Ruĝkultura Parko en Nanjiecun |
2025-07-28 |
Nanjiecun estas vilaĝo en Henan-provinco de Ĉinio, konata pro sia socipolitika modelo kaj historia fono, kun multaj simboloj de socialismo troveblaj tra la vilaĝo kun la celo rememori kaj subteni la principojn kaj valorojn de socialismo, aparte la penson de Mao Zedong. Unu el la allogaĵoj de Nanjiecun estas la Ruĝkultura Parko, dediĉita al la historio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ruĝa kulturo. Rekonstruaĵo de la domo, kie naskiĝis Mao Zedong en Shaoshan Rekonstruaĵo de la pagodo de Yan'an Rekonstruaĵo de la loko de la Konferenco de Zunyi Rekonstruaĵo de la Kaverna Domo de Zaoyuan Tie troviĝas rekonstruaĵoj de famaj lokoj ligitaj al la historio de socialismo en Ĉinio, ekzemple la domo, kie naskiĝis Mao Zedong en Shaoshan, la komandejo de popola liberiga armeo en Xibaipo, la pagodo de Yan'an kaj la Kaverna Domo de Zaoyuan kaj la domo, kie okazis la konferenco de Zunyi. La parko estas uzata de lokanoj por promenado, renkontiĝoj kaj aliaj aktivaĵoj, sed ankaŭ populariĝis kiel turismejo kaj estas vizitata de homoj el tuta Ĉinio kaj eĉ el aliaj landoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |