Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcesa brazila Junia Festo en Pekino
2025-06-27

Centoj da homoj amasiĝis la 21-an de junio por partopreni la Junian Feston organizitan de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj de Pekino partnerece kun la ĉinaj firmaoj OTH kaj Action Bar. Samkiel en la pasintjara evento, ĉiuj biletoj estis disvenditaj tre rapide. Laŭplane, oni okazigos la venontjaran feston en pli granda loko. Kun la celo diskonigi la kulturon de la Junia Festo kaj tipajn produktojn de Brazilo, la festo ĉijare donis al ĉiu biletaĉetinto kuponon por gustumi brazilan kafon kaj partopreni la tradiciajn ludojn de la festo.


Homoj ĝuas la Junian Feston en Pekino.


Profitante la popularecon de kapibaroj en Ĉinio, la organizantoj de ĉijara festo ne nur aldonis tiun beston vestitan kiel brazila kamparano al la dekoracio kaj reklamoj pri la festo, sed ankaŭ preparis specialan premiojn por la gajnintoj de la konkursoj: Ludilo en formo de kapibaro portanta pajlan ĉapelon sur la kapo. Pajla ĉapelo, uzata de kamparanoj kaj en Brazilo kaj en Ĉinio, estas grava elemento de la Junia Festo.


Junia Festo kaj ĉinaj festoj


Samkiel okazas en plejparto de la tradiciaj ĉinaj festoj, la Junia Festo originas de antikvaj popoltradicioj profunde ligitaj al agrikulturo. Kiel landoj, kiuj nur antaŭ nelonge spertis amasmigradon al urboj, Brazilo kaj Ĉinio kundividas pasinton tre ligitan al kamparo. Antaŭ jarmiloj, kaj eŭropanoj kaj ĉinoj, rimarkinte la sezonojn de la jaro kaj la efikon de astronomiaj fenomenoj sur agrikulturo, ekdisvolvis kulturajn tradiciojn ligitajn al specialaj datoj, kiel solsticoj kaj ekvinoksoj.


En antikveco, populariĝis antikvaj paganaj festoj en Eŭropo, kun ritoj kiel danci ĉirkaŭ fajrego por atentigi la diojn pri tio, ke la temperaturo estis tre alta (somera solstico) aŭ tre malalta (vintra solstico). Kiam eŭropaj popoloj konvertiĝis al kristanismo, tiuj popolaj tradicioj ricevis novajn signifojn, sin ligantaj al la festoj de Kristnasko kaj Tago de Sankta Johano. Enkondukita de portugaloj en Brazilo, festo de Sankta Johano fariĝis unu el tiuj raraj okazoj, kiam homoj disigitaj tra pluraj bienegoj for de urboj irus al la proksima urbo por aŭskulti meson kaj renkontiĝi. Laŭ tempopaso, paralele al la religia festo kreiĝis popola tradicio feste al la kampara kulturo.


En Ĉinio, astronomia observado rezultis en la disvolvado de la 24 sunperiodoj, aro da scioj rilatante ĉiun duonmonaton al periodo taŭga por specifaj agrikulturaj aktivaĵoj, kiel plantado, kresko de grenoj kaj rikolto, kaj utila por antaŭvidi epokojn de varmego aŭ malvarmego, pluvo aŭ sekeco. Ĉefaj popolaj festoj de Ĉinio, kiel Printempa Festo, Qingming, Drakboata Festo kaj la Mezaŭtuna Festo estas ligitaj al aparte gravaj sunperiodoj.


Celebrata meze de brazila vintro, la Junia Festo havas similaĵojn kun ĉina Printempa Festo, kiu ankaŭ okazas en malvarma sezono. Krom la populareco de petardoj kaj artfajraĵoj en la du festoj, ankaŭ estas granda similaĵo inter ĉinaj lanternoj kaj brazilaj juniaj balonoj. Post la Printempa Festo, en Ĉinio okazas templa foiro, kermeso kun budoj, kie oni povas aĉeti manĝaĵon, rigardi prezentaĵojn de muziko kaj danco, kaj trovi ankaŭ ludojn similajn al tiuj de brazila Junia Festo.


La Mezaŭtuna Festo anoncas temperaturan malkreskon antaŭ la vintro kaj celebras la lastan rikolton de la jaro. Ĝia simileco al la brazila Junia Festo estas en la profunda rilato de ambaŭ festoj kun kampara vivo kaj agrikulturo. Tiu similaĵo ne estas koincido, konsiderante, ke multaj elementoj de la ĉina kulturo populariĝis en kolonia Brazilo, laŭ pioniraj studoj de la antropologo Gilberto Freyre pri tio, kiuj inspiris aliajn aŭtorojn pli profunde esplori tiun temon poste, ekzemple la profesoro pri artoj José Roberto Teixeira Leite, kies esploroj pri la ĉina influo en la brazila arto estas elstaraj.


Kaj ni ankaŭ ne povas forgesi la faman verkiston João Guimarães Rosa, kiu cetere estis esperantisto, kiu metis ĉinon inter la roloj de sia ĉefa romano, pri vivo en brazila kamparo antaŭ jarcento, kvazaŭ postulante agnoskon de la kontribuo de ĉinoj al brazila kampara kulturo. Rosa vojaĝis dum jaroj tra brazila kamparo kolektante informojn por verkado de la libro, kaj tre probable aŭskultis interesajn rakontojn pri ĉinoj en brazila landinterno.


Kvadrilo, foroo kaj tipaj manĝaĵoj


Alia koincido (aŭ ne) inter la Junia Festo kaj la tradicia ĉina festo rilatas al la zorgo de kamparanoj pri venenaj bestoj. En la kvadrilo, tradicia danco de la Junia Festo, la dancistoj turnas post kiam oni rakontas pri serpento ĉe la vojo. La ĉina Drakboata Festo koincidas kun la pinta aktivado de araneoj, skorpioj kaj serpentoj, kaj ligiĝas al tradicioj kiel pendigo de aromaj plantoj ĉe pordoj de domoj kaj uzo de aroma saketo ĉe la kolo por forpeli danĝerajn bestojn.


Sed la simileco estas nur en tiu punkto. Kvadrilo originas de la franca aristokrata danco quadrille, enkondukita en Brazilon en 1822, kiam la portugala reĝo kun sia kortumo migris al Brazilo, fuĝantaj de Napoleono, kaj tiu danco populariĝis en festoj de la elito. Iom post iom, laŭ tiu danco populariĝis ekster aristokrataj rondoj, ĝi estis adaptita al la realo de kampara vivo kaj fariĝis tradicio de la Junia Festo.


Homoj dancas kvadrilon.


Kaj en la pasinta jaro, kaj en tiu ĉi jaro, kvadrilo estis tre sukcesa, kun entuziasma partopreno de ĉeestantoj. Sed estas interesa kultura detalo: Dum en Brazilo nekonataj viroj kaj virinoj vidas la dancon kiel ŝancon por interkonatiĝi, ĉinaj virinoj, kiuj volas danci kutime pariĝas kun alia virino, kaj tio rivelas gravan diferencon kadre de socia interagado de ambaŭ popoloj. Foroo, muzik-stilo tipa de la Junia Festo, aparte en nordorienta Brazilo, ankaŭ estis sukceso inter la ĉeestantoj. "Aŭskultinte foroon mi sentis min hejme," rakontis la brazila junulino Nara Arruda, kiu venis al Pekino por turismo kaj informiĝis pri la festo pere de amikoj vivantaj en Ĉinio.


Kun la celo antaŭenigi la kulturan interŝanĝon inter Brazilo kaj Ĉinio, Action Bar, kiu gastigis la eventon, liveris al la ĉeestantoj kelkajn manĝetojn tre popularajn en la du landoj, inkluzive de arakido kaj rostita viando, substrekante la kulturajn similaĵojn inter la du landoj. La brazila restoracio Latina preparis specialan menuon por la festo, kun du tipe brazilaj sandviĉoj -- farĉitaj de bovaĵo aŭ kolbaso; boligita maizo, tipa manĝaĵo de la Junia Festo kaj ankaŭ tre populara en Ĉinio; kaj porciojn de brazilaj manĝetoj. La dolĉaĵoj disponeblaj, kokoskuko, kanĵiko, kuraŭo kaj kokosaĵo, ankaŭ estas tipaj de la Junia Festo kaj preparitaj speciale por la festo.


La malfacilo trovi certajn tipe brazilajn produktojn en Ĉinio malebligas kuiradon de kelkaj tipaj pladoj de tiu festo aŭ postulas adapton de la recepto, dum la ekzisto de malmultaj restoracioj kaj bufedaj firmaoj pri brazila manĝaĵo en Ĉinio malfaciligas pli grandan diversecon de la pladoj kaj kuir-stiloj. Tiu konstato ankoraŭ pli evidentigas la gravecon de eventoj kiel la Junia Festo en Ĉinio. Per gustumado de tipe brazilaj manĝaĵoj, kreiĝas oportuno por ilin popularigi en la lando.


Adaptoj al ĉina somero


La tago de la festo ĉijare ankaŭ koincidis kun la komenco de unu el la plej varmaj sunperiodoj de la tradicia ĉina lunkalendaro, kun prognozo de temperaturoj super 36 celsiaj gradoj de la tuta semajno. La altaj temperaturoj de pekina somero malebligas konsumadon de tradiciaj drinkaĵoj de la Junia Festo, kiel Kentao (kies nomo signifas "varmega", drinkaĵo el zengibro) kaj varma vino kun spicaĵoj. Kiel somera alternativo, la brazila refreŝiga somera drinkaĵo Kajpirinjo estis sukceso en la festo.


Fajrego, artfajraĵoj, petardoj kaj balonoj, tradicioj de la Junia Festo en Brazilo, ne estis en la pekina festo, kaj pro leĝaj limigoj pri ilia uzo (pro mediprotektaj kaj sekurecaj kialoj), kaj pro la nekonveno esti proksime de varmiga fajro en somero. Momente tiuj tradicioj restas ekster la festo, sed en ontaj eldonoj eble estos trovita maniero ilin simboli alimaniere.


La dekoracio estis tipa de la Junia Festo, kun bildoj de fajrego kaj balonoj kaj kantotekstoj de tipaj kantoj de la Junia Festo. En tiu ĉi punkto, evidentiĝas alia similaĵo inter Brazilo kaj Ĉinio: La koloraj banderoloj tipaj de la Junia Festo ankaŭ estas ofte troveblaj en Azio. Laŭ studoj, la banderoloj de la Junia Festo originas de antikva portugala tradicio uzi kolorajn restaĵojn de teksaĵoj por dekoracio de religiaj festoj. En Brazilo, la banderoloj origine estis faritaj de teksaĵo, nur poste populariĝis tiuj el papero. En Azio, koloraj banderoloj estas daŭre faritaj el teksaĵo kaj uzataj ĉefe en dekoracio de temploj kaj tradiciaj festoj. En tibeta budhismo ekzistas la tradicio pendigi banderoloj kun stampitaj preĝoj, por ke la preĝo estu dissendata de la vento.


Inter koloraj banderoloj, homoj amuziĝas kaj gustumas brazilan manĝaĵon.


Kvankam estas tiuj similaĵoj inter banderoloj troveblaj en Brazilo kaj Azio, inkluzive de tradicioj pri ilia farado kaj uzo, tamen ne estas pruvo de rekta historia rilato, nur hipotezo, ke la antikva Silka Vojo eble iom kontribuis por tiuj similaĵoj. Sed plej verŝajne ambaŭ tradicioj evoluis sendepende kaj similaĵoj estas klarigitaj de la universala kutimo plenigi monotonajn spacojn per koloroj por krei plaĉan etoson.


Malgraŭ tio, estas tre interese rimarki, ke en Brazilo kaj en Ĉinio, tiu tradicio havas originon kaj simbolojn, kiuj rilatas al religio kaj popola kulturo, krom esti maniero utiligi restaĵojn de teksaĵoj por estigi festan etoson. Estas ankaŭ esenca diferenco inter ambaŭ tradicioj: Dum ĉinaj banderoloj, aparte la ruĝaj, uzataj en Printempa Festo, celas allogi bonon kaj forpeli malbonon, dum la kolordiverseco de la Junia Festo reprezentas abundan rikolton.


Instigo al kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Brazilo


La iniciato de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj de Pekino ĉiujare organizi publikan Junian Feston en la urbo montriĝis promesplena por plifortigi la identecon de la brazila komunumo kaj antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio. Ankaŭ tre grava estas la rolo de tiu festo en diskonigo de elementoj de la brazila kulturo malpli konataj en aliaj landoj, montrante, ke la brazila kulturo estas multe pli riĉa kaj bunta ol futbalo, sambo kaj rostita viando.


Angela Zhang (maldekstre) kaj André Quemé (centre) gvidas la inaŭguron de la festo. João Batista Magalhães (dekstre) salutparolas nome de la brazila ambasadorejo en Pekino.


"Mi estis impresita de la ĝoja etoso de la festivalo, mi vere gustumis tradiciajn brazilajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn – ili estis bongustaj. Unu el la plej interesaj momentoj estis la tradicia danco de Brazilo, kiun mi povis ne nur spekti, sed ankaŭ partopreni – tre gaja kaj kolora etoso. Krome, mi havis la ŝancon konatiĝi kaj amikiĝi kun novaj homoj el Brazilo kaj Ĉinio, kiuj estis tre afablaj kaj amikemaj. Per tiu evento mi vere sentis la belecon de kultura interŝanĝo kaj internacia amikeco," klarigis la vjetnama samideanino Mung Bui.


La festo ankaŭ estis speciala por Zhang Chengcheng, kiu uzas la nomon Angela Zhang en la portugala. Ŝi estas la nura ĉino, kiu volontule laboris en la organizado de festo. "La Junia Festo estis mirinda sperto kaj elstara montrofenestro por montri la brazilan kulturon. Mi sentas min ĝoja kaj honorigita pro mia kontribuo al ĝia sukceso, ĉar mi ne nur partoprenis, sed ankaŭ rolis kiel ponto en kultura interŝanĝo, helpante pliajn ĉinojn malkovri Brazilon kaj enamiĝi de ĝi. Mi ege volas partopreni en la preparado kaj celebrado de la ĉin-brazila kultura jaro."


João Batista Magalhães, ministro-konsilanto ĉe la brazila ambasadorejo en Pekino, inaŭguris la feston per mallonga parolo, alpreninte la ŝancon por laŭdi la iniciaton de la konsilio organizi la eventon, substrekante la gravecon profundigi kulturajn interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio. "Ni dankas la Konsilion de Brazilaj Civitanoj pro tia agado, ni aparte subtenas tiajn eventojn, ĉar ili diskonigas la brazilan kulturon," deklaris João.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Han Meilin: Kial mi verkis "Ĉielan Libron"? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio