Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunĉju-opero
2025-06-24

Kunĉju-opero (aŭ Kunqu) estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj ĉinaj operoj. Ĝi evoluis el muzika stilo de Kunshan, parto de la kultura areo Wu, kaj poste furoris en ĉinaj teatrejo de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Konataj verkoj de tia opero inkluzivas La Peonian Pavilonon en la dinastio Ming.




Prezentado de La Peonia Pavilono 


Ĝia melodio estas unu el la kvar grandaj karakterizaj melodioj en la ĉina opero. Ĝi estas konata pro la eleganta kantoteksto, gracia stilo kaj delikata prezentado. Ĝi estas unu el la operoj grupigitaj sub suda operaro, kaj ĝi estas konata kiel la "prapatro de cent operoj". Kunĉju-opero uzas fluton, tamburon kaj tabulon kaj tiel plu kiel ĉefaj akompanaj instrumentoj. En 2001 Kunĉju-opero estis proklamita unu el la majstraĵoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro fare de UNESKO, kaj ĝi estis enskribita en la liston de nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en 2008.


Kunĉju-opero rilatas al kunshan-a melodio (昆山腔, Kūnshān qiāng). Oni ĝenerale kredas, ke la melodio estis evoluigita en la Ming-dinastio (1368-1644). La plej fama kunĉju-operaĵo estas La Peonia Pavilono verkita de Tang Xianzu en Ming-dinastio. Aliaj gravaj verkoj inkluzivas La Palacon de Eterna Vivo, verkita de Hong Sheng, kajLa Persikfloran Ventumilon de Kong Shangren, verkitan en frua Qing-dinastio (1616-1911). La operoj povas esti prezentitaj kiel eltiraĵoj aŭ kulminaĵoj nomitaj zhézixì (折子戲), kiuj fariĝis la normo antaŭ la 1760-aj jaroj kaj pli ol 400 pecoj de ĉi tiuj estis konataj. Kunĉju-opera prezentado influis la prezentadon de multaj aliaj stiloj de la ĉina muzika teatro, inkluzive de la Pekina Opero, kiu enhavas multon el kunĉju-repertuaro.




Komence de la 20-a jarcento, la kultura elito provis restarigi Kunĉju-operon, kaj akademio estis fondita en 1921 por trejni geaktorojn. Ekde 1949 ĝi estas subvenciita de la registaro, kaj komencis reviviĝi meze de la 1990-aj jaroj.


Hodiaŭ, Kunĉju-opero estas profesie prezentita en sep gravaj urboj de Ĉinio: Pekino, Ŝanhajo, Suzhou, Nankino, Chenzhou, Wenzhou kaj Hangzhou, kaj ankaŭ en Taibei de Taiwan de la lando. Neprofesiaj operaj societoj estas aktivaj en multaj aliaj urboj en Ĉinio kaj eksterlande, kaj operkompanioj foje turneas.


Redaktoro: Xie Ruifeng
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Guĉino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio