Okazis lanĉ-ceremonio de libro de islanda esperantisto |
2025-06-24 |
La 19-an de junio okazis lanĉ-ceremonio de la dulingva (ĉina kaj islanda) libro Danco de glacio kaj fajro dum la Pekina Internacia Librofoiro okazigata en la Ŝtata Konferenca Centro en Pekino.
La libro el 40 poemoj estas kunlaborita de Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de islanda ambasadorejo en Ĉinio kaj konata ĉina poeto Zhao Lihong. Ambaŭ verkis20 poemojn en la ĉina lingvo, kaj Ragnar ilin tradukis al la islanda lingvo. Ragnar, filo de fama islanda Esperanta poeto, aldonis Esperantan poemon Espera sonĝo al la libro. Thorir Ibsen, ambasadoro de Islando en Ĉinio, parolis en la ceremonio. Li diris, ke la libro estas eldonata ĉe la 30-jariĝo de la fondiĝo de islanda ambasadorejo en Ĉinio kaj atestas la kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. En la lanĉ-ceremonio, Ragnar prezentis al la partoprenantoj la ideon de Esperanto. Li klarigis al El Popola Ĉinio, kial li speciale aldonas Esperantan poemon: "Mi volas tiumaniere esprimi la esperon de esperantistoj pri kunlaboro inter diversaj kulturoj. Tio estas sama kun la ideo de la libro surbaze de la konfuceisma idealismo -- Oni povas harmonie kunlabori konservante sian unikecon". Li kredas, ke la ideo helpas homojn solvi la konfliktojn de la nuntempa mondo kaj kontribuas por estigo de la paca mondo. En la libro, estas kunpentraĵa manuskripto de Zhao Lihong kaj 17 pentraĵoj de la artisto Eirdis, filino de Ragnar. Ĝi spegulas la ĉinan kutimon, ke poeto kaj pentraĵo ofte akompanas unu la alian. "Komence mi volis krei blank-nigrajn pentraĵojn por la libro, tamen kiam mi finlegis la poemojn, mi estis kortuŝita kaj sentis, ke fakte ili havas saman temon kun miaj originalaj pentraĵoj, do mi elektis ilin el miaj antaŭaj libroj," klarigis Eirdis. Kun patro el Islando kaj patrino el Ĉinio, Eirdis kreskis sub la du kulturoj kaj estas atesto de la amikeco inter Islando kaj Ĉinio. Pri la simileco inter la du kulturoj, ŝi diris: "Fakte, estas granda malsameco inter la islanda kaj ĉina kulturoj, kaj foje tiu malsameco konfuzas min. Per arto mi provas kompreni la kulturojn, trovi similecojn inter ili kaj kuraci min mem." Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |