Ĉinio antaŭenigas dialogon kaj kunlaboron inter tutmondaj civilizacioj |
2025-07-18 |
Proponita de la ĉina prezidanto Xi Jinping en marto 2023, la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio rezultas de maturiĝo kaj sintezo de lia diplomatia penso kaj baziĝas sur la principoj de egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj inkluzivigo inter la civilizacioj de la mondo. Dum la lastaj du jaroj, la iniciato gajnis vastan akcepton inter landoj de la tutmonda sudo, kiuj vidas ĝin kiel alternativon al la normigema, hierarkieca kaj koloniisma logiko, kiu ĉiam karakterizis la rilatojn kun la landoj en la centro de tutmonda kapitalismo. Okazinta en Pekino la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj kunigas popolojn de la tuta mondo. (Foto: Global Times) Dum la Okcidento manipulas la tiel nomatajn "universalajn" konceptojn, kiel demokratio kaj homaj rajtoj, por pravigi la kontroladon de pli malriĉaj landoj fare de iliaj ekspluatantoj, Ĉinio per ĉi tiu iniciato proponas modelon de internaciaj rilatoj bazitan sur diverseco kaj reciproka respekto, defendante egalecon en intercivilizaciaj rilatoj kaj la ideon, ke ĉiu lando devas libere esplori kaj sekvi sian propran disvolvan vojon. Propono ankrita en la riĉa civilizacia sperto de Ĉinio Antaŭ du jaroj mi celebris la lanĉon de ĉi tiu iniciato, vidante ĝin kiel veran esperon por la suferantaj landoj de la tutmonda sudo, historie devigitaj alpreni lingvojn, kutimojn kaj regmodelojn altruditajn de iliaj iamaj koloniigintoj. La importo de eŭropa civilizacia modelo en la tropikoj, en multaj kazoj, nur evidentigis kontraŭdirojn. Multaj konfliktoj hodiaŭ videblaj en Afriko kaj Azio ne okazus, se ne estus ekzistinta fremda interveno kun la celo “civilizi” la lokajn popolojn. Kiomfoje mi pensis, kia estus Ameriko hodiaŭ, se ĝiaj indiĝenaj civilizacioj povintus disvolviĝi aŭtonome? La tri plej elstaraj civilizacioj de Ameriko – inkaoj, majaoj kaj aztekoj – havis progresintajn sciojn pri astronomio, inĝenierado, agrikulturo kaj urba planado, krom riĉa kultura heredaĵo, kiu estis detruita. Mia translokiĝo al Ĉinio permesis al mi koni per praktiko la sperton de antikva civilizacio, kiu disvolviĝis sendepende de okcidentaj valoroj kaj neniam estis koloniigita. La 5 000-jara saĝo de Ĉinio estas mirinda kaj proponas al ni valorajn instruojn. Unu el tiuj estas ĝuste ĝia inkluziviga naturo. En sia unua jaro kiel prezidanto de Ĉinio, Xi Jinping proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", bazitan sur la spirito de inkluzivigo kaj malfermeco, kiu karakterizis la antikvan Silkan Vojon, tra kiu Ĉinio interŝanĝis varojn, teknikojn kaj ideojn kun aliaj landoj, alportante profiton kaj disvolvadon al ĉiuj. Poste venis aliaj iniciatoj, kiel la komunumo de komuna estonteco por la homaro, la Iniciato pri Monda Disvolvado kaj la Iniciato pri Monda Sekureco, kiuj havas malsamajn celojn, sed kundividas la saman esencan aron da principoj: reciproka respekto, kunlaboro cele al reciproka profito kaj plifortigo de interŝanĝoj. Koncerne specife la Iniciaton pri Tutmonda Civilizacio, ĝia esenco estas la ideo, ke ĉiu lando serĉu sian propran disvolvan vojon, kaj ke malsamaj civilizacioj kunekzistu pace. La ŝlosilo por tiu paca kunekzistado estas la serĉado de harmonio en diverseco, koncepto alte aprezata en la tradicia ĉina kulturo. La 9-an kaj 10-an de julio la naskiĝurbo de Konfuceo, Qufu, en la provinco Shandong, gastigis la 11-an Nishan-Forumon pri Mondaj Civilizacioj. Ĝi estas grava platformo por internacia kultura interŝanĝo kaj kunlaboro ankrita en la konfucea tradicio. La ideoj de ĉi tiu elstara filozofo de antikveco ankaŭ subtenas la Iniciaton pri Tutmonda Civilizacio: Konfuceo defendis harmonion inter popoloj kaj interagadon bazitan sur reciproka respekto, sendepende de kulturo kaj nacieco. Kvankam la instruoj de Konfuceo ne rekte traktas aliajn landojn kaj popolojn, fakuloj pri lia penso kredas, surbaze de liaj ĝeneralaj instruoj, ke la majstro konsideris, ke ĉiu popolo devas konservi siajn proprajn tradiciojn kaj valorojn, kaj samtempe respekti tiujn de aliaj. Orkide-premio: Rekono al atingoj Organizita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, la Orkide-premio celas stimuli la praktikon de la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio per rekono de la laboro de alilandaj homoj kaj institucioj, kiuj signife kontribuis al interpopolaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Premidona ceremonio de Orkide-premio 2025 Disdonata en ĉiu dua jaro, la premio estis kreita en 2023, tuj post la anonco de la iniciato fare de Xi Jinping. Dum ĉijara premidona ceremonio, la 10-an de julio ĉi-jare, la bulgarino Irina Bokova, unua virino fariĝinta ĝenerala sekretario de Unesko, ricevis la plej altan honoron: la Honora Vivdaŭra Premio. Estis dum ŝia oficperiodo kiel ĝenerala sekretario, ke Unesko akceptis eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto. La Premio Grandmerita Ago, atribuita al tri homoj, estis disdonita al: Rashid Alimov (Taĝikio), eksa ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo; Maxime Vivas (Francio), verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de pli ol dek libroj pri Ĉinio; Filadelfia Orkestro (Usono), pionira en kulturaj interŝanĝoj inter Usono kaj la Ĉina Popola Respubliko. Aliaj ses eksterlandanoj ricevis la Premion "Senditoj de Amikeco": Thomas Rabe (Germanio), pro rolo en medicinaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Germanio; Ali Mohammad Sabeghi (Irano), de la Ĉina-Irana Kultura Asocio; Issah Abiola (Niĝerio), unua maŝinistino en Afriko, trejnita en Ĉinio; Zafar Mahmood (Pakistano), pro agado en antaŭenigo de amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano; Stuart Wiggin (Britio), retfamulo, kiu montras la ĉinan kulturon kaj ĉiutagan vivon en Ĉinio per siaj filmetoj; Elyn Macinnis (Usono), kreinto de la iniciato “Amikoj de Kuliang” por antaŭenigi amikecon inter Ĉinio kaj Usono. "Kvankam [la gajnintoj de la Orkide-premio] venas el diversaj fakoj, ili havas komunan trajton: engaĝiĝo al kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj konstruado de amikaj rilatoj inter popoloj," deklaris Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Dialogo inter tutmondaj civilizacioj okazis en Pekino La 10-an kaj 11-an de julio la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj okazis en la ĉina ĉefurbo, kunvenigante oficialulojn, akademiulojn kaj famulojn el pli ol 140 landoj kaj regionoj, por diskuti la signifon de la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio kaj fari bilancon de la progresoj atingitaj dum la lastaj du jaroj. Mi havis la honoron partopreni en tiu grava evento, kies temo estis "protekti la diversecon de homaj civilizacioj por monda paco kaj disvolviĝo". Salutante la ĉeestantojn per letero, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis, ke civilizacioj ĉiam floris per interŝanĝo kaj reciproka lernado, kaj li proponis profundigon de dialogoj kaj interŝanĝoj por preventi kaj solvi konfliktojn inter civilizacioj. Xi emfazis, ke Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj por defendi egalecon, reciprokan lernadon, dialogon kaj inkluzivigon, kaj li proponis kreadon de tutmonda reto por dialogoj kaj kunlaboroj inter civilizacioj, kun la celo antaŭenigi progreson, pacon kaj mondan disvolviĝon. Komparante la paroladojn kaj debatojn dum la du tagoj de la evento, kelkaj interkonsentoj evidentiĝis. Unu estas, ke ĉiu civilizacio havas siajn proprajn trajtojn kaj devas serĉi sian propran disvolvan vojon. Alia estas, ke neniu civilizacio estas supera al aliaj. Kaj estis ankaŭ interkonsento pri tio, ke profundigo de dialogo inter civilizacioj estas necesa por estigi pacon kaj solvi komunajn problemojn de la homaro. Irina Bokova, eksa ĝenerala sekretario de Unesko, parolas en la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj. (Foto: Global Times) En sia parolado, Cai Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis, ke la Iniciato pri Tutmonda Civilizacio substrekas harmonion en diverseco, la inkluzivigan naturon de civilizacioj – koncepto profunde radikiĝinta en la ĉina kulturo – kaj ke oni devas kunserĉi komunan disvolviĝon. Cai ankaŭ substrekis, ke la iniciato jam alportis kelkajn konkretajn rezultojn, inter ili estis intensigo de kulturaj interŝanĝoj tutmonde kaj la proklamo, fare de la Unuiĝintaj Nacioj, de la 10-a de junio kiel Internacia Tago de Dialogo inter Civilizacioj, laŭ propono de Ĉinio kunsubtenata de pli ol 80 landoj. La dato estis unuafoje festita ĉi-jare. Ĉinio pretas kundividi kun aliaj landoj sian sperton pri disvolviĝo kaj esprimas sian subtenon al plurflankismo, plifortigo de interhomaj interŝanĝoj kaj alpreno de malferma kaj inkluziviga sinteno en dialogo kun la mondo, celante antaŭenigi tutmondan kunlaboron per Nishan-Forumo. En sia mesaĝo al la forumo, la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvokis la popolojn de la mondo kunlabori por solvi diferencojn per dialogo, konstruante grandan homan familion bazitan sur reciproka respekto. Protekto de historia kaj kultura heredaĵo La protekto de historia kaj kultura heredaĵo estis alia vaste diskutita temo en la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj, kun Ĉinio proponinta pliprofundigon de kunlaboroj en tiu kampo. Precipe rilate al teknologia kapabligo por kultura disvolviĝo, Ĉinio estas tutmonda avangardo. Se vi lastatempe vizitis muzeojn en Ĉinio, vi certe konsentos kun mi, ke pli ol simple konservi antikvaĵojn kaj nemateriajn sciojn, ĉinaj muzeoj klopodas liveri al vizitantoj merĝan sperton de historio kaj kulturo. Praktiko kompletigas teorion, do vespere de la 10-a de julio, la partoprenantoj estis invititaj al la Nacia Centro de Prezentartoj por spekti ekzemplon de la ampleksa laboro disvolvata de Ĉinio en konservado de kulturaj heredaĵoj: la spektaklo Poema Danco: La Vojaĝo de Legenda Pejzaĝpentraĵo. Detalo de la fama tradicia ĉina pentraĵo Panoramo de Montoj kaj Riveroj Centrita en la laboro de esploristo de la Palaca Muzeo (Malpermesita Urbo), kiu studas la faman tradician ĉinan pentraĵon Panoramo de Montoj kaj Riveroj, la verko invitas la spektanton vojaĝi reen en la tempon por koni la materialojn kaj teknikojn uzitajn por fari penikojn, inkojn, silkon, stampilojn, kaj ankaŭ la mineral-esploradon por disvolvi la inkon kaj la laboron de la anonima artisto, kiu pentris tiun majstran verkon. Por realigi tiun tempovojaĝon, la spektaklo alprenas ne nur dancistojn en antikvaj kostumoj, sed ankaŭ altteknologian scenejon kun moveblaj elementoj kaj plurmedia teknologio – praktika ekzemplo por revivigi la historion per teknologio. Ĉinio intencas helpi aliajn landojn en la protektado de sia kultura heredaĵo kaj stimuli interŝanĝojn kaj komunan lernadon, kun la celo kontribui por pli bona konservado kaj heredigo de la materia kaj nemateria heredaĵo de la civilizacioj de la mondo. "Pli ol iniciato, vizio" Samtage kiam ŝi ricevis la Orkide-premion, Irina Bokova partoprenis en unu el la paneloj de la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj. En sia parolado, ŝi diris, ke la iniciato proponita de Xi Jinping estas "pli ol iniciato — ĝi estas vizio. Ĝi estas donaco al la mondo." Bokova kredas, ke ne ekzistas konflikto inter civilizacioj, sed konflikto inter tiuj, kiuj kredas kaj tiuj, kiuj ne kredas je kunekzisteblo de diversaj civilizacioj. "Protekti heredaĵojn kaj diversecon estas inter la plej urĝaj taskoj en la mondo," ŝi konkludis. Multaj ĉeestantoj esprimis similajn opiniojn, atentigante, ke interŝanĝo kaj reciproka lernado inter civilizacioj tute ne estas minaco, sed, male, la nura vojo al antaŭenigo de la monda paco kaj disvolvado. En mondo, kie artefarita intelekto kaj aliaj novigoj estas uzataj por disvastigi antaŭjuĝojn kaj mensogojn, urĝas kontraŭbatali malamemon kaj antaŭjuĝojn kaj respekti la principon de memregado de ĉiu popolo, por ke veraj kaj daŭraj pontoj inter civilizacioj estu konstruitaj. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |