Hispana esperantisto vizitis ŝakoklubon en la urbo Xi'an |
2025-07-10 |
La 4-an de julio sinjorino Laura, hispana esperantisto, akompanata de sinjoro Aldreno, brazila esperantisto kaj konsilisto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, vizitis Heibaige-ŝakoklubon en Xi'an-urbo. Yang Chao, prezidanto de kluba konsilio, kaj lernantoj de la klubo, bonvenigis la fremdlandan esperantiston kaj faris interesan kultur-interŝanĝon kun ŝi. Sinjorino Laura kaj prezidanto Yang Chao Sinjorino Laura kaj sinjoro Aldreno Ŝakludo en la klubo Koincide, kiam Laura atingis la klubon, Yang Chao estis klariganta la hispanan ŝakludan komencon al la lernantoj, kaj Laura venas el Hispanio. Do ambaŭ instruistoj diskonigis la sciojn de historio, geografio kaj frandaĵoj de Hispanio en la klubo. Fine, ili ŝakludis kun la lernantoj en varma etoso. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |