Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis gratulan leteron al Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj
2025-07-11

La 10-an de julio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, sendis gratulan leteron al la Ministra Kunveno pri Dialogo de Tutmondaj Civilizacioj.


Xi Jinping diris, ke la historio montras al homoj, la prospero de civilizacioj kaj progreso de la homaro estas neapartigeblaj de la interŝanĝo kaj reciproka lernado de civilizacioj. Nun la internacia situacio ŝanĝiĝas, kaj la homaro staras ĉe nova vojkruciĝo. Estas urĝe superi la barojn inter civilizacioj per interŝanĝoj de civilizacioj kaj superi la konfliktojn inter civilizacioj per reciproka lernado.


Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj por subteni la civilizacian koncepton de egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj inkluziveco, efektivigi la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, antaŭenigi la konstruadon de dialoga kaj kunlabora reto de tutmonda civilizacio, kaj aldoni novan forton en la progreson de homara civilizacio kaj mondajn pacon kaj disvolviĝon. Li esperas, ke ĉiuj reprezentantoj havos profundajn interŝanĝojn, starigos komunan konsenton kaj dediĉos saĝon kaj forton al la reciproka kompreno, la amo inter homoj de ĉiuj landoj kaj la harmonia kunekzisto de malsamaj civilizacioj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio