Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La pagodo Wenfeng en Xuchang
2025-07-09

La Pagodo Wenfeng estas konata vidindejo de la urbo Xuchang de la provinco Henan, centra Ĉinio. Ĝi havas okangulan bazon, samkiel plejparto de la pagodoj de la dinastioj Ming kaj Qing, sed ĝiaj proporcioj igas ĝin pli maldika kaj eleganta ol aliaj pagodoj de tiu epoko, kio igas ĝin unika en la ĉina arkitektura tradicio. Kun 13 etaĝoj kaj alteco de ĉirkaŭ 52 metroj, la pagodo estis konstruita dum Ming-dinastio el brikoj kaj ŝtonoj.


La nomo "Wenfeng" signifas kulturpinton, ĉar ĝi estis konstruita por antaŭenigi kulturan disvolvadon kaj simbolas prosperon de edukado kaj literaturo en la regiono. Pro sia alteco, la pagodo ankaŭ estis uzata kiel gvatejo.




Cetere, oni kredas, ke la pagodo estis konstruita laŭ la reguloj de Fengshui por ekvilibri la energion de vento kaj akvo de la regiono por altiri bonŝancon por imperiaj ekzamenoj, kaj ankaŭ por protekti la urbon kontraŭ naturkatastrofo. La pagodo postvivis tertremojn kaj militojn kaj impone staras post kvar jarcentoj. En 2006 ĝi estis renovigita laŭ sia originala aspekto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Virina skribsistemo ekzistas jam delonge - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio