Turisma industrio en Azio: Lecionoj por Brazilo |
2025-08-05 |
En mia pasinta artikolo (http://espero.chinareports.org.cn/2025-07/23/content_117990517.htm) mi komentis, ke Indonezio esploras siajn turismajn resursojn pli bone ol Brazilo, kaj tio validas ankaŭ por aliaj aziaj landoj, inkluzive de Ĉinio, kie tiu sektoro rapide disvolviĝas. Kion aliaj landoj povas lerni de la azia sperto en tiu kampo? Turismo en Sudorienta Azio Mia unua vizito al Azio estis al Vjetnamio en 2012 por partopreni en UK kaj IJK. Tiu ankaŭ estis mia unua vojaĝo ekster Sud-Ameriko, sekve mi estis impresita de la granda kvanto da turistoj en tiu lando, multe pli ol mi vidis ie ajn en Brazilo aŭ Argentino, la nuraj landoj de mi konataj ĝis tiam. Multaj vjetnamoj sin vivtenas, rekte aŭ nerekte, de turismo: Ĉie troviĝas vendejoj, hoteloj, junular-gastejoj kaj diversspecaj servoj orientitaj al tiu sektoro. La postulo de turistoj pri manartaĵoj kaj tipaj produktoj de la lando kontribuas por konservado de kultura heredaĵo, enspezigas manartistojn kaj kreas negocoportunojn por komercistoj. Mi revenis al Brazilo turmentita de la konstato, ke tiom malmultaj homoj vizitas Sud-Amerikon. Pluraj faktoroj klarigas tion, interalie la historiaj rilatoj inter popoloj de Eŭrazio, la grandega regiona turisma merkato en tiu malgranda zono, kie vivas triono de la tutmonda loĝantaro kaj la ekzisto de histori-kultura heredaĵo akumulita de jarmiloj. Sed tio ne klarigas, kial tiom da turistoj el Eŭropo kaj Nord-Ameriko preferas viziti Azion ol Sud-Ameriko. La distanco estas esence sama, sed en Brazilo estas malpli longaj vicoj kaj malpli da homoj en turismejoj, kio estas tre oportuna afero por homoj en serĉado de trankvileco. Aliflanke, mi agnoskas, ke Sudorienta Azio estas multe pli konvena por turismado: Tie estas multaj elektebloj pri flugoj, oni trovas monŝanĝejon kaj ekskursovendejon ĉe ajna stratangulo kaj servoj estas pli amikaj al homoj, kiuj ne scipovas lokan lingvon. Aziaj turistoj promenas en plaĝo en Tajlando: korpoj kovritaj por eviti la sunon. La disvolvado de turisma industrio en Ĉinio Ĉinio okupas la unuan lokon en la rango de monda heredaĵo de Unesko, kun kelkaj el la plej famaj turismejoj de la mondo, kiel la Malpermesita Urbo kaj la Granda Muro. Nur tio jam sufiĉas por certigi grandan nombron da eksterlandaj turistoj. Sed la lando klopodas plu disvolvi tiun sektoron, aparte per klopodoj famigi aliajn cellokojn ne tiom konataj eksterlande kaj ankaŭ pere de laŭtemaj turismaj itineroj, ekzemple la antikvaĵoj laŭ la Silka Vojo, naturvidindejoj kiel Zhangjiajie kaj Xishuangbanna, kaj la ruĝa turismo tra historiaj lokoj ligitaj al la origino kaj disvolvado de la Komunista Partio de Ĉinio. Turismado en Ĉinio estas tre konvena pro la sekureco kaj elstara infrastrukturo de la lando, inkluzive de flughavenoj kaj altrapidaj fervojoj kunligitaj al vasta kaj efika reto de urba publika transporto. En grandaj ĉinaj urboj oni per metroo povas, rapide kaj bonpreze, facile atingi la ĉefajn turismejojn. Antaŭ la pandemio de KOVIM-19, mi ofte rimarkis la grandan nombron da alilandaj turistoj proksime de la ĉefaj vidindejoj de Pekino. Tiuj turistoj malaperis dum la pandemio, sed nun oni jam povas denove vidi ilin tra la urbo, samkiel antaŭe. Por antaŭenigi la internacian turismon, la ĉina registaro kreis kaj kreskigis la liston de landoj, kies civitanoj rajtas senvize trafiki en Ĉinio kaj tiun de landoj, kies civitanoj rajtas senvize turismi en Ĉinio. Efika vizpolitiko Lastatempe Ĉinio alprenis plurajn rimedojn por faciligi la alvenon de alilandaj turistoj, inkluzive de novaj flug-itineroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, simpligo de vizpeto kaj nepostulo de vizo por eksterlandanoj vizitantaj Ĉinion, kiuj plenumas kelkajn specifajn kondiĉojn. Tio montras, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kun aliaj landoj kaj varme bonvenigas turistojn el aliaj landoj. Multaj aziaj landoj alprenis similajn rimedojn por faciligi viziton de alilandaj turistoj, kiuj iras de nepostulo de vizo por vizitoj sub kelkaj kondiĉoj ĝis provizado de pli efikaj kaj facilaj proceduroj por vizpeto, kiel reta vizpeto aŭ vizpeto okaze de alveno en la lando. Ĉinoj tre ŝatas aĉeti suvenirojn kaj manartaĵojn de la loko, kiun ili vizitas. Aliflanke, peto de brazila vizo estas koŝmaro por ĉinoj: Oni neas petojn sen klarigi la kialon, la tuta proceduro estas burokrateca kaj malrapida, kaj tio malebligas urĝajn vojaĝojn. La kosto ankaŭ estas alta kaj la vizpeto ne povas esti farita perinterrete. La servo pri peto de brazila vizo en Ĉinio estas provizata de firmao dungita de la brazila registaro kaj oni devas anticipe rezervi horon por oficialigi la peton en oficejo, sed perantoj, kiuj postulas pagon por peri vizpeton, rapide rezervas la disponeblajn horarojn, tiel ke memstaraj petantoj trovas malfacilon rezervi horon. Antaŭ nelonge, profesoro de la Ĉina Akedemio pri Sciencoj, kiu estis ironta al Brazilo, kontaktis min pri tio, ke li decidis venigi sian edzinon kune, sed delonge ŝia nomo estis en atendolisto. Mi kontaktis lin pasintsemajne kaj estis informita, ke ŝi daŭre atendas la vizon. "La vizpeta servo de Brazilo ne estas amika kaj la vico estas tre longa. Ŝajnas, ke la lando ne volas akcepti turistojn," li diris. Plendojn oni povas facile aŭdi ankaŭ de tiuj, kiuj laboras en brazilaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en Ĉinio: La problemoj estas konataj, sed ilia solvo dependas de Braziljo. Bona novaĵo estas, ke la brazila registaro klopodas por efektivigi ĝis la fino de tiu ĉi jaro la eblecon, ke Ĉinio estu aldonita al listo de landoj, kies civitanoj povu peti vizon perinterrete. Tio multe faciligos kaj pliefikigos la vizpetojn de ĉinoj, kaj la tuta procezo fariĝos pli travidebla kaj normigita. Strategio de Brazilo por allogi turistojn Alia problemo, kiun mi rimarkis, estas la strategio de Brazilo por allogi fremdlandajn turistojn: La materialoj pri turismo en Brazilo emfazas belajn plaĝojn, grandajn amasfestojn surstrate kaj la altajn temperaturojn de tropika somero. Tio ne efikas por allogi aziajn turistojn. Kiam mi unuafoje vizitis Eŭropon en 2013, mi estis impresita de tio, ke germanoj kaj islandanoj ne maltrafas oportunon sunumi. Mia gastejo en Islando estis tre proksime de plaĝo, sed neniu volis naĝi en tiu malvarmega akvo. En la sekva jaro, multaj eŭropaj esperantistoj ne iris al la bonaera UK pro tio, ke ili ne volis foruzi siajn somerajn feriojn en bonaera vintro. Por tiuj homoj, varbi pri la brazilaj plaĝoj estas ja bona strategio, ĉar la reklamo montras al ili, ke en Brazilo ili havos la ferion de ili revataj. La eraro de Brazilo estas kredi, ke ĉiuj popoloj de la mondo kundividas tiun emon vojaĝi eksterlanden por ĝui plaĝon. En Ĉinio kaj Vjetnamio, mi surpriziĝis pri la granda kvanto da homoj, kiuj ne scipovas naĝi kaj sin banas nur en malprofundaj basenoj. Uzi tradiciajn vestaĵojn estas alia tre alloga aktivaĵo por ĉinaj turistoj. Ĉi-jare, dum vizito al Xiamen, urbo kun belegaj plaĝoj, mi estis informita, ke en tiuj plaĝoj oni ne rajtas sin bani en la maron. En aliaj marbordaj urboj, mi ofte provis baniĝi en la maron, kiam gardisto venis kaj diris al mi, ke tio estas malpermesata, kaj rezulte mi preskaŭ neniam sukcesis ĝui plaĝon en Ĉinio. Mi ankaŭ rimarkis, ke la konduto de ĉinaj turistoj en ĉinaj plaĝoj estas tre malsama ol tiu de eksterlandanoj: Ili pasigas la tempon zorgantajn pri produktado de fotoj kaj filmetoj por sociaj retejoj, evitas la sunon kaj kutime kovras la korpon por protekti la haŭton. Ĉina "facekini", kovrilo por protekti la vizaĝon en plaĝo, famiĝis eksterlande ĝuste pro tio, ke ĝi evidentigas tiun kulturan diferencon. Kion ĉinaj turistoj volas vidi? Sciinte, ke mi estas brazilano, pluraj ĉinoj mencias Amazonion aŭ la akvofaloj en Igvassuo kiel lokoj, kiujn ili vizitis aŭ ŝatus viziti en Brazilo. Ili kutime eĉ ne mencias plaĝojn, kaj se ili tion faras estas komento, kia "la pejzaĝo estas bela". Neniu komentas pri bano, aktivaĵoj en la maro aŭ sunumado. Aliflanke, ĉinoj tre interesiĝas pri ĉinaj diasporo kaj kulturo eksterlande: Ili volas priesplori la ĉinan influon en aliaj landoj, viziti chinatowns kaj gustumi ĉinajn manĝaĵojn eksterlande por kompari ĝin kun tiu trovebla en Ĉinio. Amiko diris al mi, ke li jam vidis en Parizo busojn alportante ĉinajn turistojn por manĝi en loka ĉina restoracio. Krom tio, antaŭ kelkaj monatoj mi havis tre interesan babiladon kun ĉina amiko: Ŝi estis ekscitita pri videoraporto pri Kapibara Monto en Brazilo kaj volis scii pli pri tiu loko, mondfama pro siaj prapentraĵoj antaŭ miloj kaj miloj da jaroj, sed ŝia ĉefa intereso ne estis la arkeologiaj trezoroj de tiu loko nek la belecon de la naturo en tiu nacia parko. Ŝi estis scivolema pri la tradiciaj loĝantoj de tiu loko: Kiel ili sin vestas, ĉu ili apartenas al specifa etno, kiel aspektas iliaj loĝejoj, kiel gustas loka manĝaĵo ktp. Ŝi volas iri tien por viziti la domon de loka familio, sperti tradiciajn vestaĵojn kaj koni lokajn manartaĵojn. Enlanda turismo de Ĉinio forte fokusas sur regionaj kaj etnaj trajtoj de la loko vizitata. Ĉinaj turistoj tre ŝatas fotiĝi en lokaj tradiciaj vestaĵoj, aĉeti manartaĵojn kaj pozi por fotoj, ke profesiaj servoj pri ŝminkado kaj fotografio estas facile troveblaj en ĉinaj turismejoj por kontentigi la postulon de vizitantoj. Ĉina turismado ankaŭ ne estas kompleta sen gustumado de tradiciaj lokaj pladoj: Ĉiu urbo de Ĉinio havas siajn specialaĵojn, kaj kiam mi diras al ĉina amiko "mi vizitos tiun urbon", oni tuj respondas al mi "nepre gustumu tiun pladon". Mi imagas la efikon, kiun havus en Ĉinio brazila turisma reklamo fokusita sur tradiciaj vestaĵoj, etna diverseco, kuirarto kaj kulturaj heredaĵoj. En ĉinaj sociaj retejoj, raportoj kaj filmetoj de ĉinoj pri iliaj vojaĝoj al Brazilo kutime substrekas ĝuste tiujn punktojn kaj ricevas favorajn reagojn de la retanoj. Efika politiko por allogi ĉinajn turistojn postulas solvadon de problemoj en multaj kampoj, de donado de vizoj ĝis transporto, infrastrukturo kaj sekureco, sed la ĉefa punkto estas ja diskonigi al ĉina turisto tion, kion li volas vidi. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |