Bandunga spirito kaj Tutmonda Sudo |
2025-07-23 |
Pasintmonate, la morto de brazila junulino Juliana Marins post akcidento ĉe vulkano en Indonezio kaŭzis akrajn kritikojn de brazilanoj en sociaj retejoj. En Brazilo, savado en tiaj situacioj estas efika kaj rapida, sed en Indonezio, la savado de Juliana dependis de la bonvolemo de kelkaj volontulaj alpinistoj kaj okazis post pluraj tagoj, kiam ŝi jam estis morta. Ja gravas, ke indoneziaj aŭtoritatoj pristudu la problemojn kaj erarojn, kaj punu homojn, kiuj miskondutis aŭ diskonigis falsajn informojn. Por ni, eksterlande, gravas kompreni, ke Indonezio estas disvolviĝanta lando kun soci-ekonomia realo tre simila al tiu de Brazilo. Ĉi-jare la mondo celebras 70-jariĝon de la Konferenco de Bandungo. Komparante ambaŭ landojn, Indonezio havas avantaĝojn en kelkaj kampoj: Ĝi pli bone disvolvas sian turisman sektoron, estigis pli fortan kaj sukcesan komercan rilaton kun siaj najbaroj -- aparte Ĉinio kaj ASOAL-landoj -- kaj eĉ havas altrapidan fervojon -- konstrutitan partnerece kun Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono Kaj Vojo" -- ligante Ĝakarton kaj Bandungo. Aliflanke, Brazilo pli bone disvolvis sektorojn kiel konstruado kaj disvolvado de publika sansistemo, disvolvado de scienco kaj teknologio kaj, kiel multe atentigis retanoj, savado. Per interŝanĝoj kaj kunlernado, ambaŭ landoj povas multe lerni unu de la alia kaj kunprosperi. Per interŝanĝoj kaj kuntrejnado Brazilo povus, ekzemple, helpi Indonezion estigi efikan servon pri savado. Tiu spirito de kunlaboro cele al komuna bono estas la kerna ideo de la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj traktita en mia pasintsemajna artikolo. Sed ĝia origino estas pli antikva kaj trairas historian eventon okazintan ĝuste en Indonezio. La konferenco de tutmonda sudo okazinta sen partopreno de Latinameriko Okazinta en Bandungo, Indonezio, inter la 18-a kaj 24-a de aprilo 1955, la Konferenco de Bandungo estis la unua internacia kunveno de afrikaj kaj aziaj landoj cele al antaŭenigo de kunlaboro kaj kontraŭ koloniismo kaj novkoloniismo. Kun partopreno de 29 landoj, inkluzive de Indonezio, Barato, Egiptio kaj Ĉinio, nunaj partneroj de Brazilo en BRICS, la konferenco okazis sen partopreno de okcidentaj potencoj kaj Sovetunio, kun la celo firmigi la memregadon de maldisvolviĝintaj landoj, kaj estis praversio de tio, kion ni nuntempe nomas Tutmonda Sudo. La konferenco lanĉis la Dek Principojn de Bandungo, kiuj estas la jenaj: - Respekto al fundamentaj rajtoj de homoj, laŭ la Ĉarto de UN. - Respekto al suvereneco kaj teritoria tuteco de ĉiuj landoj. - Agnosko de egaleco inter ĉiuj rasoj kaj nacioj. - Neinterveno kaj neintrudo en internajn aferojn de aliaj landoj. - Respekto al la rajto de ĉiu lando sin defendi, individue aŭ kolektive, laŭ la Ĉarto de NU. - Rifuzo uzi interkonsentojn cele al kolektiva defendo por servi al unuopaj interesoj de mondpotencoj. - Ne partopreni en agoj aŭ minacoj kontraŭ teritoria suvereneco aŭ sendependeco de alia lando. - Paca solvado de internaciaj konfliktoj, laŭ la Ĉarto de UN. - Antaŭenigo de komunaj interesoj kaj kunlaboro. - Respekto al justeco kaj internaciaj interkonsentoj. Tiuj principoj spegulis la deziron de tiuj landoj ĵus sendependiĝintaj pri neŭtraleco, malkoloniigo kaj paca kunekzisto, kaj estigis bazon por la fondiĝo de la Movado de Nealiancitaj Landoj (1961). Alvoko al nova Konferenco de Bandungo Naskiĝinta de la kontraŭkoloniismaj luktoj de Afriko kaj Azio meze de la pasinta jarcento, la Konferenco de Bandungo simbolas la unuiĝon de malkoloniiĝintaj kaj malkoloniiĝantaj landoj kaj havis prioritatojn aliajn ol tiuj de Latinameriko, sendependiĝinta pli frue kaj tiam emfazita pri siaj internaj aferoj. Cetere tiutempe Latinameriko estis rigardata kiel influzono de Usono. La formiĝo de Tutmonda Sudo, siavice, rezultas de la geopolitika kunteksto de la mondo post malvarma milito kaj solidiĝis lastatempe rezulte de la translokiĝo de la gravita centro de tutmonda ekonomio el Atlantiko al Pacifiko kaj de la transiro de unupolusa al plurpolusa internacia ordo. Tiu transiro kaŭzis geopolitikan premon sur disvolviĝantaj landoj, inkluzive de banaligo kaj misuzo de sankciumoj, protektismo kaj longbraka jurisidikcio. Traktataj kiel kolonioj de mondpotencoj, la landoj de Tutmonda Sudo, inkluzive de tiuj de Latinameriko, refoje troviĝas en bezono antaŭenigi la bandungan spiriton. Megawati Soekarnoputri parolas en la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj. En sia parolo en la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj, la 10-an de julio en Pekino, Megawati Soekarnoputri, eksa prezidento de Indonezio, diris, ke la Dek Principoj de Bandung alvokas respekton al la suvereneco de ĉiu lando kaj la finon de hegemoniismo kaj sin trudo de iu lando en internajn aferojn de alia. Filino de Sukarno, heroo de indonezia sendependiĝo kaj unu el la proponintoj de la konferenco okazinta en 1955, Megawati kaptis la okazon por proponi novan mekanismon por dialogo kontraŭ hegemoniismo kaj malegaleco, malferma al ĉiuj disvolviĝantaj landoj, kaj sugestis la nomon Konferenco de Bandungo+. Megawati opinias, ke la malnova monda ordo, bazita sur dominado per forto, devas esti anstataŭigita de nova, sub la gvido de tutmondaj civilizaj valoroj. "Mi kredas, ke universalaj etikaj valoroj povas solvi tutmondan tension per solvado de la radikaj problemoj, kiuj kaŭzas armitajn konfliktojn, de rivaleco inter potencoj kaj de maljusta ekonomia konkurado," deklaris ŝi. Ĉu la mondo vere bezonas Bandungo+? La ideo de nova Konferenco de Bandungo ne estas malnova, kaj la brazila profesoro Evandro Carvalho, gajninto de la Amikeca Premio de la ĉina registaro pro sia klopodo por alproksimigi la dulandajn popolojn, estas unu el la homoj, kiuj jam de iom da tempo, subtenas tiun ideon. Pasintjare, dum festkunveno memore al la 70-jariĝo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, kiuj daŭre estas la bazo de ĉina diplomatia penso, Evandro lanĉis la proponon de nova Konferenco de Bandungo, eĉ se en alia lando kaj urbo, kun partopreno de Latinameriko por substreki la pozicion de la Tutmonda Sudo kontraŭ nova malvarma milito kaj kontraŭ usona sintrudo en internajn aferojn de aliaj landoj. Sed ĉu nova Konferenco de Bandungo, aŭ Bandungo+, kiel proponite de Megawati, estus vere necesa en la nuna kunteksto? De BRICS-kunveno en Xiamen en 2017, kiu lanĉis la mekanismon BRICS+, ĝis ĉijara kunveno en Rio-de-Ĵanejro, BRICS-ekspansio estis rapida kaj kreskigis ĝian legitimecon kiel proparolanto de tutmonda sudo. Ĉu BRICS ne sufiĉus por antaŭenigi la bandungan spiriton? La tagordo de BRICS traktas temojn tre gravajn por la Tutmonda Sudo, kiel diversigo de valutoj en internacia komerco, kreado de alternativaj mekanismoj por financi la disvolvadon de disvolviĝantaj landoj kaj subteno al reformoj en UN kaj aliaj internaciaj organizoj. En tiu ĉi aspekto, BRICS ja estas ligita al la konstruado de pli justa kaj egaleca monda ordo, luktas por efektivigo de respekto al nacia suvereneco de landoj kaj por modelo de internacia regado, en kiu merĝantaj ekonomioj ne estu subreprezentataj. Por Megawati, tio ne sufiĉas: "La realiĝo de la bandunga spirito ankoraŭ ne kompletiĝis, kaj la suferado de la palestina popolo estas la plej klara pruvo de tio." Meze de pluraj eventoj memore al la 70-jariĝo de la Konferenco de Bandungo, Megawati vidas novan konferencon kiel plia paŝo antaŭen, por unuigi la Tutmondan Sudon kontraŭ koloniisma pensmaniero kaj estigi interkonsenton pri la okupado de Palestino kaj aliaj maljustecoj. Evandro ricevis kun entuziasmo la proponon de Megawati: "Mi pensas, ke tiu estas la ĝusta vojo, ĉar la problemo estas sistema. Pro tio mi defendas, ke merĝanta landoj bezonas internacian organizaĵon por rearanĝi la tagordon laŭ strutkturen-hava plano. La rolo de la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio En Pekino Megawati deklaris sian subtenon al la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio kaj substrekis, ke la ĉina disvolvado estas ekzemplo de tio, ke la Tutmonda Sudo ja kapabla mem regi sian propran destinon kaj ludi kernan rolon en monda regado. Ŝi kredas, ke la iniciato proponita de Ĉinio estas "grava kontribuo por konstruado de mondo pli justa, inkluziviga kaj harmonia", sed emfazis, ke tio ne sufiĉas, antaŭ prezenti sian deziron, ke dum la konferenco estus verkita “Ĉarto por Komuna Estonteco”, laŭ sugesto de ĉina prezidanto Xi Jinping. Megawati proponis, ke la ĉarto devas havi fundamentan etikan enhavon por alvoki landojn al komuna respondeco kaj antaŭenigi pacan kulturon radikiĝintan sur civilizaj valoroj anstataŭ la politikaj kaj militaj povoj de potencoj. Kelkhorojn antaŭ tiu inspira parolo de Megawati, mi estis informita de la decido de usona prezidento Donald Trump imponi kromtarifon je 50% sur brazilaj produktoj kiel maniero klopodi interveni en aferojn de la brazila supera tribunalo. Agoj kiel tiu de Trump nur montras, kion ĉiuj jam delonge scias: Disvolviĝantaj landoj daŭre estas rigardataj de kapitalismaj potencoj kiel kolonioj kaj sekve la principoj de Bandungo ankoraŭ ne estis komplete efektivigitaj. Ne hazarde pluraj politikaj gvidantoj de Tutmonda Sudo kaptis la eventon en Pekino por kritiki la intervenojn de mondaj potencoj en internajn aferojn de disvolviĝantaj landoj kaj postuli konstruadon de mondregada mekanismo bazita sur egaleco, reciprokeco kaj respekto al nacia suvereneco. Dum BRICS proponas alternativojn al la institucioj de Bretton Woods kaj premas por reformoj en mondregada sistemo, la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio antaŭenigas la bazojn de nova modelo pri internaciaj rilatoj kapablaj kontentigi la postulojn de Tutmonda Sudo. Sed tio ne sufiĉas, kiam ni vivas en la mondo, kie banaliĝas la ideo, ke la plej forta devas venki, kaj la mekanismoj kreitaj por mediacii internaciajn konfliktojn sin montras senpovaj por bremsi maljustaĵojn. Ĝis kiam ne estos plena respekto al nacia suvereneco de landoj kaj memregado de popoloj, la Tutmonda Sudo plu bezonos subteni la dek principojn de Bandungo. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |