Guĉino |
2025-06-23 |
Guĉino estas ĉina sepkorda pluk-instrumento. Ĝi estas ludata ekde antikveco, kaj tradicie estas ŝatata de akademiuloj kaj literaturistoj kiel instrumento de granda subtileco kaj rafineco, kaj ankaŭ asociita kun la antikva filozofo Konfuceo. Ĝi estas foje nomata de ĉinoj "la patro de ĉina muziko" aŭ "la instrumento de saĝuloj". Guĉino en la koncepto de ĉinoj estas la plej respektata el ĉiuj ĉinaj muzikinstrumentoj. Ĝi havas historion de ĉirkaŭ 5 000 jaroj, kaj ĝiaj legendaj figuroj rilataj al la ĉina prahistorio estas dieca Fuxi, Shennong kaj Huang Di, la Flava Imperiestro. Ĝi estas menciita en ĉinaj skribaĵoj antaŭ preskaŭ 3 000 jarojn, kaj instrumentoj estis trovitaj en tomboj antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj. Guĉino estas kvieteca instrumento, kun gamo de ĉirkaŭ kvar oktavoj, kaj ĝiaj malfermaj kordoj estas agorditaj en la basa registro. Ĝia plej malalta tonalo estas ĉirkaŭ du oktavoj sub meza C, aŭ la plej malalta noto sur violonĉelo. Sonoj estas produktitaj per plukado de malfermaj kordoj, haltigitaj kordoj kaj harmonikoj. Laŭ tradicio, guĉino origine havis kvin kordojn de la antikva ĉina muziksistemo, sed oni trovis similajn antikvajn instrumentojn kun nur unu aŭ pluraj kordoj. Ĝia moderna versio havas sep kordojn. Ekzistas pli ol 3 360 konataj kaj daŭre ludataj muzikaĵoj de guĉina muziko el antikveco kaj imperiaj dinastioj. La 7-an de novembro 2003, UNESKO anoncis, ke la ĉina guĉino estis elektita kiel nemateria kultura heredaĵo. En 2006 guĉino estis enlistigita en la listo de nacia nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. En 1977 registraĵo de guĉina muziko"Fluanta Akvo" estis elektita por Voyager Golden Record, orumita longdiska registraĵo enhavanta muzikon el la tuta mondo, kiu estis sendita en la kosmon de NASA per la kosmoŝipoj Voyager 1 kaj Voyager 2. Ĝi estas la dua plej longa eltiraĵo inkludita sur la disko. La kialo elekti verkon luditan per ĉi tiu specifa instrumento estas: La tona strukturo de la instrumento, ĝia muzika gamo, devenas de fundamentaj fizikaj leĝoj rilataj al vibrado kaj suprotonoj, reprezentante la intelektan kapablon de homoj pri ĉi tiu temo. Kiel unu el la muzikaj tradicioj, ekzistas diferencaj skoloj de ludarto de guĉino. La diferencoj ofte estas en la interpretado de la muziko. Nordaj skoloj emas esti pli viglaj laŭ tekniko ol sudaj skoloj. Sed en modernaj terminoj, la distingo inter skoloj kaj stiloj ofte estas malklara, ĉar ununura ludanto povas lerni de multaj malsamaj ludantoj de malsamaj skoloj kaj absorbi ĉiun el iliaj stiloj. Cetere, homoj el la sama lernejo trejnitaj sub la sama majstro povas havi malsamajn individuajn stilojn. Antikvaj guĉinoj estis faritaj el ligno kaj kordoj el tordita silko. Ornamaĵoj inkluzivis inkrustitajn punktojn el perlamoto aŭ aliaj similaj materialoj. En 2010 guĉino el Song-dinastio estis vendita kontraŭ 22 milionoj da usonaj dolaroj, fariĝinte la plej multekosta muzikinstrumento iam vendita. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |