Yao Jianping: Rakonti ĉinajn rakontojn per suzhou-stila brodarto |
2025-07-15 |
Suzhou-stila brodarto estas unu el la reprezentaj skoloj de ĉina brod-metiarto, kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La urbo Suzhou de la provinco Jiangsu estas la hejmurbo de suzhou-stila brodarto, kie estas miloj da brodistoj. Yao Jianping, ĉina metiarta majstrino kaj reprezenta heredanto de la ŝtat-nivela nemateria kultura heredaĵo suzhou-stila brodarto, estas unu el ili. Dum jardekoj, ŝi okazigis ekspoziciojn, paroladojn ktp kaj multfoje vizitis Eŭropon kaj Usonon por disvastigi la arton kaj la tradician kulturon de Ĉinio. Yao Jianping naskiĝis en brodista familio en Zhenhu-distrikto de Suzhou. Kiam ŝi estis ok-jara, influita de sia patrino, ŝi prenis la brodpinglon kaj sekvis siajn patrinon kaj kuzinon en praktikado de la metiarto. En la aĝo de 12 jaroj, ŝi jam kapablis sendepende fini broditan kravaton. Ĝis nun ŝi neniam forlasis la metiarton. Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj, Yao Jianping ne nur heredis la tradiciajn teknikojn akumulitajn en pli ol 2 000 jaroj, sed ankaŭ kreis unikan faradon, kiu integras la stilojn, strukturojn, kolorojn kaj aliajn elementojn de pentrado kaj fotografio, emfazante la naturan transiron de lumo kaj ombro, prezentante la riĉecon de koloroj. La temoj de ŝiaj verkoj kaptas la trajtojn de la tempo. Ekde 1999 Yao Jianping estis multfoje invitita fari kulturajn interŝanĝojn eksterlanden. Unu el ŝiaj verko estas konservata de la Palaco Buckingham kiel landa donaco, kio sukcese alportis la brodarton al la Okcidento. Por antaŭenigi la disvolviĝon de la metiarto, enkonduki kaj kultivi rilatajn talentulojn en Suzhou, Yao Jianping fondis esplorinstituton kaj studion por ke pli da junuloj komprenu kaj lernu tiun metiarton. Ŝi diris, ke novigado de brodarto temas ne nur pri novigo de tekniko, sed pli grave, la enhavo devas esti konforma al la tempo kaj brodado mem devas kapti atenton de la publiko. Do en 2018, ŝi kaj ŝiaj filinoj kreis sian propran markon "Yaosilk", kaj kunfandis dezajnon kaj elementojn de ordinara vivo en la produktojn. En la lastaj jaroj la marko atingis sufiĉe bonajn rezultojn. Ekzemple, la marko lanĉis brakhorloĝojn, korpornamaĵojn kaj seriojn da produktoj kiel sofo, ekrano kaj pentraĵoj ornamitaj per suzhou-stila brodarto. La marko ankaŭ disvastigas la ĉarmon de la metiarto en WeChat kaj Douyin, kaj ili kunlaboris kun videoludoj kiel Honoro de Reĝoj... Lastatempe la studio de Yao Jianping per AI "tridimensiigis" plurajn el ŝiaj verkoj kaj vivece prezentis ilin en filmeto. En intervjuo Yao Jianping diris: "Tradicia kulturo alfrontas defiojn kaj ŝancojn en ĉiu epoko. Ni devas rigardi al pozitiva direkto, vastigi novan spacon por trovi niajn proprajn ŝancojn kaj vivspacon." Ŝi scias, ke la plej grava afero por la heredado estas homoj. "Ni altiras gejunulojn partopreni en la metiarto, ili estas ne nur junaj brodistoj, sed ankaŭ dezajnistoj, retej-funkciigistoj ktp... La heredado de nemateria kultura heredaĵo bezonas talentojn de novaj rondoj." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |