Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vjetnama klerulo: Usono ne povos venki en komerca milito
2025-06-23

de Quang Thanh Phan*


Usona prezidento Donald Trump duobligis sian doganpolitikon en sia dua oficperiodo, sed li devas kompreni, ke la tutmonda geopolitika kaj ekonomia situacio jam ŝanĝiĝis en la pasinta duonjardeko malavantaĝe al Usono. Kvankam Trump projekciis la komercan militon kiel manieron por montri forton, kiu profitigas la usonan ekonomion, tamen faktoj indikas, ke la komerca milito alportas nur katastrofon.


Dum jardeko, per la iniciato "La Zono kaj Vojo", Ĉinio fariĝis multe malpli dependa de la usona merkato ol ĝi estis antaŭ jardeko: ASEAN nun estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj la ekonomiaj ligoj de Ĉinio kun Eŭropa Unio kaj afrikaj kaj mezorientaj landoj pligrandiĝas. Rezulte, kiam alfrontite al revivigitaj usonaj doganoj, Ĉinio respondis per forta sed modera averto, postulante, ke ĉiuj pluaj intertraktadoj estu bazitaj sur "reciproka respekto", movo, kiu reflektas ĝian kreskantan diplomatian povon kaj kapablon rezisti ekonomian devigon.


Pli grave, la ekonomiaj malfortoj de Usono fariĝas pli videblaj. Fabrikado malkreskis al nur 10% de MEP, dum konsumo konsistigas preskaŭ 70% de la ekonomia agado. Kaj kun kreskanta importado, la komerca deficito restas granda.


Krome, plimulto de usonanoj nun rigardas la eksteran komercan politikon de Trump kiel malkonsekvencan kaj neklaran, kaj la indico de necerteco pri usona komerca politiko signife altiĝis kompare kun la pasinta jaro.


Sen kredinda strategio, la komerca milito de la usona prezidento riskas subfosi la ekonomian stabilecon de Usono kaj doni avantaĝon al Ĉinio.


*Quang Thanh Phan, el Vjetnama Nacia Universitato en Ho-Ĉi-Min-urbo de Vjetnamio


Redaktoro: Xie Ruifeng






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Okazis lanĉ-ceremonio de libro de islanda esperantisto - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio