la ludoj ĝis nun. La loka organiza komitato, la volontuloj kaj niaj partneroj faris elstaran laboron," diris Perurena. "La atmosfero estas vigloplena, kun mondnivela konkurado kaj vere inspiraj kaj ekscitaj etosoj."


Li diris, ke la mondnivelaj sportejoj, efika transport-reto, gastigemo de lokanoj kaj bongustaj manĝaĵoj en la atleta vilaĝo donis profundan impreson al li.


"Ni povas senti la profundan kompetentecon kaj profesiecon de niaj ĉinaj gastigantoj, kio donas al ni grandan fidon por la dua duono de la Ludoj," aldonis Perurena.


Li laŭdis la malferman ceremonion: "Ĝi estas sperto, kiun neniu el ni forgesos, kaj ĝi starigis novan normon por la resto de la historio de la Mondaj Ludoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng



























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio