Transcivilizacia Dialogo de ŜKO okazis en Tianjin |
2025-07-23 |
La 23-an de julio en la urbo Tianjin, Ĉinio, okazis ĉijara Transcivilizacia Dialogo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kun partopreno de pli ol 300 homoj. La membrolandoj de ŜKO estas Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Pakistano, Taĝikio, Uzbekio, Irano kaj Belarusio. Shen Lei, direktoro de la Departemento pri Reklamado de Tianjin-a Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en sia bonveniga parolo substrekis la unikajn avantaĝojn de Tianjin, kun sia spirito de malfermeco kaj diverseco, en antaŭenigo de interŝanĝoj inter civilizacioj kaj prezentis la atingojn de Tianjin en plifortigo de interŝanĝoj kun la mondo per malsamaj strategioj. Ŝi vidas fortan ligon inter la Iniciato de Monda Civilizacio propronita de ĉina prezidanto Xi jinping kaj la Ŝanhaja Spirito, kiel oni nomas la aron da valoroj kaj celoj de ŜKO. Per konstruado de kunligitaj platformoj por interhomaj interŝanĝoj, Tianjin planas profundigi siajn kunlaborojn kun ŜKO-membrolandoj en kampoj kiel kulturo kaj turismo kaj tiel plifortigi dialogon inter civilizacioj por antaŭenigi pacon kaj inkluzivigon en la mondo. Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo, rememoris la vortojn de prezidanto Xi Jinping en sia gratulparolo al la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj: "La florado de civilizacioj kaj la progreso de la homaro ne povas okazi sen interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj." Li diris, ke ŜKO trovis efikan vojon de paca evoluo, starigis ekzemplon por konstruado de nova tipo de internaciaj rilatoj, kaj fariĝis grava forto en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj prezentis tri proponojn por ĉijara Pintkunveno de Ŝtatestroj de Membrolandoj de ŜKO: 1. Per interŝanĝoj kaj dialogoj antaŭenigi daŭripovan evoluon kaj kunkonstrui prosperan ŜKO-n surbaze de kunlaboro kaj kunprofito. 2. Per interŝanĝoj kaj dialogoj heredi historion kaj kulturon kaj kune pentri buntan kaj kunecan bildon de civilizacioj kadre de ŜKO. 3. Per interŝanĝoj kaj dialogoj profundigi interhomajn rilatojn kaj antaŭenigi amikecon en ŜKO, surbaze de interkompreno kaj proksimeco. Sohail Khan, vicĝenerala sekretario de ŜKO, klarigis, ke la antikva Silka Vojo antaŭenigis spiriton de interŝanĝo kaj kunlernado, kaj ŜKO estas la daŭrigo de tiu spirito, kunigante landojn kun malsamaj historiaj, kulturaj kaj religiaj tradicioj por kunlabori cele al reciproka profito. Li emfazis, ke ŜKO-membrolandoj havas unikajn civilizaciojn kaj kulturojn, kiuj klopodas por perfektigi kaj ĝisdatigi sin, kaj la dokumentoj pri fondiĝo de ŜKO substrekas plifortigon de interhomaj interŝanĝoj, plifortigo de interkompreno kaj reciproka kunlaboro kiel vojo por mildigi miskomprenojn kaj antaŭenigi reciprokan profiton. ŜKO klopodas plifortigi interŝanĝojn pri uzo de novaj teknologioj, kiel artefarita intelekto, por antaŭenigi interŝanĝojn. "ŜKO estas ne nur plurflanka kunlabora mekanismo, sed ankaŭ platformo por interŝanĝoj inter civilizacioj," li konkludis. Dimitri Novikov, vicĝenerala sekretario de Komunista Partio de Rusio, substrekis la gravecon de dialogo kaj interkompreno inter civilizacioj, menciinte la fakton, ke la Unuiĝintaj Nacioj (UN) oficialigis la 10-an de junio kiel Internacia Tago de Dialogo inter Civilizacioj, laŭ propono de Ĉinio, kaj laŭdis la Iniciaton pri Tutmonda Civilizacio proponitan de prezidanto Xi Jinping. Li klarigis, ke male ol tiuj landoj, kiuj praktikas hegemoniismon, ŜKO-membrolandoj subtenas novan modelon de internacia dialogo bazita sur reciproka respekto, reciproka profito kaj kunlernado. Anstataŭ izoligi aliajn kaj serĉi ekskluzivecon, landoj devas plifortigi kunlaborojn kaj inkluzivigon. Zainidin Kurmanov, vicrektoro de la Akademio pri Diplomatio sub la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Kirgizio, diris, ke kiam oni pensas pri la Homara Komunumo de Komuna Estonteco proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, indas memori, ke Ĉinio kaj Kirgizio tion praktikas jam de jarmiloj pere de interŝanĝoj faritaj laŭ la Silka Vojo. Li ankaŭ diris, ke ekzistas nur du landoj, kiuj alportis filozofion al la mondo: Grekio kaj Ĉinio. Greka filozofio diskutas la naturon de aferoj kaj kunligis filozofion al politiko, dum ĉina filozofio ĉiam fokusas sur la kondutoj de homoj kaj iliaj influoj sur socia kaj nacia disvolvado, tiel ke la gvidantoj de Ĉinio ĉiam atentis pri la popola bonfarto kaj Mao Zedong kutimis diri, ke diverseco estas grava. Post la disfalo de Sovetio, okcidentaj filozofoj antaŭvidis civilizacian ŝokon en la estonteco, sed Ĉinio alprenis alian vojon: la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio de prezidanto Xi Jinping celas ĝuste preventi tiun ŝokon, kaj ŜKO estas grava modelo por antaŭenigi dialogon inter civilizacioj per dialogoj kaj respekto. Dum okcidentaj organizoj estas bazitaj en okcidentaj valoroj, ŜKO-membrolandoj subtenas la kunekziston de diversaj civilizacioj kaj valoroj. Post tiuj ĉefaj paroloj, estis ankoraŭ aliaj paroloj dum la mateno kaj estis lanĉita la raporto Konstrui Komunumon kun Komuna Cifereca Estonteco: La Ĉina Iniciato kaj la Estonteco de ŜKO. Sekve junuloj de ĉiuj membrolandoj de ŜKO supreniris la podion por kune lanĉi la iniciaton ŜKO-Junularo en Agado, komencita de la urbo Tianjin por antaŭenigi la diversecon de civilizacioj. Posttagmeze okazis tri paralelaj sesioj, pri verda disvolvado kaj daŭripova ekocivilizacio de ŜKO, heredigo kaj kunhavigo de historiaj trezoroj de ŜKO-membrolandoj kaj kiel inspiri la junularon engaĝiĝi en la konstruado de ŜKO-a estonteco. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |