Papertondado kun tradicia elemento en moderna vivo |
2025-08-12 |
Papertondaĵo estas simetria kaj aĵura dezajno, kreita per ripetaj faldoj de kvadrata papero kaj forigo de superflua materialo per tondilo aŭ gravurilo. Kutime, la dezajno kun diversaj simbolaj bildoj, funkcias kiel ĉiutaga aŭ festa ornamaĵo, portanta bondezirojn kiel abundo de manĝaĵoj kaj vestoj, granda familio, bonfarto, longa vivo kaj similaj. Lastatempe, Chen Fenwan prezentas novspecan papertondaĵon. La dezajno de la artisto, konata kiel "unu el la plej promesplenaj ĉinaj paperaj artistoj" kaj "pintnivela papertonda majstro naskita post 1990", altiras atenton de la organiza komitato de la parizaj olimpikaj ludoj. La prezidanto de la komitato diris: "En la dezajno mi malkovris la orient-filozofiajn principojn de jin (la ina aŭ negativa forto de naturo) kaj jang (la vira aŭ pozitiva forto de naturo). En ŝiaj verkoj troviĝas diversaj elementoj de ĉizitaj paperoj, sed neniu el ili simple imitas tradiciajn formojn. Ŝia arto kunfandas papertondaĵon kun modernan paper-arton. "Mi eksperimentas kun diversaj iloj: lasera gravurado, tradicia tranĉado ktp," ŝi klarigis. Per fleksebla papero, ŝi kreis ion, kio ne estus realigebla per aliaj materialoj. Rompante la dudimensian tradicion, ŝia dezajno fariĝas viva, tridimensia kaj fortika. "Senlima floro", kunlaboro de Chen Fenwan kun Cartier en 2020 Kunlaboro de Chen Fenwan kun GUCCI en 2022 Kunlaboro de Chen Fenwan kun svisa kompanio Hublot Lastjare, ŝi kunlaboris kun multaj kompanioj. La verko "Senlima floro", kreita kune kun Cartier, estas eksponata en la Ŝanhaja Arta Muzeo. Krom tio, ŝi kreis "Travideblan bambuaĵon konservante memoron" kun Gucci, "Du tigroj sur unu monto" kun Burberry, kaj "Ne malflegeme" kun Remy Martin, montrante ŝian unikan arton kaj profundan influon en la moda kampo. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |