Han Meilin: Kial mi verkis "Ĉielan Libron"? |
2025-06-26 |
En pli ol 30 jaroj, la pentristo Han Meilin okupis sin pri nekonata sed signifoplena afero: Li kolektis antikvajn simbolojn kaj skribsignojn -- kelkajn ĝis nun ne deĉifritajn -- el diversaj historiaj objektoj kiel surostaj skribaĵoj, ŝtonaj gravuraĵoj, rokpentraĵoj, antikvaj argilaĵoj, bronzaĵoj, brik-enskriboj, ŝtonaj tamburoj ktp. Per tradicia ĉina peniko li kopiis ilin en kaligrafia formo kaj kompilis ilin en verkon nomitan "Ĉiela Libro". Ĉina kaligrafio akompanas la estiĝon kaj evoluadon de ĉinaj skribaĵoj. Ĝi disvolviĝis dum pli ol 3 000 jaroj kaj fariĝis reprezenta simbolo de la ĉina kulturo. En 2009 ĉina kaligrafio estis enlistigita en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Kia estas "Ĉiela Libro"? La libro enhavas pli ol 10 000 skribsignojn, kiujn neniu rekonas aŭ scias kiel prononci. Por lingvistoj, ĝi estas kvazaŭ "rifuĝejo de perditaj skribsignoj", sed por Han Meilin, tiuj nekompreneblaj "ĉielaj skribsignoj" posedas ne nur formon, sed ankaŭ emocion, kaj donas novan inspiron al lia arta kreado. Beleco de skribaĵoj per pentrado Kiel pentristo, Han Meilin kontaktiĝis kun kaligrafio pli frue ol pentrado. En infanaĝo, li unue konis li-kaligrafion. Antaŭ pli ol 30 jaroj, dum promenado surstrate li hazarde vidis amason da malnovaj libroj. Li sentis, ke tiuj antikvaj skribsignoj "manskuis", "ridetis" kaj "palpebrumis" al li -- li tuj enamiĝis en antikvajn skribaĵojn kaj komencis sian kredadon de "Ĉiela Libro". Kolekto de antikvaj skribsignoj "Mi studis kaligrafion por pentrado," Han Meilin diris. "La strukturoj de niaj antikvaj skribaĵoj estas eksterordinare belaj. Eĉ se ni ne povas ilin deĉifri, ni ne devas forĵeti ilin." La plursignifeco, plurformeco kaj libera variado de fruaj ĉinaj skribaĵoj fascinis lin. La "libera kaj kaprica" naturo de antikvaj skribaĵoj inspiris lian artan esploradon de formoj kaj strukturoj. Li ne volis unuformigi ilin kiel ni faras hodiaŭ. Li klopodis arte redoni la grandan kreemon kaj imagpovon de antikvuloj. Han Meilin diris: "En muziko, modalo C-minora aŭ F-maĵora povas esti nomita kiel 'sentitola'. Se la antikvaj skribsignoj, kiuj restas nedeĉifritaj, ne montriĝus al la mondo, estus granda bedaŭro. Ili estas trezoroj de la ĉina nacio." Kultura interpreto de skribaĵoj La ĉina verkisto kaj pentristo Feng Jicai diris: "Kvankam la ĉinaj skribaĵoj senĉese evoluas, ilia kvadrata formo konservas videblan pentr-genon. Tio estas la kaŭzo, kial la ĉinaj ideogramoj povas transformiĝi en unikan kaligrafian arton." Li laŭdis: "Danke al la amo de la artisto, la preskaŭ mortintaj antikvaj skribsignoj reviviĝas. Ili estas fremdaj kaj familiaraj, misteraj kaj intimaj, profundaj kaj proksimaj, bizaraj kaj belaj. Per lia majstra tuŝo, ili ricevis belan renaskiĝon." Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |