Historio de la Esperanto-Muzeo en Svitavy |
2025-07-21 |
Esperanto-Muzeo en Svitavy estas kultura institucio situanta en la Domo de Ottendorfer en Svitavy, 75 km norde de Brno. La muzeo prezentas historion kaj nuntempon de la Esperanto-movado kaj krom ekspozicioj ĝi okazigas ankaŭ diversajn klerigajn kaj kulturajn aranĝojn kaj prizorgas Esperanto-bibliotekon. La muzeo estiĝis danke al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka klubo de amikoj de Esperanto. Ĝi estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008 kaj ĝian ekeston finance grave subtenis la Ministerio pri Kulturo de Ĉeĥa Respubliko, la urbo Svitavy kaj la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). La domo estas posedaĵo de la urbo, prizorgata de la Urba Muzeo, kaj la Esperanto-Muzeo estas tie en senpaga luo. La tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Se vi ne sukcesis partopreni la merkredan ekskurson al Svitavy kaj Litomyšl, venu almenaŭ aŭskulti pri ĝia historio. Prelegas Libuše Dvořáková, kiu estas ligita kun la muzeo ekde ĝia fondiĝo. Libuše Dvořáková Ĵaŭdo, 16h00 - 16h45, Corsetti Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |