Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekina Opero
2025-07-21

En Ĉinio estas pli ol 300 lokaj operoj, el kiuj la plej vaste cirkulanta estas la Pekina Opero, formiĝinta komence de la 19-a jarcento en Pekino.


La Pekina Opero estas sursceneja arto, kiu unuigas kanton, dancon, mimikon kaj akrobataĵon en unu harmonian tuton. En la pasintaj 200 jaroj, aperis miloj da programeroj kaj formiĝis kompleto da muzikaj melodioj kaj prezentaj formuloj.



La Pekina Opero temas pri multaj aferoj, ĉefe pri historiaj okazaĵoj. Oni prenis materialojn el antikvaj romanoj, legendoj kaj mitoj. Dum la unuaj 40 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, verkistoj kaj aktoroj verkis multajn novajn oper-programerojn pri historiaj aferoj, moderna revolucia milito, socialisma konstruado kaj popola vivo.






La Pekina Opero havas originalajn artajn trajtojn en prezentado. Dum longa ludado oni resumis fundamentajn movojn altgrade modeligitajn, imitante tiujn en la vivo, ekzemple, fermo kaj malfermo de pordo, surĉevaliĝo, ŝipveturo, supreniro al kaj malsupreniro de monto. Sur scenejo ne estas pordo, nek ĉevalo, ŝipo, monto kaj maro, tamen per siaj graciaj movoj la aktoroj povas imagigi la spektantojn pri la agoj kaj la spektantoj tute komprenas, kion la aktoroj faras. En la Pekina Opero estas ankaŭ movoj kaj mienoj beligitaj, troigitaj kaj ritmigitaj por montri ĝojon, malĝojon, legadon, skribadon ktp, kiuj devenas de la vivo. Ili kun forta impreso kaj riĉa esprimo estas multe ŝatataj de la ĉina popolo.


La muziko de la Pekina Opero estas esprimriĉa. Ĝiaj melodioj estas divideblaj en du kategoriojn: ŝjipi (Xipi) kaj erhŭang (Erhuang). Ĝenerale dirite, ŝjipi estas alta, dumerhŭang milda. En akompano de la du melodioj kun variado, oni povas ĝuste prezenti la intrigojn, figurojn kaj la senton de la sama figuro en malsamaj kondiĉoj.


El la muzikiloj akompanantaj kantadon, la ĉefaj estas kordinstrumentoj, kiaj erhu (Erhu) kaj jueĉin (Yueqin), kaj el tiuj akompanantaj movon — perkutinstrumentoj, kiaj gongo, tamburo kaj cimbalo. En la prezentado de la tuta opero, oni povas aŭdi gongon kaj tamburon, laŭ kies ritmo la aktoroj sursceniĝas, dancas kaj faras aliajn movojn. La gongo kaj tamburo povas intensigi la etoson dum lukto. En la Pekina Operotroviĝas ankaŭ senakompanaj teatraĵoj. 






La vizaĝo kaj kostumo de la roluloj de la Pekina Opero estas originala kaj rigore difinita. Laŭ la ŝminkita vizaĝo kaj portata kostumo la spektantoj povas koni, kian rolon ludas aktoroj, ĉu honestan aŭ malican. Se la enhavo de la opero estas konata de la spektantoj, ili povas facile koni la rolon. La vizaĝo de bonkoraj roloj estas ruĝa kaj tiu de la malicaj blanka, kaj arlekenoj havas blankan kvadraton inter la nazo kaj okuloj. La ŝminkitaj vizaĝoj en la Pekina Opero ja prezentas ornamajn pentraĵojn. Por ŝminkado oni devas regi pentrarton.


La Pekina Opero estas altnivela, juĝate laŭ la arta vidpunkto. Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Gai Jiaotian, Zhou Xinfang kaj aliaj famaj aktoroj de la maljuna generacio ĝuis altan prestiĝon en- kaj eksterlande. Jam en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj s-ro Mei Lanfang ludis la Pekinan Operon en Japanio, Usono kaj Sovetunio. En 1955 fama mimo kaj filmstelo Charles Spencer Chaplin rigardis la Pekinan Operon en Parizo kaj diris, ke ĝi estas brilanta perlo.



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio antaŭenigas dialogon kaj kunlaboron inter tutmondaj civilizacioj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio