Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Virina skribsistemo ekzistas jam delonge‌
2025-07-07


En 2023 la dokumenta filmo el Ĉinio "Kaŝitaj Literoj" altiris tutmondan atenton post kiam ĝi estis nomumita en la liston de la 95a Oskar-premio pri la plej bona dokumenta filmo, kiu temas pri "Nüshu" pli-ol-centjara -- la monde ununura ekzistanta virina skribsistemo.



En 2011 la filmo "Neĝfloro kaj la sekreta ventumilo" kun la temo de Nüshu estis prezentita en Ĉinio.


La fama ĉina komponisto Tan Dun bezonis kvin jarojn por verki la filmetan simfonion "Nüshu". Ekde 2013 oni prezentis la simfonion en Eŭropo, Usono, Japanio kaj aliaj landoj, por ke pli da homoj konu Nüshu-on.



Nüshu originis de Jiangyong-gubernio en suda Hunan-provinco. Nüshu tie estas agnoskita kiel la sola vivanta unuseksa skribsistemo en la mondo -- skribsistemo ekskluziva por virinoj. Ĝiaj evoluado, heredado kaj la kultura informo portata de simboloj konsistigas la kutimon de Nüshu. La skribsignoj de Nüshu estas longaj kaj rombaj, kun maldikaj kaj uniformaj strekoj, similaj al kuloj aŭ formikoj, tial lokanoj nomas ĝin "longkruraj kul-signoj" aŭ "formik-signoj". Ĉar ĝi estas ekskluziva por virinoj, la akademia rondo nomas ĝin "Nüshu". En 2006 Nüshu en Jiangyong estis enlistigita en la unuan aron de naci-nivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.


Hu Xin, la plej juna heredantino de Nüshu, diris, ke la skribsistemo havas nur 500 bazajn signojn, kiuj ne ŝanĝiĝis en la historia evoluado. Tamen per tiuj limigitaj signoj, oni povas krei mil-vortan poemon en sep-silabaj ritmoj. Per transdonado de generacio al generacio en familio kaj inter amikoj, Nüshu estas intime ligita al virinaj tradicioj kiel geedziĝo, jarfesto kaj templa foiro, montrante ĝiajn kulturan gravecon kaj historian valoron.



En 2000, kiam la vilaĝo Pumei malfermis kurson pri Nüshu, 12-jara Hu Xin enamiĝis de tiu delikata skribsistemo, vidante sian patrinon en praktikado. Ŝi lernis ĉe majstrino Hu Meiyue kaj nun estas lerta en ĉiuj teknikoj, ekzemple, legado, skribado, kantado, rekonado, brodado kaj tradukado. Post diplomiĝo en supera mezlernejo en 2007, ŝi revenis hejmloko por labori en Nüshu-muzeo. Dum pli ol dek jaroj, Hu Xin prezentis la kulturon kaj montris la kaligrafion de Nüshu al vizitantoj. Ekde 2009 ŝi organizas en ĉiuj someraj ferioj senpagajn kursojn en la muzeo kaj instruas al entute pli ol mil ŝatantoj de Nüshu el la tuta mondo, por disvastigi la influon de Nüshu.


Nun en Nüshu-butiko en Jiangyong, oni povas aĉeti broditan tukon, ventumilon, orelringon, ringon kaj veston kun nüshu-aj elementoj, kaj la produktoj estas tre ŝatataj de klientoj. La posedanto de la butiko diris, ke daŭre kreskas la vendado de produktoj rilataj al Nüshu.


Hu Xin diris: "Ni povas skribi Nüshu. Dum skribado, nia koro trankviliĝas. Ni povas kanti Nüshu. Dum kantado, la koro heliĝas." Laŭ Hu Xin, lerni Nüshu estas rimedo por kultivi la animon.


Redaktoro: Liu Zijia



































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Japanoj spertis ĉinan kulturan heredaĵon en Ruian - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio