La placo Oriento Estas Ruĝa en la vilaĝo Nanjie |
2025-07-10 |
La vilaĝo Nanjie en Henan-provinco de Ĉinio estas mondkonata pro sia unika ekonomia modelo-bazita sur kolektivismo. Vilaĝanoj senpage havas loĝejon, manĝaĵon, vestaĵojn, edukadon, kuracadon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Por antaŭenigi la disvolvadon de la vilaĝo, lokanoj emfazas la fundamentajn ideojn de Markso kaj Mao Zedong, kaj tra la tuta vilaĝo troviĝas portretoj de Mao kaj skribaĵoj elĉerpitaj de liaj verkoj kaj paroloj. En la centro de la vilaĝo estis konstruita placo nomita Oriento Estas Ruĝa, kie troviĝas statuo de Mao kaj portretoj de aliaj gravaj figuroj de la historio de socialismo. La placo estas konata turismejo de la vilaĝo kaj vespere fariĝis renkontiĝejo, kie lokaj homoj amuziĝas kaj infanoj ludas. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |