Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Espero Food Junc, bazlernejo helpata de ĉina kompanio per Esperanto
2025-07-04

John Magesa (Tanzanio)


Estas mia kutimo esperantumi post plenumo de miaj laboroj. Ĉi-foje mi ricevis mesaĝon de mia amiko John Huang (prezidanto de IKEF-Nord-Ameriko), kun kiu mi hazarde kunhavas la saman nomon. Li demandis, ĉu mi povus prelegi pri iu temo en unu el la semajnaj kunvenoj de IKEF. Mi respondis jes kun plezuro.


Mi decidis prezenti pri tio, kiel Esperanto povas kontribui al solvado de sociaj problemoj pere de praktikaj agadoj, kiuj celas kontentigi la bezonojn de la loka komunumo. En la dimanĉa kunveno, mi parolis pri la Muleba Esperanto-Centro kaj ĝiaj diversaj agadoj: Disvastigo de Esperanto en Muleba kaj en Tanzanio ĝenerale; la starigo de lernejoj kaj altlernejoj kun instruado de Esperanto; agrikulturaj projektoj por kontraŭi malsaton; ekologia turismo; plibonigo de komunuma sano kaj tiel plu.


Specialan atenton mi donis al la infanĝardeno Verda Lingvo, kiu komenciĝis kun multaj defioj. Tamen, danke al la sincera kunlaboro de Esperanto-komunumo, la centro atingis rimarkindan progreson: De tri infanoj en 2021 ĝis 50 infanoj en 2025, kaj de unu modesta ligna konstruaĵo ĝis brika konstruaĵo kun akvoservo por infanoj. Ni estas profunde dankemaj al ĉiuj, kiuj subtenis ĉi tiun revon kaj helpis nin protekti infanojn en malfavoraj kondiĉoj kontraŭ perforto kaj doni al ili edukadon.


Je la komenco de la infanĝardeno


La nuna infanĝardeno


17 infanoj diplomiĝis en 2024 por eniri bazlernejon


Post la prelego, mi prezentis niajn celojn por 2026: Akiri sufiĉe da tereno por konstrui tri modernajn kaj komfortajn klasĉambrojn. Nun la infanĝardeno funkcias sur preĝeja tereno, kio limigas niajn eblojn de evoluado. La tereno kostus ĉirkaŭ 5 000 usonajn dolarojn, kaj ĉiu klasĉambro -- 9 000 usonajn dolarojn.


Post mia prezento, kara John Huang kontaktis min kaj diris, ke li povas trovi manieron subteni la eduk-projekton en la distrikto Muleba -- nome la konstruado de tuta nova bazlernejo. Post iom da interparolo, mi klarigis al li, ke la infanoj, kiuj diplomiĝas el nia infanĝardeno, urĝe bezonas pluan studadon sub nia gvido por realigi siajn revojn per Esperanto. La edukado donata de nia centro estas jam vaste agnoskata de la komunumo, do la ideo starigi bazlernejon por certigi daŭrigon -- kaj samtempe pli profundan uzadon de Esperanto kaj aliaj internaciaj lingvoj -- estis tre bonvena.


Mi apenaŭ povis kredi, kiam li informis min, ke li jam sukcesis ricevi duonon de la bezonata monsumo el la ĉina kompanio Food Junc Tomato Products Co., Ltd. por la lerneja projekto. Tio tre ĝojigis min, ĉar tio signifas, ke nia revo komenciĝas realiĝi: Esperanto ricevos sian propran faklernejon, kie ĝi estos instruata ekde la plej baza nivelo ĝis la pli alta. Kiel lingvoinstruisto, tio profunde kortuŝas min.


La projekto bone progresas. Ni jam sukcesis trovi konvenan terenon por konstrui la lernejon, kaj la necesaj proceduroj jam komenciĝis por daŭrigi la laboron. La registaro de mia urbo Mubela kaj IKEF-Tanzanio jam informiĝis pri la afero kaj esprimis sian dankon al la ĉina kompanio. Ni planas nomi la novan lernejon Espero Food Junc Elementa Lernejo.


Ni kore dankas la kompanion Food Junc Tomato Products Co., Ltd. kaj sinjoron John Huang pro ilia esenca subteno en la realigo de tiu longdaŭra revo. Samtempe, ni daŭre petas la subtenon de individuoj kaj organizoj, kiuj volas kontribui al tiu eduka projekto kaj helpi nin atingi niajn ambiciajn celojn. Rimarkinde, kompleta bazlernejo en Tanzanio enhavas sep klasojn -- unu por antaŭbaza edukado kaj ses por baza edukado. Ĝis nun ni jam akiris la monon por la tereno kaj por konstrui unu el la tri planitaj klasĉambroj. Via kontribuo povos helpi nin konstrui la aliajn klasĉambrojn!



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Handikapuloj "kronas" per kronoj en Nanchang de Jiangxi-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio