Kongresa temo de UK en Brno: Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj |
2025-07-22 |
Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris 2025 kiel Internacian Jaron de Paco kaj Konfido por antaŭenigi tutmondan unuiĝon kaj instigi ĉiujn nin pensi kiel alfronti la multajn krizojn, kiujn la mondo trapasas. La Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, emfazas la bezonon de nova komenco, substrekante la gravecon de homaj rajtoj, unuiĝo kaj solidareco por konstrui pli pacan kaj stabilan estontecon. Tiu deklaro celas kuraĝigi landojn kaj homojn kunlabori por solvi konfliktojn, redukti malegalecojn kaj antaŭenigi financan kaj klimatan justecon. UN kredas, ke per fortigado de reciproka fido kaj internacia kunlaboro eblas krei pli harmonian kaj sekuran medion por ĉiuj. Konsiderante, ke Esperanto -- neŭtrala internacia lingvo parolata en pli ol 130 landoj -- jam de pli ol 137 jaroj servas kiel ilo por interkultura kompreniĝo, kaj ke lastatempe teknologioj fariĝis nemalhaveblaj por konekti homojn tra la mondo, la 110-a Universala Kongreso de Esperanto pere de sia temo esploros la rolon de Esperanto kaj de modernaj teknologioj kiel pontoj por antaŭenigi pacon kaj konfidon inter la popoloj. La forto de Esperanto estas kaj en la aspektoj de la lingvo -- neŭtrala, inkluziveca, pli facile kaj malmultekoste lernebla -- kaj en la kernaj valoroj ĉirkaŭ ĝi kaj ĝia kulturo -- interkompreniĝo, justa komunikado, solidareco, pacismo kaj internaciismo. Kombinante tiun forton kun la nuntempa potenco de teknologioj, ni kreas novajn eblojn por internacia kunlaboro, reciproka kompreno kaj edukado por pli paca mondo. Dum la kongreso ni esploros la diversajn manierojn kiel teknologioj povas subteni la kapabligon kaj konsciigon de homoj pri la temoj, kiuj fortigas pacon kaj konfidon. Ni diskutos pri tio, kiel ciferecaj platformoj, sociaj retoj, virtualaj komunumoj kaj neŭtrala lingvo povas ebligi al homoj tutmonde konektiĝi kaj pli facile internaciskale kunlabori. Ni ankaŭ analizos kiel teknologioj povas esti uzataj por instrui Esperanton kaj faciligi lernadon pri lingvoj kaj kulturoj, tiel plifortigante la rolon de Esperanto kiel ilo por paco. Tamen ni ankaŭ atentos pri la danĝeroj de misuzo de teknologio. Necesas konstrui kaj teni konscion pri la nepra bezono pri etiko en la uzado de teknologioj, same kiel batali kontraŭ falsaj novaĵoj kaj la dissemado de malamo. Ni devas certigi, ke niaj komunikrimedoj estas uzataj por konstrui pontojn, ne barojn, kaj ke ili kontribuas al socia inkluziveco en mondo teknologie konektita, por ke neniu restu eksterlasita. Pere de tiu temo ni ankaŭ diskutos pli amplekse pri tio kiel ciferecaj rimedoj povas esti uzataj por emancipa edukado, ĉefe por ke pacemo regu en la mensoj de la homoj. La kongresa temo intencas esplori kiel teknologioj povas subteni pacon kaj konfidon, la instruon de Esperanto kaj valorigi kulturan diversecon, samtempe atente al etikaj defioj (ekzemple, falsaj novaĵoj) kaj la bezono por socia inkluziveco. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |