Wang Shengjuan: fiŝforma lanterno en Anhui-provinco de Ĉinio |
2025-06-25 |
En la loka vilaĝo Wangmantian, 62-jaraĝa Wang Shengjuan sin tenas al sia identeco kiel heredanto de nemateria kultura heredaĵo kaj zorge konservas tradician metiarton -- la fiŝforman lanternan faradon. Ŝi komencis tion ekde sia 22-jaraĝo kaj fariĝis heredanto de sia familio. Ĉiu lanterno, kiun ŝi faris propramane, ne nur lumigas la nokton en la kamparo, sed ankaŭ prilumas la estontecon de tradicia kulturo. Wang Shengjuan diris ameme: "Mi esperas, ke ĉi tiuj tradiciaj artoj povos esti komprenataj kaj ŝatataj de pli da homoj, kaj kion mi povas fari estas heredigi kaj diskonigi ĝian ĉarmon kaj valoron." Wang Shengjuan dediĉas sin al heredado de la tekniko. Ŝi estis dungita kiel eksterkampusa instruistino ĉe Daguyun-lernejo por instrui al lernejanoj kiel fari malgrandajn fiŝformajn lanternojn, kuraĝigante ilin partopreni en la heredado de tradicia kulturo. Vidante tiom da infanoj ŝatantaj la lanternojn, Wang Shengjuan sentas, ke abundas espero pri la heredado de tiu tekniko. Wang Shengjuan ankaŭ menciis, ke kiam ŝia edzo Wang Zailang estis grave malsana, li havis la ideon verki libron nomitan "La legendo de fiŝforma lanterno", ĉar la fiŝforma lanterno en la vilaĝo Wang Mantian havas historion de centoj da jaroj, sed ankoraŭ ne ekzistas skriba registro pri ĝi. Wang Shengjuan subtenis sian edzon kaj helpis lin kolektis informojn kaj demandis lokajn maljunulojn pri la historio. En 2021 ŝia edzo forpasis. Wang Shengjuan diris sincere: "En mia vivo mi daŭre esploros la kulturon de fiŝforma lanterno de Wang Mantian kaj perfektigos la nefinitan libron de mia edzo, por ke ĝi fariĝu nia heredaĵo kaj trezoro de la vilaĝo." La rakonto de Wang Shengjuan montras al ni la malfacilaĵojn kaj belecon de nemateria kultura heredaĵo, kaj ni estas profunde kortuŝitaj de ŝiaj persisto kaj sindediĉo. Redaktoro: Sheng Min Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |