Xixia-a Maŭzoleo estis enlistigita en la liston de Monda Heredaĵo de UNESKO |
2025-07-18 |
La 11-an de julio la Maŭzoleo de Okcidenta Xia-reĝimo estis enlistigita kiel monda heredaĵo, laŭ la decido de la 47-a sesio de Mondheredaĵa Komitato, okazigita en Parizo, Francio. La nombro de mondaj heredaĵoj posedataj de Ĉinio atingis 60. La maŭzoleo estas loko, kie troviĝas tomboj konstruitaj dum la restado de la Okcidenta Xia-reĝimo (1038-1227), fondita de la tangut-oj. Situanta en la urbo Yinchuan de Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, la maŭzoleo kovras areon de 40 kvadrataj kilometroj. En la maŭzoleo troviĝas naŭ imperiestraj tomboj, 271 tomboj por objektoj kaj homoj entombigitaj por la mortintoj, 5.03 hektaroj da ruinoj de konstruaĵoj kaj 32 kontraŭinundaj rimedoj. Kune kun Helan-monto, ili aspektas grandiozaj kaj majestaj. Kiel la plej vasta, altnivela kaj bone konservata arkeologiejo, ĝi fariĝas la plej fidinda atestanto de la ekzisto de la preskaŭ-200-jara dinastio, ĝia politiko pri genealogio de reganto kaj ĝia rolo kiel grava akso de la Silka Vojo. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |