Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel teo malaperigis malriĉecon en Hubei?
2025-08-06

Fine de julio mi vizitis la gubernion Xianfeng, kiu situas en Tujia-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Prefektejo Enshi en la ĉina provinco Hubei. Temas pri montara regiono kun humida subtropika klimato, plena de belaj pejzaĝoj, arbaroj kaj riveroj, kaj kun ĉeesto de la etnoj Tujia kaj Miao, kiuj konservas unikajn kulturajn tradiciojn kaj tradician arkitekturon, kiu mirigas la vizitantojn.


Virinoj rikoltas teon en Xianfeng.


Eĉ kun tiom da rimedoj, dum longa tempo Xianfeng estis unu el la plej malriĉaj lokoj en Ĉinio. Tio ŝanĝiĝis en la pasinta jardeko danke al efika politiko kontraŭ malriĉeco bazita sur te-industrio, kiu plialtigis la enspezon de la loka loĝantaro kaj tiel malaperigis malriĉecon el la gubernio. Dum la tagoj, kiujn mi pasigis en Xianfeng, mi vizitis entreprenojn kaj bienojn kaj intervjuis lokajn loĝantojn por kompreni la transformon spertitan de la gubernio en ĝia lastatempa historio.


La ĉina politiko kontraŭ malriĉeco


En Brazilo, same kiel en plej multaj landoj, la politiko kontraŭ malriĉeco kutime estas bazita sur ĝeneralaj kaj naci-skale aplikeblaj metodoj, kiel registara montransdono al malriĉuloj, subvenciataj loĝejoj por malriĉuloj kaj kredito je malaltaj interesoj.


En Ĉinio, la politiko kontraŭ malriĉeco ĝenerale utiligas la saman logikon kreskigi la enspezon de lokanoj per registara agado, sed la aliro estas malsama, kun solvoj adaptitaj por ĉiu loko kaj, en kelkaj kazoj, eĉ por specifaj familioj kun apartaj bezonoj. En diversaj lokoj en Ĉinio vizititaj de mi, mi trovis malsamajn kontraŭmalriĉecajn politikojn surbaze de la loka realo, kiel industria disvolviĝo, disvolvo de turisma sektoro, kapabligo de laboristoj, instigo al entreprenemo, pliigo de la aldonvaloro de lokaj produktoj kaj aliaj politikoj.


En Xianfeng ne estis malsame. Dum la tagoj, kiujn mi restis tie, mi rimarkis, ke disvolviĝo de agrikulturo kaj entreprenado fariĝis la motoroj de loka disvolviĝo, sed aliaj politikoj ankaŭ estis alprenitaj kaj ludis gravan rolon.


Jen la lumo alvenis


Iom antaŭ vesperiĝo de la 29-a de julio, mi alvenis al la domo de la kamparanino Hu Yafang, kiu tie vivas kun edzo, filo kaj filino. La vasta ligna domo altiris mian atenton: Ĝi ŝajnis ĵus renovigita, kun novaj ĉambroj el brikoj, pli komfortaj ol tiuj de la malnova parto de la domo. Mi estis informita, ke la dom-renovigo estis subvenciita de la registaro. En la nova kuirejo, la dommastrino estis servanta vespermanĝon al sia dujara filino kaj entuziasme montris al mi siajn novajn elektrajn aparatojn -- telerlavilon, fridujon kaj frostujon. Poste ŝi kondukis min al la apuda ĉambro por montri al mi la televidilon. Por ŝi tiuj elektraj aparatoj estas simboloj de prospero.


Laboristoj pakas teon en te-fabriko.


Ŝia entuziasmo estas absolute komprenebla: Ĝis antaŭ nelonge ne estis elektro en la loka kamparo, kaj Hu pasigis plejparton de sia vivo sen la ebleco uzi elektrajn aparatojn. Dum nia interparolo, ŝia eta filino estis spektanta animacion en la televidilo, same kiel mi kutimis fari dum mia infanaĝo.


La kampara domo ankaŭ ricevis varmigan sistemon por ke la familio vivu pli komforte dum vintro. Hu pasigas plejparton de sia tempo hejme, prizorgante siajn gefilojn, sed ŝi ricevis trejnadon pri tekultivado kaj plantis teon ĉe sia hejmo por pliigi la familian enspezon. La du infanoj ankaŭ ricevas malgrandajn duonjarajn subvenciojn de la registaro, kio mildigas la financan ŝarĝon sur la familio.


Kelkhore antaŭ ĉi tiu vizito, mi estis en la entrepreno Hubei Shinan, kiu prilaboras kaj pakas teon per elektraj maŝinoj. Sciinte, ke antaŭ nelonge tie ne estis elektro, mi tuj komprenis, ke la fondiĝo de tiu te-fabriko nur eblis danke al la alveno de elektro. Antaŭe, la kruda teo el la farmoj estis prilaborata aliloke, estigante profiton en alia urbo.


Instigo al entreprenemo


La firmao Hubei Shinan apartenas al la geedzoj Zhang Xian kaj Zhang Xiaohong. Dum jaroj, ili estis migrantaj laboristoj en grandaj urboj. La jam finita lukto kontraŭ malriĉeco kaj la nuna politiko pri kampara revigligo renversis ĉi tiun tendencon, tiel ke multaj migrantaj laboristoj decidis reveni al siaj devenlokoj. Subtenata de la gubernia registaro, la familio ricevis trejnadon pri teprilaborado, teknikan helpon kaj malaltinterezan krediton por fondi la entreprenon. La geedzoj konstruis la laborejon, aĉetis la maŝinojn kaj fariĝis aĉetantoj de la teo kultivata de siaj najbaroj.


Blanka teo, verda teo kaj ruĝa teo produktitaj de la firmao Xiyuanshan


Dum la horoj, kiujn mi pasigis en la entrepreno, najbarino alvenis kun kesto plena de ĵus rikoltita teo. La produkto estis pesita kaj la valoro notita sur kajero. En la fabriko la teo estas disigata sur matoj en bone ventolitaj spacoj por velkado, sekve ĝi trapasas diversajn procezojn antaŭ ol esti enpakita.


Antaŭ la fabriko, diversaj generacioj de la familio loĝas en malsamaj domoj. La grandeco kaj produktokvanto postulas ĝuste la laborforton, kiun la familio mem povas provizi. La entrepreno produktas nur verdan teon, faritan el burĝonoj kaj junaj folioj, kaj la produkto estas aĉetata de tekomercisto en la provinco Zhejiang.


En vilaĝo ne tro for de tie, mi vizitis pli grandan fabrikon apartenantan al la kompanio Xiyuanshan Tea. La entrepreno dungas dekojn da lokaj loĝantoj kaj prilaboras multe pli granda kvanto da teo, kiun ĝi aĉetas de najbaraj farmistoj, inkluzive de Hu Yafang.


Blanka teo estas la ĉefa produkto de Xiyuanshan, kiu ankaŭ produktas verdan teon kaj nigran teon Lichuan por la temerkato. La entrepreno ankaŭ produktas matĉaon -- verda tepulvoro vaste uzata en la nutroindustrio -- por glaciaĵofabriko. Ĉi tiu pli diversa aro da produktoj permesas al la entrepreno prilabori ankaŭ maturajn tefoliojn kaj partojn de la tigo, sekve estas pli bona utiligo de la plantoj, kio kontribuas por plialtigi la enspezojn de la farmistoj.


Infrastrukturo kaj turismo alportas plian disvolviĝon


Xianfeng troviĝas je ĉirkaŭ 1.5-hora vojaĝo el la plej proksima flughaveno en Enshi. La vojo inter la gubernio kaj la flughaveno estas aŭtovojo, kiu faris la lokan transporton multe pli rapida kaj efika. Por atingi la kamparajn areojn de Xianfeng, estas pli malgrandaj kaj simplaj aŭtovojoj, kiuj serpentumas tra la montoj. La vojoj estas asfaltitaj kaj signalitaj, kun multaj alirejoj al bienoj kaj vilaĝoj laŭ sia etendo.


La pejzaĝo estas mirinda, kun abunda verdo, montoj, bone konservitaj arbaroj kaj teplantejoj ĉirkaŭ belaj domoj konstruita laŭ la tipa arkitekturo de la regiono. Aliflanke, la vojaĝo al la vilaĝo, kie troviĝas la te-fabriko de Xiyuanshan daŭras ĉirkaŭ du horojn. Mi veturis tra tiu itinero dufoje ĉiutage dum la semajno, kaj mi observis konstruadon de pontoj, tuneloj kaj aŭtovojoj -- signo, ke baldaŭ vojaĝo al multaj el ĉi tiuj vilaĝoj estos eĉ pli rapida kaj oportuna, faciligante la transportadon de homoj kaj varoj.


La gastejo Xiangshan, la sola en la vilaĝeto Dacun


Iom pli for, troviĝas pluraj malgrandaj vilaĝoj, kaj mi pasigis mian lastan nokton en la gastejo Xiangshan, la sola en la vilaĝeto Dacun. La bela ligna domo en la stilo ganlan de la etno Tujia povas gastigi maksimume 20 gastojn samtempe kaj estas listigita inter la dek plej bonaj hejmaj gastejoj en Hubei. Oni informis min, ke turistoj tie ankoraŭ estas malmultaj, sed la hotelreto en la regiono kaj la registara investo en padoj por turismo en arbaroj kaj plibeligo de la pejzaĝo klare montras, ke la turisma sektoro, pli specife tiu pri ekologia turismo, evoluas. Dacun estas unu el la plej trankvilaj lokoj, kiujn mi vizitis en mia vivo, ja ideala por tiuj serĉantaj kvieton kaj kontakton kun naturo.


En la vilaĝeto kaj ankaŭ sur la vojo reen al la urbo, mi rimarkis plurajn padojn por ekoturismo kaj riverojn, laŭ esploro en intereto, tie ankaŭ estas kavernoj kaj karstaj pejzaĝoj. Krome, Xianfeng ankaŭ allogas homojn interesatajn pri kultura turismo, precipe kiam okazas tujia-a festivalo kaj la festo de mjaŭ-a novjaro.


Valora sperto por kunhavigi kun la mondo


La ĉina politiko kontraŭ malriĉeco, bazita sur la disvolvado de loka ekonomia potencialo, kreas pli grandan perspektivon por la estonteco kaj alportas rezulton pli stabilan, tial ĝi estas pli sukcesa kaj daŭripova ol multaj politikoj alprenitaj de aliaj landoj.


Engaĝiĝinte en la lukto por malaperigi malriĉecon, Ĉinio decidis senrezerve dividi kun aliaj landoj sian riĉan sperton akiritan en la lukto kontraŭ malriĉeco. Tiu sperto ja estas trezoro, kiu meritas fariĝi konata de la homaro kaj povas inspiri aliajn landojn trovi propran vojon al prospero.


Malriĉeco estas unu el la plej gravaj problemoj de nuna mondo, kaj interŝanĝo de spertoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj estas efika kaj inspira ekzemplo de kunlernado.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
































Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio