Malfermiĝis Somera Davos-Forumo en Tianjin |
2025-06-26 |
Inter la 24-a kaj la 26-a de junio okazis la Somera Davos-Forumo en la urbego Tianjin de Ĉinio. La forumo estas ankaŭ konata kiel la 16-a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj de la Monda Ekonomia Forumo kun la temo "entreprenado en la nova epoko", fokusante sur kvin ŝlosilajn flankojn: Monda ekonomio, perspektivo de Ĉinio, industrioj disrompitaj, investoj en popola bonfarto kaj konservado de la Tero, kaj novtipaj energifontoj kaj materialoj. Al la malferma ceremonio ĉeestis ĉina ĉefministro Li Qiang. Li diris, ke Ĉinio estas memfida pri la kapablo teni rapidan ekonomian kreskon. Li menciis, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5.4% en la unua trimestro de 2025 malgraŭ signifaj pliiĝantaj eksteraj ŝokoj. Ĉina ekonomia disvolvo ne estas mallongtempa ŝpruco, sed daŭra progreso al longtempaj celoj. Li alvokis, ke la internacia komunumo faru konstruemajn agojn en internacia ekonomia kaj komerca kunlaboro. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |